Distrikto Hohenlohe
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Bazaj informoj | |
Federacia lando: | Baden-Virtembergo |
Distriktaro: | Stutgarto |
Regiona ligo: | Heilbronn-Frankonio |
Administra sidejo: | Künzelsau |
Areo: | 776 km² |
Loĝantoj: | 112 010 (fine de decembro 2018) |
Loĝdenso: | 139 po km² |
Aŭtokodo: | KÜN (Künzelsau) |
Oficiala kodo: | 08126 |
La distrikto Hohenlohe - germane Hohenlohekreis - situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Künzelsau. La distrikto estas parto de la distriktaro Stutgarto kaj de la regiona ligo Heilbronn-Frankonio. Laŭ la nombro de loĝantoj la distrikto estas la plej malgranda de la federacia lando.
La distrikto havas areon de 776 km², kaj fine de decembro 2018 ĝi havis 112 010 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Neckar-Odenwald kaj Main-Tauber norde, Schwäbisch Hall oriente kaj sude, Heilbronn sudokcidente kaj okcidente.
Administra dividoRedakti
La distrikto konsistas el 16 komunumoj, el kiuj 8 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de decembro 2018.
Urboj:
- Forchtenberg (5 057 loĝantoj)
- Ingelfingen (5 480)
- Krautheim (4 613)
- Künzelsau (15 391)
- Neuenstein (6 531)
- Niedernhall (4 106)
- Öhringen (24 374)
- Waldenburg (3 094)
Neurbaj komunumoj:
- Bretzfeld (12 651)
- Dörzbach (2 485)
- Kupferzell (6 164)
- Mulfingen (3 643)
- Pfedelbach (9 123)
- Schöntal (5 610)
- Weißbach (2 021)
- Zweiflingen (1 667)
Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.