Ekonomia kaj Mona Unio (Eŭropa Unio)

La Ekonomia kaj Mona Unio de Eŭropa Unio (aŭ "Eŭropa Mona Unio", EMU) estas termino nomanta ĉiujn politikojn de la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio efektivigitaj de julio 1990 por akordigi siajn ekonomiojn. La efektivigo de ekonomiaj kaj monaj politikaj decidoj rezultigis tri-ŝtupan procezon. La ĉefa celo de EMU-regularoj estas kompletigi la ununuran eŭropan merkaton per ununura valuto kaj alta prezstabileco[1].

Ekonomia kaj Mona Unio (Eŭropa Unio)
  •  Membroj de la eŭrozono
  •  Membroj de la EU kaj ERM-II
  •  Membro de la EU kaj ERM-II sen eŭro (Danlando)
  •  La resto de membroj de la EU
  • La rapida starigo de komuna valuto estis unu el la kondiĉoj starigitaj de franca prezidanto François Mitterrand en 1989 por lia akcepto de germana reunuiĝo[2].

    La 27 EU-membroŝtatoj ĝis nun efektivigis la EMU-interkonsenton diversmaniere. Ĝis nun 19 el la 27 membroŝtatoj de la Unio adoptis la ununuran valuton, la eŭro, tiel formante la Eŭrozonon: Aŭstrio, Belgio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Irlando, Italio, Kipro, Latvio, Litovio, Luksemburgio, Malto, Nederlando, Portugalio, Slovakio, kaj Slovenio en 2015. Ĉi tiuj 19 membro-Ŝtatoj kunordigas siajn ekonomiajn kaj financajn politikojn ene de la Eŭrogrupo. El la naŭ aliaj membroŝtatoj, ses ŝtatoj devas fari la samon tuj kiam ili plenumas la antaŭplanitajn kriteriojn pri konverĝo. La aliaj du EU-membroŝtatoj kiam la eŭro estis kreita - Danio kaj Svedio - havas, laŭjure aŭ fakte, malpermeson pri la devo adopti la eŭron. La aliaj sep EU-membroŝtatoj, kiuj ankoraŭ ne estas parto de la eŭrozono, efektivigas EMU-regularojn diversgrade kaj kunordigas specifajn areojn de siaj ekonomiaj kaj monaj politikoj kun la 19-ŝtatoj.

    Ekde 2010 kaj la krizo de la greka publika ŝuldo, aperis la debato pri la ebla eliro de Grekio el EMU por limigi kontaĝon. Tamen la Traktato pri Funkciado de Eŭropa Unio (TFEU) ne donas indikojn pri la retiro de ŝtato de EMU. Retiro de EMU eblas nur kadre de la artikolo 50 de la Traktato pri Eŭropa Unio (TEU) aŭ per interkonsento en la formo de plia protokolo negocota kaj enmetota en la TFUE. Tamen tia protokolo devus esti ratifita de ĉiuj membroŝtatoj.

    Referencoj redakti

    1. Susanne Mundschenk, Daniela Schwarzer et Stefan Collignon, Die Währungsunion : Chance für Europa : Handbuch zur Europäischen Währungsunion, Bonn, Friedrich-Ebert-Stiftung, Abteilung Internationaler Dialog, 1999, 219 p. (ISBN 3-86077-797-1, legi rete Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine arkivo)
    2. « Mitterrand forderte Euro als Gegenleistung für die Einheit », Der Spiegel,‎ 26-a de septembro 2010 (legi rete Arkivigite je 2021-08-02 per la retarkivo Wayback Machine) (arkivo)

    Vidu ankaŭ redakti