Legomkultivado aŭ science olerikulturo estas la kultivado de legomoj por la homa nutrado. La profesia legomkultivado povas esti dividita laŭ la intenseco de la grundutiligado, agrikultura legomkultivado, hortikultura legomkultivado kaj subvitra legomkultivado.[1]

Arikultura Legomkultivado redakti

 
agrikultura legomkultivdo: kultivado de blankbrasiko

Tipa por la arikultura legomkulturo estas plej ofte la nura unufoja uzado de la kultivejo jare kaj regula kultivaĵŝanĝo de la legomkultivaĵoj kun aliaj agrikulturaj kultivaĵoj. Post la grundprilaboro, kies celo estas malkompakta, senfiherba, antaŭsterkita kaj plantpreta agro, legomo estas dissemata rekte aŭ antaŭkultivitaj plantidoj estas plantitaj. La agro estas ofte dividita en bedoj, ĉe karotoj ankaŭ digetoj; la larĝeco de la bedoj dependas de la traktora ŝpuro kaj la laborŝpuroj de la uzataj kultivmaŝinoj kaj rikoltmaŝinoj. Ene de la bedoj la plantoj estas metitaj en vicoj. La agrikultura legomkulivado estas alte mekanizita agrikulturo por ekonomie mastrumi. Grandarea kultivado de legomoj por la nutraĵa industrio (ekzemple por fari konservojn) estas nomata ankaŭ industria legomkultuivado.

Hortkultura subĉiela legomkultivado redakti

 
hortikultura subĉiela kultivado de legomoj (rikolto de florbrasiko)

Tipe por la hortkultura kultivado de legomoj en la subĉielejo estas la intensiva utiligado de la agro de du ĝis kvar kulturoj jare (ekzemple per la kultursinsekvo savoja brasiko-laktuko – florbrasiko inter meze de marto ĝis komence de oktobro). Por atingi tiun mallarĝan kultursinsekvon la plantidoj devas esti antaŭkultivtataj (ankaŭ subvitre) kaj poste plantitaj sur la agro. Ofte oni ankaŭ plifruigas la kultivaĵojn kovrante ilin per plastajn foliojn aŭ vlisoj.

Subvitra Kultivado redakti

 
produktado de tomatoj sur ŝtonlano en plantdomo

La plantdoma aŭ subvitra kultivado de legomoj estas la plej intensiva formo de la legomkultivado. Plej ofte la plantdomoj aŭ folituneloj estas hejtataj, kio ebligas fruan kaj malfruan kultuvadon, ofte ankaŭ tutjaran kultivadon. La kultivado ne ĉiam okazas en aŭtoktona grundo, sed ofte en substrato sen au kun grundo. Ĉe la sengrunda kultivado, ekzemple en kuboj el plastŝaŭmaĵoj (ekzemple PU) aŭ ŝtonlano aŭ kiel maldiktavola kulturo, la plantoj ricevas nutraĵon pere de nutraĵsolvaĵoj konstante dum la irigacio (irigacia sterkado).[2]

Alia divido de legomkultivado eblas laŭ la plantspecoj:

Literaturo redakti

  • Christoph Wonneberger, Fritz Keller: Gemüsebau, Ulmer, Stuttgart 2004, ISBN 978-3-8001-3985-9
  • Heinz Bahnmüller: Gartenbauliche Betriebslehre: Produktionsgartenbau / Dienstleistungsgartenbau, Ulmer, Stuttgart 2004, ISBN 978-3-8001-4146-3
  • Helmut Krug, Hans-Peter Liebig, Hartmut Stützel: Gemüseproduktion, Ulmer, Stuttgart 2003, ISBN 978-3800135844
  • Lothar Bendel: Das große Lexikon der Früchte und Gemüse. Herkunft, Inhaltsstoffe, Zubereitung, Wirkung, Anaconda, Köln 2008, ISBN 978-3-8664-7201-3
  • Michael Pollock: Obst- und Gemüseanbau: Die praktische Enzyklopädie. 150 Obst-, Gemüse- und Kräuterarten. Mit ausführlichen Pflanzenporträts: Standort, Boden, Aussaat, ... Tipps zu Lagerung und Schädlingsbekämpfung, Dorling Kindersley, München 2002, ISBN 978-3-8310-0369-3
  • John Seymour: Selbstversorgung aus dem Garten: Wie man seinen Garten natürlich bestellt und gesunde Nahrung erntet, Urania, Freiburg 2009, ISBN 978-3-7831-6145-8
  • Ulrich Sachweh (Herausgeber): Der Gärtner, Band 3, Baumschule, Obstbau, Samenbau, Gemüsebau. 2. Auflage, Ulmer, Stuttgart 1986/1989, ISBN 3-8001-1148-9, insbesondere Abschnitt C ab S. 167 ff.

Referencoj redakti

  1. Ulrich Sachweh (Herausgeber): Der Gärtner, Band 3, Baumschule, Obstbau, Samenbau, Gemüsebau. 2. Auflage, Ulmer, Stuttgart 1986/1989, ISBN 3-8001-1148-9, S. 167
  2. Ulrich Sachweh (Herausgeber): Der Gärtner, Band 1, Grundlagen des Gartenbaues. 5. Auflage, Ulmer, Stuttgart 1984, 2001, ISBN 3-8001-1184-5, S. 380

Eksteraj ligiloj redakti