Konvencio de Berno (1979)

(Alidirektita el Berna Konvencio)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Konvencio de Berno (apartigilo).

La Konvencion pri Konservado de Eŭropaj Naturaj Vivo kaj Habitatoj 1979, konata ankaŭ kiel Berna Konvencio estis subskribita la 19-a de septembro 1979 en Berno, Svisujo, kaj ekvalidiĝis la 1an de junio 1982.

Ŝtatoj kiuj ratifis la Bernan Konvencion

Ĝi estis subskribita de ĉiuj ŝtatoj membroj de la Konsilio de Eŭropo – escepte San Marino kaj Rusio – same kiel de la Eŭropa Unio, Burkino, Maroko, Tunizio kaj Senegalio. Alĝerio, Belorusio, Kabo-Verdo, Vatikanurbo, San Marino kaj Rusujo estas inter nesubskribintoj kiuj havas observostatuson ĉe la kunsidoj de la komitato.

La naturaj faŭno kaj la flaŭro konstituas naturan heredon de plej grava intereso kiu devas esti konservata kaj transpasata al la estontaj generacioj. La Konvencio celas la kunlaboradon inter la subskribintaj ŝtatoj por certigi la konservadon de la flaŭro kaj de la faŭno kaj de ties naturaj habitatoj, kaj protekti la migrantajn speciojn minacataj de formorto.