Agentejo pri Fundamentaj Rajtoj de Eŭropa Unio

La Agentejo pri Fundamentaj Rajtoj de Eŭropa Unio (angle European Union Agency for Fundamental Rights (konata akronime FRA), france Agence des droits fondamentaux de l’Union européenne, germane Agentur der Europäischen Union für Grundrechte) estas komunuma agentejo kreita la 15-an de februaro 2007 per regularo de la Konsilio anstataŭanta la Eŭropan Observatorion por Fundamentaj Rajtoj, Rasismoj kaj Ksenofobiaj Fenomenoj. Ĝi havas sidejon en Vieno, Aŭstrio.

Agentejo pri Fundamentaj Rajtoj de Eŭropa Unio
decentralised agency of the European Union
Komenco 15-a de februaro 2007
Antaŭe European Monitoring Centre on Racism and Xenophobia vd
Geografia situo 48° 11′ 53″ N, 16° 22′ 29″ O (mapo)48.19816816.374617Koordinatoj: 48° 11′ 53″ N, 16° 22′ 29″ O (mapo)
Sidejo Aŭstrio Vieno
Adreso Schwarzenbergplatz 11A, 1040 Vienna
Agentejo pri Fundamentaj Rajtoj de Eŭropa Unio (Vieno)
Agentejo pri Fundamentaj Rajtoj de Eŭropa Unio (Vieno)
DEC
Agentejo pri Fundamentaj Rajtoj de Eŭropa Unio
Agentejo pri Fundamentaj Rajtoj de Eŭropa Unio
Map
Agentejo pri Fundamentaj Rajtoj de Eŭropa Unio
Tipo Agentejoj de la Eŭropa Unio
Celo Homrajta kontrolado
Agareo

Eŭropa Unio

Ĉefestro(j) Michael O'Flaherty vd
Estr(ar)o Michael O'Flaherty
Retejo Oficiala retejo
vdr

Kreo redakti

La Agentejo pri Fundamentaj Rajtoj estis kreata de la regularo No 168/2007 de la Konsilio de la 15-a de februaro 2007, kiu asertas:

"Per disvolvado de la nuna Eŭropa Kontrola Centro pri Rasismo kaj Ksenofobio, necesas do krei Eŭropunian Agentejon por Fundamentaj Rajtoj, kiu provizus la instituciojn kaj kompetentajn aŭtoritatojn de la Komunumo kaj de la membroŝtatoj kiam ili efektivigas komunumajn juron, per informoj, helpo kaj kompetentoj en la fako de fundamentaj rajtoj, por helpi ilin plene respekti ilin kiam, en siaj respektivaj kompetentaj kampoj, ili prenas rimedojn aŭ difinas agojn."[1]

Priskribo redakti

Respekto al homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj estas komuna valoro, kunhavata de ĉiuj membroŝtatoj de Eŭropa Unio. Laŭ Artikolo 6 de la Traktato pri Eŭropa Unio: "La Unio respektas fundamentajn rajtojn, kiel garantias la Eŭropa Konvencio por Protekto de Homaj Rajtoj kaj Fundamentaj Liberecoj, subskribita en Romo la 4an de novembro 1950, kaj kiel ili rezultas el la konstituciaj tradicioj komunaj al la membroŝtatoj, kiel ĝeneralaj principoj de la komunuma juro. "

La celo de la Agentejo estas provizi al la kompetentaj institucioj kaj aŭtoritatoj de la Unio kaj de la membroŝtatoj helpon kaj kompetentecon en la fako de fundamentaj rajtoj kiam ili efektivigas la komunuman juron, same kiel helpi ilin efektivigi rimedojn kaj difini taŭgajn agojn.

Roloj de la agentejo redakti

Ĝi havas kvin respondecojn:

  • Kolekti, analizi kaj disvastigi fidindajn kaj objektivajn datumojn;
  • Plibonigi la kompareblecon kaj fidindecon de datumoj per novaj metodoj kaj normoj;
  • Plenumi kaj / aŭ antaŭenigi la efektivigon de esploroj kaj studoj en la fako de fundamentaj rajtoj;
  • Formuli kaj publikigi konkludojn kaj opiniojn pri specifaj temoj, aŭ memstare aŭ laŭ la peto de la Eŭropa Parlamento, la Konsilio aŭ la Komisiono;
  • Antaŭenigi dialogon kun civila socio por altigi publikan konscion pri fundamentaj rajtoj.

La Agentejo principe traktas ĉiujn rajtojn difinitajn en la Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj, sed la Eŭropa Komisiono elektis limigi la agadkampon de la nova agentejo al iuj temaj areoj, redifinitaj kiel kaj kiam. Ĝi estas "observa kaj taksada agentejo specialigita pri uniaj politikoj"[2].

La elekto de temoj por plua studado estas temo de diversaj konsultoj, inkluzive ene de la Eŭropa Parlamento[3].

La Agentejo ankaŭ traktas la rajtojn de GLAT-homoj kontraŭ diskriminacio bazita sur seksa orientiĝo kaj genra identeco[4]

La Agentejo ne rajtas trakti individuajn plendojn aŭ fari reguligajn decidojn.

Organizo redakti

Ĝi konsistas el la jenaj kvar instancoj:

  • direktoro, respondeca pri la ĉiutaga administrado de la Agentejo, same kiel pri la preparado kaj efektivigo de la ĉiujara laborprogramo;
  • administra estraro, respondeca certigi la bonan funkciadon de la Agentejo, starigi la projektajn buĝetajn kaj laborajn programojn kaj kontroli ilian efektivigon;
  • plenuma oficejo, respondeca helpi la estraron;
  • scienca komitato, respondeca por certigi la sciencan kvaliton de la laboro de la Agentejo.

Ĝi kunlaboras proksime kun civila socio por interŝanĝi informojn per kunlabora reto nomata "Fundamenta Rajta Platformo" konsistanta el neregistaraj homrajtaj organizaĵoj, sindikatoj kaj dungintaraj organizoj , kompetentaj soci-profesiaj organizaĵoj, eklezioj, religiaj, filozofiaj kaj ne-konfesiaj organizaĵoj, universitatoj kaj aliaj kompetentaj fakuloj de eŭropaj kaj internaciaj organizaĵoj kaj instancoj[1].

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti