Ekologia atesto de Eŭropa Unio

La eŭropa ekologia atesto, starigita de la eŭropunia reglamento n-ro 880/92 de la 23a de marto 1992[1] celas "antaŭenigi la fasonadon, produktadon, merkatadon kaj uzadon de produktoj kun malpli alta efiko sur la naturmedio dum ilia tuta vivciklo" kaj "pli bone informi konsumantojn pri la efiko de produktoj al la medio, sen kompromiti la sekurecon de la produkto aŭ laboristoj, aŭ grave influi la kvalitojn, kiuj taŭgigas la produkton por ties uzado".

Ekologia atesto de Eŭropa Unio
emblemo
Ekologia atesto
Membro de Global Ecolabelling Network vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĝi baziĝas sur aliro malloka, sistema, kiu implicas analizon de la vivociklo de la produkto, de ĝia fabrikado (inkluzive elekton de krudaj materialoj) ĝis ĝia elimino aŭ reciklado, inkluzive ĝian distribuadon, konsumadon, kaj uzadon. Tiel, ĉiu speco de produkto devas plenumi precizajn specifojn, kiuj konsideras la tutan vivociklon de la produkto. Laŭ la peto de la membroŝtatoj, la eŭropa atesto ekskludas de sia amplekso: agroalimentajn produktojn, trinkaĵojn kaj farmaciaĵojn.

Komence de 2006, jenaj produktoj estis jam atestitaj: ampoloj, elektraj tuboj, lavmaŝinoj, vazarlaviloj, fridujoj, frostigiloj, fotokopiaj paperoj, sorbaj paperoj, necesejaj paperoj, kuiraj paperoj, matracoj, farboj kaj glazuroj por interna dekoracio , ŝuoj, personaj komputiloj, tekstilaj produktoj, purigaj produktoj. Ankaŭ turismaj servoj estis atestataj: hoteloj, tendejoj, ferihejmoj, turismaj vizitlokoj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti