Protektita Geografia Indiko
La Protektita Geografia Indiko (PGI) estas indiko de la origino kaj la kvalito, kiuj ebligas konservi la geografiajn nomojn kaj identigi la originon de nutra, agra varo, kiam ĝi havas sian apartecon ligitan al la loko de produktado, prilaborado aŭ preparado, sed kies ingrediencoj ne nepre devenas de ĉi tiu geografia areo.
Marko de la Eŭropa KomunumoRedakti
PGI estas marko de la Eŭropa Komunumo, kreita en 1992. Komence metita al apartaj nutraj varoj kun geografia nomo kaj ligitaj al ilia geografia origino, ĝi estis etendita al vinoj ekde 2009 (sed ne al brandoj). La nomoj PGI estas protektitaj en la tuta Eŭropa Unio.
Difino en la reglamento EK n° 510/2006Redakti
Konsistigas PGI : « La nomo de difinita regiono, loko aŭ, en esceptaj kazoj, lando, kiu utilias por indiki agran varon aŭ nutraĵon :
- originantan el tiu difinita regiono, loko aŭ lando, kaj
- kun difinita kvalito, fameco aŭ alia karakterizo, kiu povas estis atribuita al tiu geografia origino, kaj
- kies produktado aŭ transformado aŭ preparado okazis en tiu limigita geografia areo. »
Marko en FrancioRedakti
PGI estas por la grupoj de produktantoj, transformantoj aŭ aliaj, interesataj per la protektado de aparta varo kun geografia nomo. Ilin regas la franca Nacia Instituto pri Nomoj de Origino (franclingve INAO : Institut national des Appellations d'Origine). De la 1-a de januaro 2007, tiu indiko ne plu estas devige ligita al Label Rouge (Ruĝa Atesto) nek al produkta konformlegitimilo (franclingve CCP : certification de conformité produit).