Latvaj eŭro-moneroj

(Alidirektita el Latviaj eŭro-moneroj)

La latvaj civitanoj dum la resendependiĝo de sia ŝtato dum 1991 donis altan simbolan signifon al la fakto denove havi sendependan nacian valuton, la latvan laton, kies desegnaĵoj memorigas pri la regionoj kaj la historio de la ŝtato. La latvaj eŭro-moneroj de tio transprenis iujn motivojn kaj bildigas interalie la blazonon de Latvio kaj la Monumenton de Libereco en Rigo. La eŭro-moneroj por Latvio publikiĝis dum 2006 kaj jam en proveldono produktiĝis.

Al la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II Latvio aliĝis la 29-an de aprilo 2005, sed la transiro de la latva lato al la komuna eŭropa valuto daŭris plurajn jarojn: la registaro de Latvio alcelis enkondukon de la komuna eŭropa valuto en 2012, sed tiom rapide la ŝanĝo ne okazis. Tamen fine la 5-an de junio 2013 la Eŭropa Komisiono formale konsilis oficialigi la Eŭron en Latvio ekde la 1-a de januaro 2014, kaj la 9-an de julio 2013 la konsilio de financaj ministroj de la ŝtatoj de Eŭropa Unio deklaris akcepti tiun konsilon. Tiel, Latvio la 1-an de januaro 2014 iĝis la 18-a lando de la Eŭrozono.

Ĉar cetere en la latva lingvo ne ekzistas la sonkombino "eu" respektive "eŭ", la komuna eŭropa valuto en Latvio nomiĝas "Eiro".

La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 20 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Latvio, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La latvajn eŭro-monerojn produktigas la centra Banko de Latvio.

Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.

Bildoj de la naciaj flankoj de la latvaj eŭro-moneroj

Eŭro-moneroj
Eŭrozono
  Aŭstrio
  Belgio
  Estonio
  Finnlando
  Francio
  Germanio
  Grekio
  Hispanio
  Irlando
  Italio
  Kipro
  Kroatio
  Latvio (ekde januaro 2014)
  Litovio (ekde januaro 2015)
  Luksemburgo
  Malto
  Nederlando
  Portugalio
  Slovakio
  Slovenio
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj
  Andoro (moneroj ekde 2014)
  Monako
  San-Marino
  Vatikanurbo
Ontaj membroj de la Eŭrozono
  Bulgario
  Ĉeĥio
  Hungario
  Pollando
  Rumanio

Ĉiuj latvaj eŭro-cendaj moneroj portas la saman desegnaĵon: bildon de la blazono de Latvio. La 1- kaj 2-eŭra moneroj havas diversan dezajnon.

Naciaj flankoj
0,01 € 0,02 € 0,05 €
 
 
 
bildigo de la malgranda blazono de Latvio
0,10 € 0,20 € 0,50 €
 
 
 
bildigo de la granda blazono de Latvio
1,00 € 2,00 € 2 € ĉirkaŭo
 
 
alterne * * kaj cifero "2",
po ses-foje, do
entute 12 steloj
latva knabino
 

Vidu ankaŭ la paĝojn pri

Eksteraj ligiloj