Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lipo (apartigilo)

Lipo, germane LippeLippe-Detmold, estis germana ŝtato. Ĉefurbo estis laste Detmold. La regado de la Lipa dinastio estas dokumentita ekde la 12-a jarcento. En 1528 la nobela teritorio Lipo estis rangaltigita al graflando en la Sankta Romia Imperio, en 1789 la graflando estis rangaltigita al princlando. Ĝis 1806 Lipo estis membroteritorio de la Sankta Romia Imperio, de 1806 ĝis 1813 membro de la Rejna Federacio, de 1816 ĝis 1866 de la Germana Federacio, ekde 1866 de la Nordgermana Federacio kaj ekde 1871 de la Germana Regno; post 1919 demokratia "libera ŝtato" (= respubliko) kiel lando de la Vajmara Respubliko. En 1947/1948 la lando Lipo devis, pro premo de la britaj okupaciantoj, forlasi sian plurjarcentan memstarecon kaj aliĝi al najbara federacia lando. Lipo decidis do aliĝi al la ĵus nove fondita lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia teritorio proksimume samas kun tiu de la hodiaŭa distrikto Lippe.

1. Princlando Lipo
2. Libera Ŝtato Lipo
Plena origina nomo:
1. Fürstentum Lippe
2. Freistaat Lippe
 12-a jarcento 12-a jarcento1947 Nordrejn-Vestfalio 

historia lando
Geografio
situo de Lipo en la Germana Regno 1905
situo de Lipo en la Germana Regno 1905
Ĉefurbo:
Areo:
1 215 km² (1910)
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
150,937 (1910)
Nacia konsisto:
germanoj
Ŝtat-strukturo
monarkio 1. konstitucia monarkio (ekde 1789 princlando)
2. respubliko (ekde 1918)
Patrina lando:
Antaŭaj ŝtatoj:
12-a jarcento 12-a jarcento
Postsekvaj ŝtatoj:
Nordrejn-Vestfalio Nordrejn-Vestfalio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Libera Ŝtato Lipo en 1920
Granda blazono de la princlando Lipo
Blazono de Lipo ekde 1933
Blazono de Nordrejn-Vestfalio kun la rozo de Lipo sube

Vidu ankaŭ redakti

 
Lipo (lando) en la Vajmara Respubliko (1918-1933)