Eŭropa Unio

politika kaj ekonomia unio de eŭropaj ŝtatoj

La Eŭropa Unio (EU) estas jura politika komunumo konstituita kiel internacia organizo sui generis, estigita por la eŭropa integriĝo kaj komuna regado de la popoloj kaj ŝtatoj de Eŭropo. EU estis establita per la validigo de la Traktato pri Eŭropa Unio la 1-an de novembro 1993, kiu transformis la antaŭajn instituciojn. Ĝi konsistas el 27 landoj (validas por 2021) kun pluraj kandidatoj por estonta plilarĝiĝo.

Eŭropa Unio
politika komunumo
EU Globe No Borders 2020.svg
Mapo de Eŭropa Unio
Flago-de-la-Eŭropa-Unio.svg
Moto: Unuiĝintaj en diverseco
Himno: Odo al Ĝojo
Membraj ŝtatoj
Politikaj centroj Bruselo, Luksemburgo, Strasburgo
Areo 4 194 431 km² (419 443 100 ha)
Loĝantaro 446 834 578[1] (2019)
Denseco 106 loĝ./km²
Prezidanto de la Konsilio de Eŭropa Unio Charles Michel
Kreita 23-a de julio 1952
Oficialaj lingvoj
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: European Union
Retpaĝo: europa.eu
Portal.svg Portalo pri Eŭropo

Se komence la suprastrukturo "Eŭropa Unio" fondiĝis surbaze de la tri Eŭropaj Komunumoj jam ekzistantaj (nome EKKŜ, Euratom kaj EEK) sub la kompleksa sistemo konata kiel "la tri pilieroj" (la komunumoj antaŭe menciitaj kune kun la komuna ekstera politiko kaj la jura kaj polica kunlaboro), kun la ekvalidigo la 1-an de decembro 2009, de la Traktato de Lisbono, Eŭropa Unio tute sukcedis la eŭropajn komunumojn (kvankam kun certaj specifaĵoj) kaj akceptis per tio juran instancon el internacia juro[2][3][4][5].

Eŭropa Unio disvolvigis juran kaj politikan sistemon, nome la "eŭropa komunumismo", iel unika en la mondo, kiu funkcias per internaj kaj kompleksaj meĥanismoj kaj proceduroj, kiuj ampleksiĝis kaj evoluis laŭlonge de ĝia historio ĝis la nuna kreado de hibrida transnacia registaro malfacile egalebla kiu kombinas elementojn de la multflanka kunlaborado, sed forte strukturita kaj instituciigita, kun aliaj organoj supranaciaj, ambaŭ regataj de dinamiko el regiona integriĝo[6].

La Eŭropa Unio, kaj antaŭe la Eŭropaj Komunumoj, promocias la kontinentan integriĝon pere de komunaj politikoj kiuj ampleksiĝas per malsamaj medioj, specife en ĝia ekonomia origino kaj progresive etenditaj al politikaj medioj.[7] Por atingi la komunajn celojn, la eŭropuniaj ŝtatoj donas al ĝi certajn rajtojn, kreante suverenecon kiu povas esti komuna aŭ kundividita[8][9][10][11].

Je 12-a de oktobro 2012, la Eŭropa Unio ricevis la Nobel-premion pri paco ĉar "ĝi helpis transformi Eŭropon de kontinento de milito al kontinento de paco."[12]

HistorioRedakti

 
Teritoria evoluo de EU
 
Jean Monnet (maldekstre) kaj Konrad Adenauer (dekstre) en 1953.

Post la du mondmilitoj, en Eŭropo ekestis granda sento pri la bezono rekonstrui kaj kunigi la kontinenton por malhelpi estontajn konfliktojn inter eŭropaj landoj[13]. La deklaro de la 9-a de majo 1950 de Robert Schuman, tiama franca ministro pri eksterlandaj aferoj, admonanta al komunigo de la karbaj kaj ŝtalaj sektoroj sub la aŭtoritato de internacia institucio, estas konsiderata kiel la fonda teksto de eŭropa konstruado.

"Eŭropo nek estos konstruita subite, nek per ĝenerala konstruado. Ĝi fariĝos per konkretaj atingoj, unue kreante faktan solidarecon."
Robert Schuman, Deklaro de la 9-a de majo 1950[14]

Spronita de politikaj famuloj konataj kiel la "patroj de Eŭropo"[15] , kiel Konrad Adenauer, Jean Monnet kaj Alcide De Gasperi, ses ŝtatoj (Okcidenta Germanio, Francio, Italio, Belgio, Luksemburgio kaj Nederlando) kreis en 1951 la Eŭropan Komunumon pri Karbo kaj Ŝtalo[nb 1] per traktato subskribita en Parizo, kiu celis antaŭenigi la interŝanĝojn de krudaj materialoj necesaj por ke la ŝtala industrio akcelu ekonomian dinamikon post la milito, por havigi al Eŭropo aŭtonoman produktokapablon[13]. Ĉi-tiu traktato estis la fonda ago celanta kunigi la eŭropajn venkintojn kaj malvenkintojn[nb 2] kaj realigis volon por sendependiĝo de la tiamaj konsiderindaj eksteraj influoj, kaj precipe de tiu de Usono.

Post la fiasko de Eŭropa Defenda Komunumo en 1954, Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK) estis establita en 1957 per la Traktato de Romo. Ekonomia kunlaboro estis profundigita per la Unueca Eŭropa Akto en 1986 kies celo estis revigligi eŭropan konstruadon, fiksante la kompletigon de la interna merkato en 1993, ankaŭ permesante liberan movadon de kapitaloj kaj servoj. Per ĉi tiu traktato, komunumaj kompetentecoj estas etenditaj al la fakoj de esplorado, teknologia disvolviĝo, la medio kaj socia politiko. La Unueca Eŭropa Akto ankaŭ ekfunkciigis la Eŭropa Konsilio, kunvenigante ŝtatestrojn kaj registarestrojn kaj decidis plifortigi la potencojn de la Eŭropa Parlamento.

En 1992, la Traktato de Maastricht sukcedis ĝin kaj establis politikan union kiu prenis la nomon de Eŭropa Unio kaj kiu antaŭvidis la kreon de ekonomia kaj mona unio kun ununura valuto: la eŭro (€). Fondita en 1999, la eŭro-zono havas dek naŭ ŝtatojn en 2021. Novaj instituciaj reformoj estis enkondukitaj en 1997 per la Traktato de Amsterdamo kaj 2001, per la Traktato de Nico. La Eŭropa Konstitucio (formale: Traktato pri Estigo de Konstitucio por Eŭropo) estis propono por traktato inter la diversaj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio estiĝinta en 2005. Se la traktato estus estinta ratifita de la membroŝtatoj, ĝi estus forminta la novan juran bazon de la Unio. Post la fiasko de projekto de Eŭropa Konstitucio pro la rifuzo per referendumo de la francaj kaj nederlandaj popoloj, la institucioj denove reformiĝis en 2009 per la Traktato de Lisbono por enkorpigi la rimedojn antaŭviditajn de ĉi tiu konstitucia projekto. La Eŭropa Unio ricevis la Nobel-premion pri paco en 2012, ĉar "la Eŭropa Unio kaj ĝiaj antaŭuloj kontribuis dum pli ol ses jardekoj al la antaŭenigo de paco kaj repaciĝo, demokratio kaj homaj rajtoj en Eŭropo"[16].

Ekde la formiĝo de EEK, la nombro de membroŝtatoj kreskis de 6 al 27. La fondaj membroj de la Eŭropa Ekonomia Komunumo, en 1957, estas Germanio, Belgio, Francio, Italio, Luksemburgio kaj Nederlando. Al ili aliĝis en 1973 tri membroj de la Eŭropa Liber-Komerca Asocio: Danio, Irlando kaj Britio. La Unio plilarĝiĝis al la sudo kun unue la aliĝo de Grekio en 1981, poste tiu de Hispanio kaj Portugalio en 1986. Dume, en 1985, Gronlando decidis retiriĝi ratifante la Gronlandan Traktaton kaj nun havas la statuson de rilata transoceana lando. Kun la fino de la Malvarma Milito, la orienta parto de Germanio aliĝis al la Eŭropa Ekonomia Komunumo en 1990. En 1995, Eŭropa Unio integris neŭtralajn ŝtatojn: Aŭstrio, Finnlando kaj Svedio. En 2004, dek novaj ŝtatoj, plejparte el la orienta bloko, estis aldonitaj al la jam dek kvin membroj: Kipro, Estonio, Hungario, Latvio, Litovio, Malto, Pollando, Slovakio, Slovenio kaj Ĉeĥio . Du pliaj ŝtatoj, Bulgario kaj Rumanio, kompletigis ĉi tiun kvinan pligrandigon en 2007, kaj Kroatio fariĝis en 2013 la 28-a membro de la Unio. Fine, en 2020, Britio forlasis la Union post referendumo de britaj civitanoj.

Eŭropa Unio
1951 1957 1965 1986 1992 1997 2001 2007 **
Eŭropa Komunumaro (EK *) E Ŭ R O P A   U N I O   ( E U )
Eŭropa Komunumo por Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ) (valida ĝis 2002 → EK)
Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK) Eŭropa Komunumo (EK)
* EK: EKKŜ, EEK (EK ekde 1993), Euratom polica kaj jura eŭropa interŝtata kunlaboro (PJK) civila jura kunlaboro kaj flankaj agoj por libera persona trafiko → EK)
punleĝara polica kaj jura kunlaboro (PJK)
Eŭropa Politika Kunlaboro (EPK) Komuna ekstera kaj sekureca politiko (KESP)
Eŭropa Komunumo pri Atomenergio
Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo
traktato pri la fondo de la Eŭropa Komunumo
traktato pri la kreo de komuna Konsilio kaj komuna Komisiono de la Eŭropa Komunumo
Unueca Eŭropa Akto
traktato de
Mastriĥto
traktato de
Amsterdamo
traktato de
Nico
traktato de
Lisbono
(valida de la 1a de decembro 2009)

„tri kolonoj de la EU“ – EK (EKKŜ, EEK / EK, Euratomo), KESP, PJK

GeografioRedakti

 
Reliefa mapo de EU

Eŭropa Unio havas areon da 4 376 780 km², kio igus ĝin la sepa plej granda lando sur Tero, se konsideri ĝin kiel unuaĵo[nb 3]. La plej alta pinto estas la Blanka Monto, ĉe la limo inter Italio kaj Francio, kiu altas 4810 metrojn super marnivelo; la plej malalta pinto estas Zuidplaspolder, en Nederlando, 7 metrojn sub marnivelo. Post Kanado, Eŭropa Unio havas la duan plej longan marbordon: preskaŭ 66 mil kilometroj.

Eŭropa Unio havas limojn al 21 landoj: Norvegio, norde; Rusio, Belarusio, Ukrainio, Moldavio kaj Turkio laŭ la orienta landlimo; Svisio kaj Liĥtenŝtejno en la mezo; Bosnio kaj Hercegovino, Montenegro, Serbio, Makedonio kaj Albanio en la Balkanoj; Maroko, sude (danke al eksterteritoriaĵoj de Hispanio kiuj havas rektan landlimon al tiu lando). Ekde la efektiviĝo de la Briteliro, la EU havas landlimon kun la Unuiĝinta Reĝlando en la irlanda insulo. Ankaŭ la etlandoj Andoro, Monako, San-Marino kaj Vatikano estas ekstereŭropuniaĵoj kun rekta limo al Eŭropa Unio. Fine, Franca Gviano estas teritorio de Eŭropa Unio en Sudameriko, kaj havas limojn al Surinamo kaj Brazilo. Krome, Gvadelupo - ankaŭ eŭropunia teritorio - havas limon al Nederlandaj antiloj.

Eŭropa Unio subdividiĝas en du grandajn grupojn: la kontinenta teritorio situanta en Eŭropo kaj, pro sia kolonia pasinteco, ekster-eŭropaj teritorioj disvastigitaj tra la tuta terglobo (escepte de Azio): la "Eksteraj Regionoj" (ERoj). Tamen iuj specialaj teritorioj de la membroŝtatoj havas apartan statuson, kiu ekskludas ilin de Eŭropa Unio: la Rilataj Transoceanaj Landoj kaj Teritorioj[17].

La kontinenta spaco estas ege antropizigita medio. La ĉefaj reliefoj estas, el sudokcidento ĝis sudoriento, la Meseta, Pireneoj, Alpoj kaj Karpatoj, norde estas la Skandinava Montaro. La cetero de la teritorio konsistas el praaj eroziitaj montarmasivoj (Armorika montaro, Apeninoj, Dinaraj Alpoj, ktp.) kaj aro da ebenaĵoj, kiuj konsistigas la subsekciojn de la Eŭropa ebenaĵo etendiĝanta orienten, ekster la Unio, ĝis la Ural-montaro. Inter la aliaj ebenaĵoj de pli malaltaj grandecoj estas la Pada Ebenaĵo kaj la Panonia Ebenaĵo. Ĉi tiuj estas transiritaj de multaj riveroj, el kiuj ses superas 1 000 km kaj, inter ili, Danubo - kiu longas pli ol 2 000 km - kaj Rejno, ligitaj kune kaj kun multaj aliaj grandaj riveroj, konsistigas la plej gravan eŭropan akvovojan komunikadon[18]. Pli norde, sur la skandinava duoninsulo, estas du el la plej grandaj lagoj en la Unio, la Vänern kaj la Saimaa, respektive superante 5.000 km2 kaj 4.000 km2[19].

La transoceana areo estas karakterizita per sia geografia diverseco. Plej multaj el la eksteraj regionoj estas insulaj, escepte de Gujano, kiu estas sur la sudamerika kontinento. La aliaj ERoj estas plejparte en la nordo de ĉi tiu regiono, escepte Reunio, kiu estas en la Hinda Oceano. Oni notu la ĉeeston de hispanaj enklavoj en la afrika kontinento - Ceŭto kaj Melilo - kaj ankaŭ aliaj malgrandaj teritorioj kiuj estas parto de la Unio, kvankam ili havas specialan statuson[20].

LoĝantaroRedakti

Ekde la 1-a de februaro 2020, la loĝantaro de Eŭropa Unio estas taksita je 446 milionoj da loĝantoj de Eurostat[21]. Ĝi situas malantaŭ Ĉinio (1.384 milionoj) kaj Barato (1.318 milionoj) sed antaŭ Usono (325 milionoj). La plej loĝata anŝtato estas Germanio (82 milionoj) kaj la malplej loĝata estas Malto (0,4 milionoj). 65% de la loĝantoj loĝas en la 5 plej loĝataj landoj: Germanio, Francio, Italio, Hispanio, Pollando. La loĝdenso estas 106 loĝ/km2.

La kreskorapideco de la eŭropa loĝantaro estas unu el la plej malaltaj en la mondo, sed ankaŭ en la EU la loĝantoj vivas plej longe (krom en kelkaj regionoj de Azio: Japanio, Sud-Koreio, Singapuro kaj Honkongo). Pluraj membroŝtatoj renkontas problemojn ligitajn al la malkresko de sia loĝantaro pro malalta naskindico aŭ negativa migra diferenco, tial enmigradaj politikoj komencas evolui por respondi al la sociekonomiaj problemoj, kiujn tio implicas: ekzemple, Pollando kaj ties 38 milionoj da loĝantoj, Rumanio kiu falus el 22 ĝis 17 milionoj da loĝantoj en la jaro 2050 aŭ Bulgario kiu perdus 30% de sia loĝantoj, falus el sep ĝis kvin milionoj da loĝantoj. Kun ĉi tiu rapideco, 17 EU-landoj vidos sian loĝantaron fali antaŭ 2050[22], ĉi tiu malkresko en la eŭropa loĝantaro ŝuldiĝas al la malalta naskokvanto de eŭropaj landoj, kio laŭ la Eŭropa Komisiono en 2006 postulas konstruan respondon al la defio[23]. Kelkaj landoj (inkluzive Francio) limigus ĉi tiun fenomenon, gajnante per si mem ĉirkaŭ naŭ milionojn da loĝantoj, kaj Hispanio povus akiri ĉirkaŭ 2,4 milionojn da loĝantoj ĝis la jaro 2050, ĉefe dank'al sia migranta politiko. Taksindas, ke Francio ankoraŭ estos la dua plej loĝata lando en 2050 (kun 71 milionoj da loĝantoj) post Germanio (74,5 milionoj), sed ke la breĉo povus esti multe pli malgranda pro la subteno al pli alta naskindico kaj pli granda enmigrado.

Laŭ informo de Demographia, en 2021 en Eŭropunio estis 9 urbaj regionoj kun pli ol tri milionoj da loĝantoj: Parizo (11,02 milionoj), la Ruhr-regiono (6,125 milionoj), Madrido (6,026 milionoj), Milano (4,907 milionoj), Barcelono (4,588 milionoj), Berlino (3,972 milionoj, Napolo (3,574 milionoj), Ateno (3,325 milionoj), kaj Romo (3,189 milionoj) [24].

MembrojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ŝtato de la Eŭropa Unio.

La 27 nuntempaj membroj de Eŭropa Unio estas la plej diversaj laŭ areo kaj loĝantaro. La plej loĝata lando estas Germanio, kun 82,062,249 loĝantoj, dum la malplej loĝata estas Malto, kun 412,614 loĝantoj. Se paroli pri areo, la plej granda lando estas Francio, kiu atingas entutan areon de 643,427 km², dum la malplej granda estas refoje Malto, kun 316 km². La 23-an de junio 2016 Britio per referendumo elektis forlasi la Eŭropan Union (52% por kaj 48% kontraŭ). Tio markis novan epokon en la historio de la Eŭropa Unio, ĉar por la unua fojo iu lando intencis eliri el la Unio. Fakte la organizo ne havis klaran mekanismon por tiu proceduro kio devos esti disvolvita per longa negocado dum du jaroj. Ĝi markis novan epokon ankaŭ por la historio de la Unuiĝinta Reĝlando, ĉar, krom aliaj aferoj, en Skotlando kaj Norda Irlando venkis la partianoj pluresti en EU, kaj almenaŭ en Skotlando ekde la unua tago oni anoncis eblan duan referendumon por sendependiĝo el la Unuiĝinta Reĝlando.[25]

Listo de la membrojRedakti

Lando Kodo Aliĝdato Loka(j) Nomo(j) Ĉefurbo Oficiala(j) lingvo(j) Monunuo MEP
(en milionoj da dolaroj, en 2019)[26]
IHD (en 2015)[27]
  Aŭstrio AT 1-a de januaro 1995 Österreich Vieno Germana Eŭro 445 075 0,893
  Belgio BE 25-a de marto 1957 Belgique, België, Belgien Bruselo Franca, Nederlanda, Germana Eŭro 533 097 0,896
  Bulgario BG 1-a de januaro 2007 България (Bălgaria) Sofio Bulgara Bulgara levo 68 559 0,794
  Ĉeĥio CZ 1-a de majo 2004 Česko (aŭ Česká republika) Prago Ĉeĥa Ĉeĥa krono 250 680 0,878
  Danio DK 1-a de januaro 1973 Danmark Kopenhago Dana Dana krono 350 104 0,925
  Estonio EE 1-a de majo 2004 Eesti Talino Estona Eŭro 31 471 0,865
  Finnlando FI 1-a de januaro 1995 Suomi, Finland Helsinko Finna Eŭro 269 296 0,895
  Francio FR 25-a de marto 1957 France Parizo Franca Eŭro 2 715 518 0,897
  Germanio DE 25-a de marto 1957[nb 4] Deutschland Berlino Germana Eŭro 3 861 124 0,926
  Grekio GR 1-a de januaro 1981 Ελλάδα (Elláda), Ελλάς (Ellás) Ateno Greka Eŭro 209 852 0,866
  Hispanio ES 1-a de januaro 1986 España Madrido Hispana Eŭro 1 393 491 0.884
  Hungario HU 1-a de majo 2004 Magyarország Budapeŝto Hungara Hungara forinto 163 469 0,836
  Irlando IE 1-a de januaro 1973 Éire, Ireland Dublino Angla, Irlanda Eŭro 388 699 0,923
  Italio IT 25-a de marto 1957 Italia Romo Itala Eŭro 2 003 576 0,887
  Kipro CY 1-a de majo 2004 Κύπρος (Kýpros), Kıbrıs Nikozio Greka, Turka Eŭro 24 949 0,856
  Kroatio HR 1-a de julio 2013 Hrvatska Zagrebo Kroata Kroata kunao 60 753 0,827
  Latvio LV 1-a de majo 2004 Latvija Rigo Latva Eŭro 34 103 0,830
  Litovio LT 1-a de majo 2004 Lietuva Vilno Litova Eŭro 54 627 0,848
  Luksemburgo LU 25-a de marto 1957 Lëtzebuerg, Luxembourg, Luxemburg Luksemburgo Luksemburga, Franca, Germana Eŭro 71 105 0,898
  Malto MT 1-a de majo 2004 Malta La-Valeto Malta, Angla Eŭro 14 989 0,856
  Nederlando NL 25-a de marto 1957 Nederland Amsterdamo Nederlanda Eŭro 907 051 0,924
  Pollando PL 1-a de majo 2004 Polska Varsovio Pola Pola zloto 595 858 0,855
  Portugalio PT 1-a de januaro 1986 Portugal Lisbono Portugala Eŭro 238 785 0,843
  Rumanio RO 1-a de januaro 2007 România Bukareŝto Romana Rumana leŭo 250 077 0,802
  Slovakio SK 1-a de majo 2004 Slovensko Bratislavo Slovaka Eŭro 106 590 0,845
  Slovenio SI 1-a de majo 2004 Slovenija Ljubljano Slovena Eŭro 54 174 0,890
  Svedio SE 1-a de januaro 1995 Sverige Stokholmo Sveda Sveda krono 530 883 0,913

Venontaj aliĝojRedakti

 
  •  nunaj membroj
  •  kandidataj membroj
  •  potencaj membroj
  • Por ke kroma lando povu aliĝi al Eŭropa Unio, ĝi devas respekti aron da ekonomiaj kaj politikaj kondiĉoj, konataj kiel la kriterioj de Kopenhago. Laŭ tiu kriteriaro, la kandidatiĝantaj landoj devas:

    1. situi en Eŭropo (laŭ pure geografia vidpunkto);
    2. havi stabilajn instituciojn, kiuj garantias demokration, leĝrespekton, homajn rajtojn kaj malplimulto-respekton
    3. havi funkciantan merkatan ekonomion, kaj havi la kapablon alfronti konkurencon de la aliaj uniaj landoj;
    4. povi respekti la devojn ligitajn al aliĝo, inkluzive de politika, ekonomia kaj mona unuiĝo.

    La jenaj landoj jam kandidatiĝis por aliĝo en Eŭropa Unio, kaj ilia demando estis akceptita pro tio, ke ili respektas la kriteriojn de Kopenhago:

    •   Turkio petis membriĝon en Eŭropa Unio (tiam Eŭropa Komunumo) la 14an de aprilo 1987. Turkio estas trieca ŝtato asociita kun Eŭropa Unio kaj kun la komunumoj, kiuj antaŭis ĝin ekde 1963. Turkio subskribis interkonsenton pri dogana unio kun la Unio en 1995 kaj estis oficiale agnoskita kiel kandidato la 12-an de decembro 1999 ĉe la Helsinka Eŭropa Konsilio. Intertraktadoj komenciĝis la 3-an de oktobro 2005. La akcepto de la kandidateco kaj la financadoj, kiujn ĝi kunportas, fariĝis temo de granda disputo inter la nunaj plilarĝigoj de Eŭropa Unio[28]. En novembro 2016, la Eŭropa Parlamento alvokis la frostigon de aliĝaj intertraktadoj pro la interkonsentoj pri la eŭropa migra krizo kaj la subpremaj rimedoj taksitaj "neproporciaj" prenitaj de Ankaro post la provo de puĉo de julio 2016. Kun la validigo de la konstitucia referendumo pri la ŝanĝo de politika reĝimo en marto 2017, naciaj kaj eŭropaj reprezentantoj favoras ĉesigi la proceduron[29]. La samo validas ĉe la turka flanko, kie Recep Tayyip Erdoğan volas organizi aliajn referendumojn pri la forlaso de la proceduro[30] kaj pri la reenkonduko de la mortpuno, kiu konsistigus "rompon kun eŭropaj valoroj" defenditaj de la EU kaj la Konsilio de Eŭropo, kies Turkio ankaŭ membras[31].
    •   Nord-Makedonio petis membriĝon al Eŭropa Unio la 22an de marto 2004 en Dublino (Irlando). Ĉi tiu peto estis formaligita de la Eŭropa Komisiono komence de 2005. Kandidatan statuson ricevis ĝi de la Eŭropa Konsilio en decembro 2005. Ĝia peto estis prezentita dek tri jarojn post ĝia sendependiĝo de la eksa Jugoslavio. Inter la obstakloj al membreco antaŭ 2019 estis la debato kun Grekio pri la nomo de Makedonio, tial la Unio oficiale nomis ĝin "la eksa jugoslava respubliko Makedonio", anstataŭ la nomo "Respubliko Makedonia". Interkonsento estis atingita la 12-an de junio 2018 inter la makedona registaro kaj la greka registaro por alinomi la landon al "Respubliko Norda Makedonio"[32] , interkonsento aprobita la 11-an de januaro 2019 de la Makedona Asembleo[33] kaj la 25-an de januaro 2019 de la greka parlamento[34]. La interkonsento oficiale ekvalidis la 12an de februaro 2019. Unia membreco estis identigita kiel la ĉefa strategia prioritato de la makedona registaro. Post kiam Slovenio kaj Kroatio aliĝis al Eŭropa Unio, Makedonio estas la tria lando rezultinta de la disiĝo de Jugoslavio, kiu petis membriĝon al EU. Ĝia membreco estis priskribita laŭ perspektivo de "meza kaj longa limtempo" en 2006[35]. Tamen en 2020 la aliĝoprocezo de Norda Makedonio al Eŭropa Unio estas blokita de Bulgario, kiu ne agnoskas la makedonan kiel sendependa lingvo, sed kiel dialekto de la bulgara. Bulgario kontraŭas la agnoskon de makedona lingvo pro la ĉeesto de makedona malplimulto en la lando, kiun la lando klasifikas kiel bulgara[36].
    •   Montenegro petis membriĝon al Eŭropa Unio la 15-an de decembro 2008 en Francio. La statuso de oficiala kandidato estis donita al ĝi en decembro 2010 de la Eŭropa Konsilio, do 2 jarojn post ĝia peto. La 9-an de marto 2011, la Eŭropa Parlamento adoptis rezolucion redaktitan de konservativa parlamentano Charles Tannock. La parlamento bonvenigis la donadon de oficiala kandidata statuso, kaj esperis, ke la intertraktadoj pri aliĝo rapide povas esti malfermitaj. Pluraj problemoj estas levitaj tiurilate[37]:
      • Korupto, kiu restas "disvastigita en multaj areoj" kaj "estas serioza problemo", precipe en la konstruado, privatigo kaj publikaj aĉetoj. La parlamento precizigis, ke la jura kadro por kontraŭbatali organizitan krimon pliboniĝis, sed ke ĝia efektivigo ankoraŭ mankas.
      • Organizita krimo kaj precipe "monlavado kaj kontrabando, [kiuj] ankoraŭ estas problemo". La parlamento emfazis la bezonon plibonigi kunlaboron inter la diversaj landaj, eŭropaj kaj internaciaj policaj instancoj.
      • La situacio de malplimultoj. La parlamento bonvenigis la bonajn intergentajn rilatojn, kiuj konsistigas "solidan bazon sur kiu konstrui la pacan procezon en [la] regiono", sed bedaŭris ke iuj minoritatoj, precipe la romaaj, aŝkaliaj kaj egiptaj komunumoj, "ankoraŭ alfrontas oftajn diskriminaciajn problemojn".
    •   Serbio petis membriĝon en Eŭropa Unio la 23an de decembro 2009[38], la kandidatiĝo estis sendita al la Eŭropa Komisiono la 26-an de oktobro 2010 por ke ĝi komencu ekzameni. La 12-an de oktobro 2011, la Eŭropa Komisiono konfirmis la malfermon de la aliĝa procezo donante al Serbio la statuson de kandidato por aliĝo en Eŭropan Union[39]. La 2an de marto 2012 la Eŭropa Konsilio donis la statuson de oficiala kandidato al Serbio, ĉi tiun decidon motivis Francio, Italio kaj Aŭstrio, konsiderante lastatempajn progresojn de Beogrado por klopodi por regiona stabileco, precipe post la interkonsentoj finitaj la 24an de februaro 2012 inter Beogrado kaj Pristina kadre de la dialogo inter Eŭropa Unio kaj la balkanaj landoj[40]. Serbio povus iĝi la 28-a membro de EU antaŭ 2025[41].
    •   Albanio petis membriĝon en Eŭropa Unio la 28-an de aprilo 2009, oficiala kandidata statuso estis rekomendita nur en oktobro 2012, pro malstabila demokratio kaj malsukceso respekti 12 poentojn, kiujn la Unio konsideris esencaj antaŭ agnoski ĉi tiun statuson. La 4-an de junio 2014 la Eŭropa Komisiono konfirmis la rekomendon doni kandidatan statuson al EU al Albanio, kiun ĝi proponis en sia jarraporto en 2013. La 24-an de junio 2014 la Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj laŭvice donis la statuson de kandidato al EU al Albanio[42]. Ĉi tiu decido estis aprobita la 27-an de junio de la Eŭropa Konsilio en Bruselo[43].
    •   Bosnio kaj Hercegovino ricevis la statuson de ebla kandidato ĉe la Tesalonika Eŭropa Konsilio (19-21 junio 2003), kio ebligis al ĝi formale deklari sian intencon aliĝi al Eŭropa Unio, kion ĝi faris la 16an de februaro 2016. Ĝi restas ebla kandidata lando, ĝis ĝi povos sukcese respondi ĉiujn demandojn de la enketilo de la Eŭropa Komisiono kaj "certigi la funkciadon de la Parlamenta Komisiono pri Stabiligo kaj Asocio kaj disvolvi nacian programon por adopti la EU-akirojn".

    Diversaj teritoriojRedakti

    LingvojRedakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Lingvoj en la Eŭropa Unio kaj Oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio.

    Oficialaj lingvojRedakti

    La lingvoj oficialaj de la institucioj de la Eŭropa Unio estas 24, nome:

    La oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio estas temo de specifa decido, surbaze de la deziroj de la membroŝtatoj. Iuj landoj postulas, ke ĉiu el iliaj naciaj lingvoj estu oficialaj lingvoj de la Unio, aliaj tiuj plej uzataj. En ĉiuj kazoj, almenaŭ unu nacia lingvo estas la oficiala lingvo.

    La leĝaro de Eŭropa Unio validas senpere por civitanoj de membroŝtatoj, dum lingva politiko de Eŭropa Unio postulas simbolan agnoskon de ĉiu el ĉi tiuj lingvoj, kio implicas pli vastan panelon ol la laborlingvoj de la unio.

    La nombro de membroŝtatoj superas la nombron de oficialaj lingvoj, ĉar pluraj naciaj lingvoj estas kunhavataj de du aŭ pli landoj en EU. La nederlanda, la angla, la franca, la germana, la greka kaj la sveda estas ĉiuj oficialaj lingvoj sur la nacia nivelo en multaj landoj. Krome, la kroata, la ĉeĥa, la dana, la hungara, la itala, la slovaka kaj la slovena estas oficialaj lingvoj en multaj EU-landoj je regiona nivelo.

    Cetere ne ĉiuj naciaj lingvoj ricevis la statuson de oficialaj EU-lingvoj. Ĉi tiuj inkluzivas la luksemburgan, oficialan lingvon de Luksemburgio ekde 1984, kaj la turkan, oficialan lingvon de Kipro.

    Ĉiuj lingvoj de EU ankaŭ estas laborlingvoj[44]. Dokumentoj, kiujn membroŝtato aŭ persono sub la jurisdikcio de membroŝtato sendas al institucioj de la Komunumo, povas esti redaktitaj en iu ajn el la oficialaj lingvoj elektitaj de la sendinto. La respondo estas redaktita en la sama lingvo. Regularoj kaj aliaj dokumentoj kun ĝenerala apliko estas redaktitaj en la dudek kvar oficialaj lingvoj. La Oficiala Ĵurnalo de Eŭropa Unio estas publikigita en la dudek kvar oficialaj lingvoj.

    Dokumentoj kun grava publika graveco aŭ intereso estas produktitaj en ĉiuj oficialaj lingvoj, sed tio nombras malplimulton de la laboraĵoj de la institucioj. Aliaj dokumentoj - ekz. komunikaĵoj kun la landaj aŭtoritatoj, decidoj adresitaj al apartaj individuoj aŭ entoj kaj korespondado - estas tradukitaj nur al la bezonataj lingvoj. Por internaj celoj la EU-institucioj perleĝe rajtas elekti siajn proprajn lingvajn aranĝojn. La Eŭropa Komisiono, ekzemple, kondukas siajn internajn aferojn en tri lingvoj, angla, franca kaj germana (kelkfoje nomataj "proceduraj lingvoj"), kaj plene plurlingvas nur por publikaj informoj kaj komunikaj celoj. La Eŭropa Parlamento, aliflanke, havas membrojn, kiuj bezonas laborajn dokumentojn en siaj propraj lingvoj, do ĝia dokumenta fluo estas plene plurlingva dekomence. Neinstituciaj EU-instancoj ne laŭleĝe devas uzi ĉiujn 24 lingvojn.

    La tradukoj estas multekostaj[45]. Laŭ la anglalingva retejo de EU, la kosto de konservado de la plurlingveca politiko de la institucioj - t.e. la kosto de tradukado kaj interpretado - estis 1.123 milionoj da eŭroj en 2005, kio estas 1% de la jara ĝenerala buĝeto de la EU, aŭ 2,28 € po persono jare. La EU-Parlamento klare diris, ke ĝiaj membroŝtatoj havas aŭtonomecon por lingva edukado, kiun traktate la Unio devas respekti[46].

    Kromaj lingvoj uzataj traktateRedakti

    La hispana registaro atingis en 2005 la ekuzon de la kataluna, eŭska kaj galega lingvoj kiel duonoficialaj lingvoj. La koncernaj ŝtatoj pagas la aldonajn kostojn, ekzemple por la tradukado de oficialaj EU-dokumentoj kiel leĝoj k.s. En duonoficiala lingvo oni rajtas komuniki kun instancoj de EU kaj ricevos respondon en tiu lingvo inkluzive de tradukoj de juraj aŭ similaj tekstoj.

    Aliaj lingvojRedakti

     
    Latinlingva logotipo de la Revizora Kortumo

    Eŭropa Unio havas multajn diversajn lingvoj. Aldone al oficialaj kaj duonoficialaj lingvoj, estas lingvoj de minoritatoj regionaj (ekz. la sarda en Italio, la bretona en Francio, la rusa en Estonio kaj Latvio) aŭ disaj en pluraj EU-landoj (ekz. la jida, la esperanto kaj la cigana) kaj lingvoj de enmigrintoj (ekzemple la turka kaj la araba).

    Hodiaŭ pluraj institucioj de Eŭropa Unio uzas latinan en siaj emblemoj kaj domajnaj nomoj anstataŭ listigi siajn nomojn en ĉiuj oficialaj lingvoj. Eŭropa Unio mem havas latinan moton: "In varietate concordia" ("Unuiĝinta en diverseco").

    Statuso kaj regadoRedakti

    StatusoRedakti

    Laŭ internacia juro, Eŭropa Unio havas juran personecon[47] kaj ĝia statuso rezultas de traktato, kiu povas esti modifita nur per la unuanima interkonsento de ĉiuj ĝiaj subskribintoj. Kiel aliaj regionaj organizaĵoj (Merkosudo, ASEAN, ktp.), EU plenumas siajn prerogativojn al limigita geografia areo; tamen ĝi havas sian propran politikan rolon kaj fortan povon super siaj membroj laŭ pli granda mezuro ol en tradicia regiona organizo[48].

    La naturo de Eŭropa Unio estas temo de debato inter fakuloj. La membroŝtatoj de la Eŭropa Unio klare distingas ĝin de aliaj internaciaj organizaĵoj.

    EU havas aspektojn specifajn al "konfederacia" tipa ento, kreita surbaze de traktatoj kaj de ŝtatoj, kiuj rajtas forlasi ĝin (tamen iuj federaciaj ŝtatoj ankaŭ donas la rajton apartiĝi). Ĝi tamen estas la rezulto de pli profunda integriĝo, kies leĝaro ĝenerale havas "rektan efikon" sur la rajtoj de civitanoj. Ĝi do prezentas supernaciajn aspektojn kiel ekzemple la ekzisto de la Eŭropa Komisiono antaŭeniganta la ĝeneralan intereson de la Unio, aŭ la ekziston de kvalifikita majoritato (kaj ne unuanimeco) kiel defaŭltan voĉdonan regulon en la Konsilio de la Eŭropa Unio[49].

    La Unio ankaŭ havas ŝtatajn aspektojn, kiel komuna valuto aŭ civitaneco. Tamen ĝi ne povas esti kvalifikita kiel ŝtato, havante nek ĝenerala kompetenteco (laŭ la principo de atribuo, kvankam tiel okazas en iuj federaciaj ŝtatoj), nek popolo per si mem, nek monopolo de legitima perforto[50].

    Tiel ofte preferendas konsideri Eŭropunion kiel sui generis-a[51] ento, formanta kategorion memstare kaj ne taŭganta en iun alian. La germanoj, aŭstroj kaj germanlingvaj belgoj donas al ĉi tiu speco de strukturo la nomon "Staatenverbund", germanlingva termino tradukebla je "plurnivela regado"[52]: kiel en federacio, ekzistas ento supera al ŝtatoj; sed kvankam la kompetentoj de EU en iuj kampoj estiĝas pro suverena transdono, la membroŝtatoj restas unuecaj (krom se ili jam estas federaciaj kiel Germanio, Aŭstrio aŭ Belgio)[53]. Por Robert Schütze, Eŭropa Unio rompas kun la eŭropa jura tradicio, bazante sian funkciadon sur la ideo de "dividita suvereneco", kiu estas kombinaĵo de la nacia kaj internacia niveloj. Tiusence Eŭropa Unio ne estus federacia ŝtato, nek konfederacio, sed "federacio de ŝtatoj"[54].

    La konduto de EU ĉiam hezitis inter interregistara vojo (kie la ŝtatoj konservas ĉiujn siajn privilegiojn) kaj federacia vojo (kie parto de la suvereneco de la ŝtatoj estas delegita al la Unio). En la unua kazo, komunumaj decidoj fakte estas traktatoj inter ŝtatoj kaj tial devas esti prenitaj unuanime. Ĉi tiu modelo, proksima al la principo de klasikaj interregistaraj organizaĵoj, estas defendata de la "eŭroskeptika" skolo, por kiu nur ŝtatestroj havas la demokratian legitimecon reprezenti siajn civitanojn kaj la nacioj devas regi la instituciojn de la Unio. La dua kazo respondas al la modelo defendita de la poreŭropisma skolo de federaciistoj, kiuj opinias, ke la institucioj devas rekte reprezenti la civitanojn kaj ke la metodoj de decidado en la institucioj devas esti adaptitaj laŭ la pligrandigoj de EU[55].

    La afero de la evoluo de Eŭropa Unio estas multe debatata de la opinioj kaj registaroj de la membrolandoj. Post la ekvalidiĝo de la Lisbona Traktato, la regado de la Unio restas hibrida: la Konsilio estas la reprezentanto de la Ŝtatoj (por decidoj ne postulantaj unuanimecon, la voĉoj de ĉiu ŝtato tamen prikalkuliĝas laŭ sia demografia pezo)[56] kaj la Parlamento, la reprezentanto de la civitanoj. La maniero per kiu la Unio estas administrata estas do hodiaŭ unu el la defioj de la bataloj por influo inter la diversaj eŭropaj institucioj[57].

    Eŭropunia juroRedakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Eŭropunia juro kaj Ĝeneralaj jurprincipoj (Eŭropa Unio).
     
    Subskriba ceremonio de la Traktato de Lisbono

    La Eŭropunia juro, ankaŭ nomata Komunuma juro, konsistas el la reguloj sur kiuj baziĝas Eŭropa Unio. Ĉi tio inkluzivas ĉiujn regulojn, materialajn kaj procedurajn, aplikeblajn ene de Eŭropa Unio (traktatoj, direktivoj, regularoj, jurisprudenco ktp.).

    Antaŭ la ekvalidiĝo de la Lisbona Traktato la 1-an de decembro 2009, Eŭropa Unia juro inkluzivis Komunuman juron (aŭ juron de eŭropaj komunumoj) same kiel kunlaborajn procedurojn kiel la Komuna Ekstera kaj Sekureca Politiko (KESP) kaj Polican kaj Juran Kunlaboron en Krimaj aferoj (PJKK). Post ĉi tiu dato, la Traktato aboliciis la kolonan strukturon de la Unio, kiu akiris juran personecon kiel heredanton de la Komunumoj, sekve la koncepto de Komunuma juro malnoviĝis, sed restas uzata por indiki antaŭan jurisprudencon de la Tribunalo de la Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj[58].

    La juro de Eŭropa Unio ne devas esti konfuzita kun la juro de la Konsilio de Eŭropo, internacia organizo aparta de la EU, kiu konsistigas precipe la Eŭropan Konvencion pri Homaj Rajtoj de 1950 kaj la jurisprudencon de la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj, kiu interpretas ĉi tiun Konvencion.

    La specifeco de komunuma juro estas, ke "male de ordinaraj internaciaj traktatoj, la Traktato de la Eŭropa Ekonomia Komunumo kreis ĝian propran jursistemon, kiu... iĝis integrigita parto de la membroŝtataj jursistemoj"[59]. (juĝo Costa kontraŭ ENEL, 1964), tio estas, ke ĝi aplikiĝas tuj kaj donas al individuoj rajtojn, kiujn ili povas alvoki en kortumo, eble kontraŭ nacia regulo, kiu ne konformas al la komunuma regulo.

    Estas la Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj, situanta en Luksemburgo, kiu garantias la aplikon de la juro de Eŭropa Unio. Ĉi tiu fonto estas teorie filia.

    Inter la fontoj de la eŭropa juro, oni distingas:

    • la primara Eŭropunia juro (aŭ originala juro), formita de la diversaj traktatoj. La Traktato pri Funkciado de Eŭropa Unio (TFEU aŭ FEU-Traktato) estas unu el la fondaj traktatoj de Eŭropa Unio kune kun la Traktato pri Eŭropa Unio (TEU aŭ EU-Traktato). Kune ili formas la ĉefan juran bazon de la politika sistemo de EU; Laŭ Artikolo 1 de la Traktato pri Eŭropa Unio, ambaŭ kontraktoj havas egalan juran statuson kaj estas nomataj kolektive kiel "la kontraktoj". Foje ĉi tiuj traktatoj estas do ankaŭ nomataj "Eŭropa konstitucia juro", sed formale ili estas internaciaj traktatoj inter la membroŝtatoj de EU.
    • la derivinta juro, aro de tekstoj kaj agoj faritaj de la eŭropaj institucioj laŭ ĉi tiuj traktatoj. reglamentoj kaj direktivoj estas vigligitaj de neegala penetra forto. La institucioj de komunuma juro ankaŭ publikigas decidojn, rekomendojn kaj opiniojn, kiuj havas devigan juran forton por la membroŝtatoj rilate al decidoj, nedevigan por opinioj kaj rekomendoj.
    • la jurisprudenco de la Justica Kortumo.

    Propraj kaj komunaj kapablojRedakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Traktato pri Eŭropa Unio.

    La Traktato pri Eŭropa Unio (versio de 1992) fondis EU-on laŭ tri "kolonoj", kiuj estis:

    • Unua kolono: Supernacia kolono rilate al la integritaj politikoj (Komuna Agrikultura Politiko (KAP), Dogana Unio, Interna Merkato, Eŭro, ktp.) de la iamaj "Eŭropaj Komunumoj" (EKKŜ, EKAE kaj EEK).
    • Dua kolono: Interregistara kolono rilate al kunlaboro en eksterlandaj aferoj kaj sekureco, nomata kolono "komuna ekstera kaj sekureca politiko".
    • Tria kolono: Interregistara kolono rilate al polica kaj jura kunlaboro en krimaj aferoj, nomata kolono "justeco kaj enlandaj aferoj".

    La diversaj kapabloj en la tri kolonoj, kiuj ofte interkovris, estis implikiĝo malfacile pritraktebla eĉ por spertuloj. Ĉi tiu opakeco instigis la membroŝtatojn doni al la Eŭropa Konvencio la taskon simpligi la funkciadon de la institucioj. Ĉi-lasta precipe proponis kunfandi la tri kolonojn, kio estis atingita per la funkciigo de la Lisbona Traktato.

    Oni tamen povas daŭre distingi inter la fakoj, depende de ĉu la Unio ekzercas "ekskluzivan kompetenton", "komunan kompetenton" (aŭ samtempan) kun la membroŝtatoj aŭ "komplementan kompetenton" (subteno aŭ kunordigo)[60].

    Ili estas:

    • Ekskluzivaj kapabloj (Artikolo 3 de la TFEU): Nur la Unio povas leĝigi kaj laŭleĝe adopti jure devigajn aktojn, membroŝtatoj povante fari tion memstare nur se ili estas rajtigitaj de la Unio, aŭ por efektivigi uniajn aktojn:
      • Dogana Unio
      • Reguloj pri intrakomunuma konkurenco
      • Ekonomia kaj Mona Unio
      • Daŭripovo (konservado de biologiaj resursoj surmare kaj surtere)
      • Eksterkomunuma komerco
      • Konkludo de iuj internaciaj interkonsentoj
    • Komunaj kapabloj (Artikolo 4 de la TFEU): La Unio kaj la Membro-Ŝtatoj povas leĝigi kaj laŭleĝe adopti jure devigajn aktojn en ĉi tiuj kampoj. Membro-Ŝtatoj plenumas sian kompetentecon tiom, kiom la Unio ne plenumis sian propran. Membro-Ŝtatoj denove plenumas sian kompetenton, se la Unio decidis ĉesi plenumi sian kompetenton:
  • Kunordigaj kapabloj (Artikolo 6 de la TFEU): La Unio havas la povon plenumi agojn por subteni, kunordigi aŭ kompletigi la agadon de la membroŝtatoj:
    • Kultura politiko
    • Industria politiko
    • Turisma politiko
    • Edukado, trejnado kaj junulara politiko
    • Protekto kaj plibonigo de sano
    • Civila protekto
    • Administra kunlaboro
  • Institucioj kaj instancojRedakti

    InstituciojRedakti

    Eŭropa Unio havas sep ĉefajn instituciojn, ĉiu el kiuj ludas specifan rolon.

    Eŭropa Komisiono
    Ĝi konsistas el unu eŭropa komisaro po ​membroŝtato, do 27 komisaroj. Ĉi tiuj estas proponitaj de la ŝtatestroj aŭ registarestroj de la membroŝtatoj kunvenantaj ene de la Eŭropa Konsilio, kaj aprobitaj de la Eŭropa Parlamento. La ĉefa funkcio de la Eŭropa Komisiono estas proponi kaj efektivigi komunumajn politikojn. "Gardanto de la traktatoj", ĝi certigas ilian aplikadon kaj ĝuas, pro ĝia centra rolo de garantianto de la "ĝenerala intereso" de EU, kvazaŭ-monopolon de la rajto de leĝdona iniciato en la kampo de la ekskluzivaj kompetentecoj de la Unio, kiel la Eŭropa Doganunio, la konservado de la biologiaj resursoj de la maro, la interna merkato, la sola valuto. Sine de politikaj sistemoj, la Eŭropa Komisiono havas la originalecon reprezenti "la ĝeneralan intereson", kvankam ĝi estiĝas el la Eŭropa Parlamento, elektita per universala voĉdonado. Premgrupoj, kiuj reprezentas sektorajn publikajn aŭ privatajn interesojn, ludas gravan rolon en la decida procezo. Kvankam la rolo de la Komisiono havas similecojn kun tiu de naciaj registaroj, ĝi ja malsamas. La Komisiono agas sendepende de la registaroj de la membroŝtatoj. Eŭropaj komisaroj ofte estas politikaj personoj, kiuj, dum la daŭro de unu eŭropa mandato aŭ du, forlasas sian nacian scenon kaj poste revenas al ĝi[61]. Krome la buĝeto de la Komisiono dependas de la membroŝtatoj. La Komisiono respondecas antaŭ la Eŭropa Parlamento, kiu povas cenzuri ĝin, sed ekskluzive pri ĝia administrado, kaj per voĉdono de du trionoj de la Parlamento, kiu distingas ĉi tiun "regopovon" de tiu kutime observata en parlamentaj reĝimoj. La Komisiona kunhavas la plenumajn kaj leĝdonajn potencojn kun la Konsilio de la Eŭropa Unio. Ĝia mandato daŭras kvin jarojn, ĝia sidejo estas en Bruselo.
    Eŭropa Parlamento
    Balote elektata por 5 jaroj de la popolo de EU per proporcia rekta universala voĉdonado, ĝi nombras 705 eŭropdeputitojn. Ĝi situas en Strasburgo por la plenaj kunsidoj, Bruselo por la komisionoj kaj aldonaj kusidoj, kaj Luksemburgo por la sekretariejo. Ĝi ne havas la leĝdonan iniciaton, super kiu la Eŭropa Komisiono havas monopolon. Kvankam la Parlamento estas la "ĉefa" institucio de Eŭropa Unio (ĝi estas menciita unue en la traktatoj kaj havas ceremonian prioritaton super ĉiuj aliaj eŭropaj aŭtoritatoj[62]), la Konsilio de Eŭropa Unio havas pli grandajn leĝdonajn povojn ol ĝi ĉar ĝi ankaŭ adoptas leĝojn en la limigita kadro de la speciala leĝdona procedo. Ekde la Lisbona Traktato, la ordinara leĝdona proceduro, kiu metas la Konsilion (reprezentante la membroŝtatojn) kaj la Eŭropan Parlamenton (reprezentante la loĝantaron) sur egalan bazon por la adopto de eŭropa normo, fariĝis la leĝdona proceduro por la komuna juro[63]. Tiel, la kampoj, en kiuj ĉi tio ne validas, estas plejparte malplimultaj (kio ne signifas, ke ili estas marĝenaj: la Eŭropa Parlamento estas tiel plejparte ekskludita de la Komuna Ekstera kaj Sekureca Politiko). La Parlamento ankaŭ regas la elspezan flankon (sed ne la enspezan flankon) de la eŭropa buĝeto[64].
    Konsilio de la Eŭropa Unio
    Ankaŭ nomita Konsilio de la Ministroj de Eŭropa Unio, ĝi konsistas el estraranoj (ministroj) de la membroŝtatoj, kiuj kunvenas laŭ fakaj temoj. Ĝi estas plenuma, sed ankaŭ leĝdona, institucia organo de EU, kiu decidas pri leĝdonaj kaj buĝetaj aktoj. La Konsilio de Eŭropala Unio estas prezidentata laŭvice de la ministro pri eksterlandaj aferoj de ĉiu membroŝtato dum ses monatoj. Ekde la subskribo de la Traktato de Romo, la Konsilio respondecas pri kunordigado de la ekonomiaj politikoj de la membroŝtatoj. Ĝi ellaboras la buĝetan projekton kun la Parlamento kaj adoptas ĝin kun ties konsento, sed sole decidas pri la enspezoj. En monaj aferoj, ĝi starigas la ĝeneralajn gvidliniojn por la kurza reĝimo sen parlamenta interveno (mona politiko ne estas unu el la areoj submetitaj al kundecido). La nombro de voĉdonoj en iu lando pli-malpli funkcias laŭ sia demografia pezo, sed por gravaj decidoj, la Traktato de Nico, poste tiu de Lisbono, starigis novajn voĉdonajn regulojn[65], precipe la bezonon havi kvalifikitan plimulton favore al la antaŭvidita decido. Kvalifikita plimulto estas atingata se ĝi "kunigas almenaŭ 55% de la membroŝtatoj reprezentantaj almenaŭ 65% de la loĝantaro de Eŭropa Unio"[66]. Kiam la Konsilio ne agas laŭ propono de la Komisiono, la kvalifikita plimulto devas tiam atingi "almenaŭ 72% de la membroŝtatoj reprezentantaj almenaŭ 65% de la loĝantaro"[67]. Ĝi kunhavas sian kompetentecon pri kampoj submetitaj al la ordinara leĝdona proceduro kun la Eŭropa Parlamento, kun kiu ĝi formas dupartan parlamenton. Tiel la Konsilio de la Eŭropa Unio reprezentas la registarojn de la membroŝtatoj dum la Eŭropa Parlamento reprezentas la civitanojn de la membroŝtatoj.
    Eŭropa Konsilio
     
    Charles Michel, la prezidanto de la Eŭropa Konsilio
    Ĝi konsistas el kunigo de la registarestroj de la membroŝtatoj (escepte por Francio, Kipro, Litovio kaj Rumanio, kiujn reprezentas la ŝtatestro), sub la superrigardo de prezidanto elektata por 30 monatoj, kies tasko estas faciligi la aperon de kompromiso. Almenaŭ kvar pintkunvenoj de la Eŭropa Konsilio okazas ĉiujare, inkluzive du en julio kaj decembro, ĉe la fino de ĉiu rotacia Prezidanteco de la Konsilio de Ministroj. La celo de ĉi tiuj pintkunvenoj inter la ekzekutivaj potencoj de la membroŝtatoj estas difini la ĉefajn liniojn de la Eŭropunia politiko, ĉefe en la areo de eksterlanda politiko. Ili ankaŭ estas uzataj ĉiun kvinan jaron por la nomumo, per kvalifikita plimulto, de la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, decido tiam validigita per voĉdono de la Eŭropa Parlamento. Ĝi ne konfuzendas kun la Konsilio de Eŭropo, internacia organizo sidanta en Strasburgo.
    Justica Kortumo de la Eŭropa Unio
    Ĝi estas juĝista institucio, kiu zorgas pri la observo de la eŭropunia juro: rekta apliko de la eŭropunia juro en la membroŝtatoj kaj supereco de la eŭropunia juro super la naciaj juroj. La Kortumo certigas la aplikon de la juro de Unio kaj la unuformecon de sia interpreto ene de la teritorio de la Unio. Tiucele ĝi kontrolas la laŭleĝecon de agoj de la institucioj de Eŭropa Unio kaj regas pri plenumo de la membroŝtatoj de la devoj devenantaj de la traktatoj. Ĝi ankaŭ interpretas leĝon de EU laŭ peto de landaj juĝistoj. La Kortumo administras sian propran infrastrukturon, kiu inkluzivas tradukistojn, kiuj en 2012 reprezentis 44,7% de la teamo de la institucio[68]. Ĝi sidas en Luksemburgo, kio donis al ĝi la kromnomon Luksemburga Kortumo -- kontraste kun la Strasburga Kortumo (Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj).
    Revizora Kortumo
    Ĝi estas la institucio kiu kontrolas la kontojn de la Eŭropa Unio. La Revizora Kortumo konsistas el po unu civitano de ĉiu membroŝtato. Ĝiaj membroj plenumas siajn taskojn plene sendepende, en la ĝenerala intereso de la Unio. La Revizora Kortumo havas sian sidejon en la urbo Luksemburgo.
    Eŭropa Centra Banko
    La Eŭropa Centra Banko (ECB) estas la ĉefa mona institucio de Eŭropa Unio. Ĝi estis establita la 1-an de junio 1998 laŭ federacia modelo[69] kaj ĝia sidejo estas en Frankfurto ĉe Majno. Ĝi ĝuas monopolon pri elsendo de la eŭro kiel la komuna kaj nura mono de la Ekonomia kaj Mona Unio. Ĝi difinas la gvidliniojn de mona politiko por la eŭro-zono kaj prenas la decidojn necesajn por ĝia efektivigo; tio estas por konservi la aĉetpovon de la eŭro kaj do prezstabilecon en la eŭrozono. Ĉi tiu zono nuntempe inkluzivas la 19 landojn de Eŭropa Unio, kiuj enkondukis la eŭron ekde 1999. Ekde la 4-a de novembro 2014, ECB respondecas pri centra rolo en la superrigardo kaj kontrolo de la ĉefaj bankoj de eŭropaj ŝtatoj per la Ununura Kontrola Mekanismo (UKM).

    Aliaj gravaj instancojRedakti

    Ekonomia kaj Socia Komitato
    La Eŭropa Ekonomia kaj Socia Komitato (EESK) estas la konsulta asembleo de eŭropaj ekonomiaj kaj sociaj partneroj (interalie sindikataj, firmaestraraj, konsumantaraj kaj neregistaraj organizaĵoj). La EESK estas kreita por permesi al ĉiuj ekonomiaj aktoroj aŭdigi siajn voĉojn (per formalaj konsiloj) al la Komisiono, la Konsilio kaj la Parlamento, kaj tiel partopreni la decidan procezon de Eŭropa Unio. La komitato konsistas el 329 membroj el sociekonomiaj medioj en Eŭropo. Proponitaj de landaj registaroj, surbaze de sugestoj faritaj de profesiaj kaj sociaj organizaĵoj, ili estas nomumitaj en persona kvalito de la Konsilio de Eŭropa Unio por 5-jara renovigebla periodo kaj agas en kompleta politika sendependeco.
    Komitato de regionoj
    La Eŭropa Komitato de la Regionoj (KdR) estas la asembleo de lokaj kaj regionaj reprezentantoj de Eŭropa Unio, kiu permesas al subŝtataj aŭtoritatoj (regionoj, distriktoj, provincoj, departementoj, municipoj, urboj, ktp.) aŭdigi sian voĉon senpere ene de la institucia sistemo de EU. La membroj estas elektitaj reprezentantoj en la loka nivelo, inkluzive de urbestroj, prezidantoj de regionoj kaj urbaj konsilistoj. la membroj estas nomumitaj de la Konsilio de EU, laŭ propono de la registaro de la membroŝtatoj, por renovigebla kvinjara periodo.
    Eŭropa Investa Banko
    La Eŭropa Invasta Banko (EIB) estas la financa institucio de la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio. Ĝia ĉefa celo estas elprunti sur la financaj merkatoj por financi projektojn ene de la Eŭropa Unio. La EIB ankaŭ financas projektojn ekster Eŭropa Unio, precipe en mediteraneaj partneraj landoj, per sia eŭropa-mediteranea investa kaj partnereca fonduso. Ĝi estis kreita en 1957, per la Traktatoj de Romo. Ĝi havas ĉefsidejon en Luksemburgo sed ankaŭ havas oficejojn en Bruselo, Parizo, Romo, Helsinko, Ateno, Berlino, Lisbono, Madrido, Varsovio, Bukareŝto, Londono, Istanbulo, Tunizo, Dakaro, Rabato, Najrobo, Fort-de-France, Sidnejo, Pretorio kaj Kairo.
    Eŭropa Ombudsmano
    La Eŭropa Ombudsmano estas mediacia organo inter civitanoj kaj la aŭtoritatoj de la Eŭropa Unio. Ĝi sidas en Strasburgo. La misio de la Eŭropa Ombudsmano estas esplori kazojn de "misadministrado" en la agoj de la institucioj, instancoj, oficejoj kaj agentejoj de Eŭropa Unio. La esprimo "misadministrado" rilatas al situacio en kiu institucio de la Unio malobservas administrajn procedurojn, la principojn de bona administrado aŭ homajn rajtojn. Kazoj de "misadministrado" ĉefe koncernas administrajn malregulaĵojn, maljustaĵojn kaj maljustajn praktikojn, diskriminacion, potencan misuzon, mankon aŭ rifuzon de informoj kaj ankaŭ nepravajn prokrastojn.
    Eŭropa Prokurorejo
    La rolo de la Eŭropa Prokurorejo estas esplori kaj persekuti fraŭdon rilate al la buĝeto de EU kaj aliajn krimojn kontraŭ la financaj interesoj de la Unio, inkluzive fraŭdojn kun EU-fondusoj de pli ol 10.000 eŭroj kaj translimajn fraŭdojn kun damaĝoj superantaj 10 milionojn da eŭroj. Antaŭe, nur naciaj aŭtoritatoj povis esplori kaj procesigi ĉi tiujn krimojn kaj ne povis agi preter siaj landlimoj. Ankaŭ KFEO, Eŭrojust kaj Eŭropolo ne havis la kapablon agi. La intutucio celas esti malcentralizita ĉirkaŭ eŭropaj delegitaj prokuroroj situantaj en ĉiu ana ŝtato. La centra oficejo havas eŭropan ĉefan prokuroron subtenatan de 22 eŭropaj prokuroroj (kiuj formas la kolegion de prokuroroj), teknikistoj kaj enketistoj, do teamo da pli ol 200 homoj kun sidejo en Luksemburgio.

    Decida procezoRedakti

    Du principoj gvidas la decidajn procezojn[70] de Eŭropa Unio ekde la Traktato de Mastriĥto de 1992: la principo de subsidiareco (nur efektivigu agojn, kiujn la ŝtatoj ne povis efektivigi) kaj la principo de proporcieco (privilegiu la rimedojn de malplej devigantaj agoj por la membroŝtatoj). Ĉi tiuj principoj estas la temo de protokoloj aldonitaj al la Amsterdama Traktato de 1997[71].

    La eŭropa leĝdona proceduro, gvidita de ĉi tiuj du principoj, ankaŭ ekzistas sub du formoj, depende de ĉu la areo, en kiu ĝi devas leĝdoni, sub la ekskluziva kompetento de la Unio aŭ alia de komuna kompetenteco kun la membroŝtatoj[72]

    En fakoj kie la Unio havas siajn proprajn kompetentojn (areoj de la "eksa unua kolono"):

    1: La Eŭropa Komisiono eldonas regularojn aŭ direktivojn (la direktivoj, malpli devigemaj ol la regularoj, estas ofte privilegiataj pro la principo de proporcieco).
    2: La Konsilio de la Eŭropa Unio kaj la Eŭropa Parlamento akceptas aŭ malakceptas la juran tekston (en la Konsilio de la Unio, ĉiuj ŝtatoj havis kelkajn voĉojn, redifinitajn en 2001 per la Traktato de Nico, por determini la adopton aŭ ne de leĝoj ; la Traktato de Lisbono anstataŭigas ĉi tiun voĉdonadan sistemon per sistemo de duobla kvalifikita majoritato, surbaze de la ŝtatoj kaj de ties demografioj).
    3: Se la teksto estas adoptita, la registaroj de la membroŝtatoj transdonas ĉi tiun leĝaron en siaj ŝtatoj. Ĉi tiuj transmetoj estas tiam kontrolataj de la Kortumo de Eŭropa Unio[73].

    En fakoj kie la Unio kunhavas kompetentojn (areoj de la "eksaj dua kaj tria kolonoj"):

    1: La Konsilio de la Eŭropa Unio preparas la kunvenojn de la Eŭropa Konsilio.
    2: Fine de ĉi tiuj pintkunvenoj, la Eŭropa Konsilio ellaboras konkludojn, kiujn ĝi sendas al la Eŭropa Komisiono.
    3: La Eŭropa Komisiono eldonas regularojn aŭ direktivojn respondantan al la petoj de la Eŭropa Konsilio.
    4: La Konsilio de Eŭropa Unio kaj la Eŭropa Parlamento adoptas aŭ malakceptas la juran tekston, kiu tradukas agaden la gvidliniojn difinitajn de la Eŭropa Konsilio.
    5: Se la teksto estas adoptita, la registaroj de la membroŝtatoj transdonas ĉi tiun leĝaron en siaj ŝtatoj. Ĉi tiuj transmetoj estas tiam kontrolitaj de la Kortumo de Justico de Eŭropa Unio.

    En la unua kazo, la Komisiono do havas monopolon pri leĝdona iniciato. La paragrafo 1 de Artikolo 293 de la Traktato pri Funkciado de Eŭropa Unio (TFEU), post la revizio de 2007, plue pliigas la gravecon de ĉi tiu rolo: ĝi kondiĉas, ke la Konsilio de la Unio "povas modifi la proponon nur agante unuanime" (la Konsilio de la Unio povas dekliniĝi el la Komisiona propono nur unuanime, kio kelkfoje donas al la Komisiono rolon de akordigo inter membroŝtatoj). En ĉiuj aliaj kazoj, la Komisiono kunhavas la rajton de iniciato kun la membroŝtatoj[74].

    En fakoj, kie la Komisiono havas monopolon pri iniciato, la Parlamento kaj la Konsilio de la Unio tamen povas peti, ke ĝi leĝdonu. Krome, se la parlamento ne povas rekte proponi leĝojn, ĝi povas enmeti amendojn al tiuj eldonitaj de la Komisiono aŭ uzi ĝian vetoon[75]. Notindas, ke en la historio de la Unio la Parlamento akiras ĉiam pli gravan potencon: simpla konsulta organo komence, ĝi hodiaŭ akiris potencon de kundecido samrajte kun la Konsilio. Tamen ĝia reprezenteco restas malpliigita per alta sindeteno en eŭropaj balotoj, ofte pli alta ol tiuj en naciaj balotoj[76].

    BuĝetoRedakti

    La buĝeto de Eŭropa Unio estas la jura akto, kiu antaŭvidas kaj rajtigas, por ĉiu jara financa jaro, ĉiujn kreditojn por la enspezoj kaj elspezoj, kiujn oni opinias necesaj de la Eŭropa Unio kaj de la Eŭropa Komunumo pri Atomenergio. Ĝi donas al la institucioj de Eŭropa Unio la rimedojn, kiujn ili bezonas por funkcii kaj plenumi la politikojn, kiuj apartenas al sia kompetenteco. Male al ŝtatoj, kies buĝetoj povas esti malekvilibraj, la antaŭvidita enspezo por la fiska jaro devas egali la pagajn rajtojn por tiu sama fiska jaro. La buĝeto estas starigita kaj efektivigita en eŭroj ekde 1999. La preparado de la buĝeto estas parto de interinstitucia procezo, kiu proksime asocias la Konsilion, la Eŭropan Parlamenton kaj la Eŭropan Komisionon. La ĉefaj dispozicioj regantaj ĝin plejparte troviĝas en la artikoloj 310 ĝis 324 de la Traktato pri Funkciado de Eŭropa Unio (TFEU).

    La jara buĝeto de EU estas parto de plurjara financa kadro (PFK) fiksita por sep jaroj, kiu determinas la maksimumajn sumojn, kiujn la EU povas elspezi ĉiujare laŭ areo kaj agadprogramo. Entute la financaj rimedoj de EU por la periodo 2021-2027 sumiĝas al 1.824,3 miliardoj da eŭroj en devontigaj kreditoj laŭ prezoj de 2018, kiuj konsistas el la 2021-2027 PFK en la kvanto de 1.074,3 miliardoj da eŭroj kaj el la relanĉa plano kun 750 miliardoj da eŭroj. Nomita "NextGenerationEU", ĉi-lasta estas provizora instrumento por resaniĝo, celanta ripari la ekonomiajn kaj sociajn damaĝojn kaŭzitajn de la pandemio pro Covid-19.

    EU ne rekte pagigas impostojn. Ĝiaj buĝetaj rimedoj do estas kontribuoj pagitaj de la membroŝtatoj. La ĉefa, konata kiel "MNE-rimedo", baziĝas sur la ekonomia pezo de ĉiu el ili. Depende de la jaro, ĝi reprezentas inter du trionoj kaj tri kvaronoj de la tutaj buĝetaj rimedoj. La aliaj financaj fontoj estas tradiciaj propraj rimedoj (ĉefe doganaj impostoj), frakcio de la AVI kolektita de la membroŝtatoj kaj diversaj monpunoj kaj akcizoj. Germanio estas la plej granda kontribuanto al la eŭropa buĝeto, sekvata de Francio kaj Italio.

    La unua elspezo estas la Komuna Agrikultura Politiko, sed ĝia parto malpliiĝas ekde la komenco de la 2000-aj jaroj; ĝi ankoraŭ reprezentis 37% de la elspezoj de la PFK 2014-2020 sed ĝia parto estas 31% de la enspezoj enskribitaj en la PFK 2021-2027. La dua elspezo estas la regiona politiko de EU, kiu mobilizas pli ol 30% de buĝetaj rimedoj kaj kies celo estas redukti malegalecojn inter regionoj por plifortigi la ekonomian kaj socian koherecon de la Unio. Administradaj elspezoj de EU reprezentas malpli ol 7% de ĝia buĝeto. Pollando estas la unua profitanto de eŭropaj buĝetoj, sekvata de Francio.

    EkonomioRedakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekonomio de la Eŭropa Unio.
     
    Pokapa MEP en Eŭropaj landoj en 2019

    Kiel politika ento Eŭropa Unio estas reprezentata en la Monda Komerca Organizo (MKO). La ekonomio de EU estas la tria plej granda ekonomio en la mondo laŭ nominalaj esprimoj, post Usono kaj Ĉinio, kaj la tria laŭ aĉetpova egaleco (APE), post Ĉinio kaj Usono. La MEP de Eŭropa Unio ĉirkaŭkalkuliĝis ĉirkaŭ 15 miliardoj da dolaroj (nominale) en 2020[77], reprezentante ĉirkaŭ 1/6 de la tutmonda ekonomio[78].

    La eŭro estas la dua plej granda rezerva valuto kaj la dua plej komercita monunuo en la mondo post la usona dolaro[79][80][81]. La eŭro estas uzata de 19 el siaj 27 membroj, sed ĝi estas la oficiala valuto en 25 landoj, en la eŭrozono kaj en ses aliaj eŭropaj landoj, oficiale aŭ fakte.

    La ekonomio de Eŭropa Unio konsistas el interna merkato de miksitaj ekonomioj surbaze de libera merkato kaj progresintaj sociaj modeloj. Ekzemple, ĝi inkluzivas internan ununuran merkaton kun libera movado de varoj, servoj, kapitaloj kaj laboro[82]. La MEP pokape estis 43.188 dolaroj en 2018[83], kompare al 62.869 dolaroj en Usono, 44.246 dolaroj en Japanio kaj 18.116 dolaroj en Ĉinio[84]. Ekzistas signifaj malegalecoj laŭ MEP pokape inter membroŝtatoj intervalantaj de 106.372 USD en Luksemburgio ĝis 23.169 USD en Bulgario[85]. Kun malalta Gini-koeficiento, Eŭropa Unio havas pli egalecan distribuon de enspezoj ol la monda averaĝo[86].

    La investoj de EU en fremdaj landoj sumis entute 9,1 miliardojn da dolaroj, dum la eksterlandaj investoj faritaj en Eŭropa Unio sumis 5,1 miliardojn da dolaroj en 2012, senkompare la plej altaj enlandaj kaj fremdaj investoj tutmonde[87]. Euronext estas la ĉefa borso de la eŭrozono kaj la sesa plej granda laŭ merkata kapitaligo[88]. La plej grandaj komercaj partneroj de Eŭropa Unio estas Usono, Ĉinio, Britio, Svislando, Rusio, Turkio, Japanio, Norvegio, Sud-Koreio, Barato kaj Kanado[89].

    Ekde la komenco de la eŭropa financa krizo de 2010, aperis kontraŭaj ekonomiaj situacioj inter Suda Eŭropo unuflanke, kaj Centra kaj Norda Eŭropo aliflanke: pli alta senlaborecoprocento kaj publika ŝuldo en la mediteraneaj landoj escepte de Malto, kaj malpli alta senlaborecoprocento kun pli alta MEP-kreskorapideco en la orientaj kaj en nordaj membrolandoj. En 2018, publika ŝuldo en Eŭropa Unio estis 80% de MEP, kun diferencoj inter la plej malalta kurzo, Estonio kun 8,4%, kaj la plej alta, Grekio kun 181,1%[90].

    MEP (APE) en miliardoj da dolaroj el 2010 ĝis 2019[91]
    2010 2011 2012 2013 2014 2015 2016 2017 2018 2019
      Eŭropa Unio 16.852 17.506 17.751 18.087 18.647 19.205 20.008 20.852 22.042 20.720
      Usono 14.964 15.518 16.155 16.663 17.348 17.947 18.569 19.391 20.580 21.433
      Ĉinio 12.279 13.717 15.046 16.468 17.961 19.392 21.292 23.159 25.279 23.393
      Japanio 4.320 4.389 4.547 4.684 4.760 4.830 5.238 5.429 5.597 5.451
      Brazilo 2.803 2.973 3.086 3.231 3.287 3.192 3.141 3.240 3.366 3.223
      Rusio 3.234 3.442 3.628 3.734 3.824 3.718 3.800 4.008 4.227 4.136
      Barato 5.312 5.782 6.219 6.740 7.347 7.965 8.662 9.459 10.485 9.542

    MonunuoRedakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eŭro.
     
    La oficiala eŭrozono en 2015 plus (helblue) novaj landoj, krom Kosovo kaj Montenegro, kie fakte cirkulas eŭroj.

    La ĉefa monunuo estas la eŭro, kiu oficiale uzatas en 19 el la 27 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio:

    1. Aŭstrio (ekde 1999)
    2. Belgio (ekde 1999)
    3. Francio (ekde 1999)
    4. Germanio (ekde 1999)
    5. Grekio (ekde 2001)
    6. Finnlando (ekde 1999)
    7. Hispanio (ekde 1999)
    8. Irlando (ekde 1999)
    9. Italio (ekde 1999)
    10. Respubliko Kipro (ekde 2008)
    11. Luksemburgo (ekde 1999)
    12. Malto (ekde 2008)
    13. Nederlando (ekde 1999)
    14. Portugalio (ekde 1999)
    15. Slovakio (ekde 2009)
    16. Slovenio (ekde 2007)
    17. Estonio (ekde 2011)
    18. Latvio (ekde 2014)
    19. Litovio (ekde 2015)

    Ĉi tiu ŝtatgrupo estas konata kiel eŭrozono (aŭ eŭroareo aŭ eŭrospaco) kaj inkluzivas ĉirkaŭ 343 milionojn da civitanoj (en 2019). La eŭro, kiu dividiĝas en 100 cendoj, estas la dua plej grava kaj dua plej komercita valuto en la valutmerkato post la usona dolaro[92].

    La valuto estas uzata ankaŭ oficiale de la institucioj de Eŭropa Unio, de kvar eŭropaj mikroŝtatoj, kiuj ne estas EU-membroj (Andoro, Monako, San-Marino kaj Vatikano)[93] la Brita Transmara Teritorio de Akrotiri kaj Dhekelia, same kiel unuflanke de Montenegro kaj Kosovo. Ekster Eŭropo, kelkaj specialaj teritorioj de EU-membroj ankaŭ uzas la eŭron kiel moneron. Aldone, pli ol 200 milionoj da homoj tutmonde uzas monerojn ligitajn al la eŭro[nb 5].

    La eŭro estas la dua plej granda rezerva valuto same kiel la dua plej komercita valuto en la mondo post la usona dolaro[94][95][96]. En decembro 2019, kun pli ol 1,3 bilionoj da eŭroj en cirkulado, la eŭro havas unu el la plej altaj kombinitaj valoroj de monbiletoj kaj moneroj en cirkulado en la mondo[97]. La nomo eŭro estis oficiale adoptita la 16an de decembro 1995 en Madrido.[98] La eŭro estis enkondukita en la mondaj financaj merkatoj kiel kalkulvaluto la 1an de januaro 1999, anstataŭante la iaman projekton "European Currency Unit" (ECU) je proporcio de 1:1 (1.1743 usonaj dolaroj). Fizikaj moneroj kaj monbiletoj de eŭroj eniris en cirkulado la 1an de januaro 2002, kio faris ĝin la ĉiutagan funkciantan valuton de ties originaj membroj, kaj ĉirkaŭ marto 2002 ĝi estis komplete anstataŭante la ĝistiamajn valutojn.[99] Kvankam la eŭro falis poste ĝis 0.83 da usonaj dolaroj en du jaroj (26a de oktobro 2000), ĝi estis komercita super la usona dolaro ekde la fino de 2002, pinte en 1.60 da usonaj dolaroj en la 18a de julio 2008.[100] Fine de 2009, la eŭro eniris en la Eŭropa financa krizo de 2010, kio kondukis al la kreado de la Tuteŭropa Financa Stabiliga Fonduso same kiel al aliaj reformoj kiuj celis stabiligi kaj plifortigi la valuton.

    Pluraj membro-ŝtatoj ankoraŭ ne adoptis la eŭron, ĉu ĉar ili ankoraŭ ne plenumas la membrokriteriojn, ĉu ĉar ili ne volas. Inter la lastaj membroj de EU, plej multaj esperas baldaŭ aliĝi al la eŭro-areo, kvankam la ekonomia krizo pridubis ĉi tiun haston[101]. Valdis Dombrovskis, eŭropa komisaro respondeca pri la eŭro, anoncis en decembro 2015, ke oni ne atendu plian pligrandigon "dum la venontaj jaroj"[102].

    • Bulgario aliĝis al ERM II en 2020, por povi adopti la eŭron antaŭ 2023[103].
    • Kroatio aliĝis al ERM II en 2020, por povi adopti la eŭron antaŭ 2023 [104].
    • Rumanio esperas aliĝi al ERM II en 2024 por ke ĝi povu adopti la eŭron antaŭ 2027[105].
    • Ĉeĥio ne komunikis templimon aŭ eblan daton por aliĝi al la eŭrozono.
    • Hungario ne komunikis templimon aŭ eblan daton por aliĝi al la eŭroareo.
    • Pollando ne komunikis templimon aŭ eblan daton por aliĝi al la eŭroareo.
    • Svedio ne komunikis templimon aŭ eblan daton por aliĝi al la eŭroareo
    • Danio, kiu voĉdonis kontraŭe al la Traktato de Maastricht antaŭ ol akiri kvar derogojn inkluzive unu pri la ununura valuto, malakceptis la eŭron per referendumo la 28-an de septembro 2000. Neniu nova referendumo estas starigita ĝis nun[106].

    Koncerne la politikon de la ŝtatoj de Eŭropa Unio pri membreco de la ununura valuto, opinisondoj montras la aprobon aŭ la rifuzon de la loĝantaroj aliĝi al la eŭrozono. En Danio (71%) kaj Svedio (87,6%), opozicio ankoraŭ estas forta kaj konstanta ĝis hodiaŭ. En Ĉeĥio (70%) kaj Pollando (75%) la opozicio iĝis plimulto post la ekonomia krizo de 2008[107].

    Unuiĝinta Reĝlando ankaŭ kontraŭis ĝin antaŭ ol forlasi Eŭropunion.

    SektorojRedakti

    TerkulturoRedakti

    Eŭropa Unio estas la ĉefa agrikultura potenco en la mondo. En 2019, la agrikultura produktado de la unio reprezentas ĉirkaŭ 418 miliardojn da eŭroj[108]. La plej kontribuanta ŝtato estas Francio (18% de la tuta EU), sekvata de Germanio, Italio, Hispanio, Nederlando, Pollando kaj Rumanio. Kune, ĉi tiuj sep membroŝtatoj reprezentas pli ol tri kvaronojn de la tuta agrikultura produktado de EU. Laŭ taksoj de Eŭropa Komisiono, agrikulturo kaj rilataj sektoroj dungis 9,2 milionojn da homoj tra Eŭropo en 2019, t.e. 4,4% el ĉiuj laborpostenoj en la 27 membroŝtatoj. En Rumanio, ĉi tiu procento altiĝas ĝis preskaŭ kvarono, kun 23% de la loĝantaro dungita en ĉi tiu sektoro. Legomoj kaj hortikulturaj plantoj reprezentas la ĉefan eŭropan agrikulturan produktadon kun 13,6% de la totala valoro, antaŭ lakto (13%) kaj cerealoj (11,4%). Por ĉi-lasta varo, Francio estas senkompare la plej granda produktanto (23,8% de la tuta produktado), sekvata de Germanio (14,8%) kaj Rumanio (10,2%). Ĉi tio ankaŭ validas por bovobredado (20,8% de la tuta produktado), dum Germanio kaj Hispanio havas la plej grandan nombron da porkoj. Fine, en EU preskaŭ unu el kvar ŝafoj kreskas en Hispanio[109].

    La agrikultura sektoro estas subtenata de subvencioj de Eŭropa Unio sub la formo de Komuna Agrikultura Politiko (KAP). En 2013 tio reprezentis ĉirkaŭ 45 miliardoj da eŭroj (malpli ol 33% de la totala buĝeto de 148 miliardoj da eŭroj) de la tuta elspezo de EU[110]. Ĝi estis uzata origine por garantii minimumajn prezojn por kamparanoj en EU. Ĉi tio estas kritikata kiel formo de protektismo, malhelpanta komercon kaj damaĝanta evolulandojn; unu el la plej laŭtaj kontraŭuloj estis Britio, la dua plej granda ekonomio ene de la unio ĝis ĝia retiro en januaro 2020, kiu plurfoje rifuzis rezigni pri la jara brita rabato krom se la KAP suferus signifan reformon; Francio, la plej granda profitanto de la KAP kaj la tiama tria plej granda (nun ĝia dua plej granda) ekonomio de la bloko, estas ĝia plej laŭta propagandanto. La KAP tamen plenumis gravajn reformojn: en 1985, ĉirkaŭ 70% de la buĝeto de EU estis elspezita por agrikulturo. En 2011, senpera helpo al kamparanoj kaj merkat-rilataj elspezoj sumiĝas nur al 30% de la buĝeto, kaj elspezoj al kampara disvolviĝo al 11%. Antaŭ 2011, 90% de senpera subteno fariĝis nekomercaj (ne ligitaj al produktado) dum reformoj daŭre estis faritaj al la KAP, ĝia financado kaj ĝia formiĝado[111].

    La Protektita Deven-Nomado (PDN) estas la nomo de identiga signo de Eŭropa Unio celanta konservi la devenan nomadon de agrikulturaj produktoj. Kreita en 1992, ĉi tiu etikedado "nomumas produktojn produktitajn, prilaboritajn kaj disvolvitajn en specifa geografia areo, uzante la agnoskitan scipovon de lokaj produktistoj kaj ingrediencojn de la koncerna regiono"[112].

    IndustrioRedakti

    Laŭ valoro, eŭropa industrio daŭre kreskas, malforte sed konstante. Eŭropa Unio estas hodiaŭ la dua industria potenco en la mondo.

    La unio povas apogiĝi sur multaj grandskalaj kompanioj, precipe en la sektoroj de aŭto, transportoj, defendo, kemiaĵoj, medikamentoj kaj nutraĵa industrio en Francio aŭ la aŭta, kemiaĵa kaj me meĥanika inĝenierarto en Germanio. Peugeot, Michelin, Alstom, Safran, Sanofi, Danone, Volkswagen, Daimler, Siemens, Bayer kaj eĉ ThyssenKrupp estas mondaj referencoj. Italio estas superregata de teksaĵoj, nutraĵa industrio kaj aŭtoj, dum en Pollando minado, ŝtalo kaj kemiaĵoj estas inter la plej gravaj branĉoj.

    Kompare kun la serva sektoro, tamen, la pezo de industrio iom post iom malpliiĝas. Tiel okazis de kelkaj jardekoj, en Eŭropo kiel en plej multaj okcidentaj landoj kun la rimarkinda escepto de Germanio. Laŭ statistikoj de la Monda Banko, en Eŭropa Unio ĝi falis de 25,4% al 22,2% de eŭropa MEP inter 2000 kaj 2019 (inkluzive la konstruan sektoron)[113]. Komparebla tendenco estas observita en Usono, kie ĉi tiu parto falis de 22,5 ĝis 18,6% dum la sama periodo. Ĉinio kaj Rusujo ne esceptas, kvankam industrio ankoraŭ respektive reprezentas 39% kaj 32,2% de sia MEP en 2019.

    EL unu EU-membroŝtato al alia, la graveco de la industria sektoro ankaŭ varias. En du landoj - Irlando kaj Ĉeĥio - ĝi reprezentas pli ol 30% de MEP. Aliflanke, ĝia parto estas malpli ol 20% de MEP en naŭ aliaj membroŝtatoj, inkluzive de Belgio, Portugalio, Nederlando kaj Francio. La industrio ankaŭ estas la plej granda dunganto en pluraj orientaj landoj, eĉ se sur eŭropa nivelo, ĝi generas malpli ol 22% de laborpostenoj hodiaŭ kompare kun pli ol 27% dudek jarojn antaŭe[114].

    ServojRedakti

    La sektoro de servoj estas senkompare la plej grava sektoro en Eŭropa Unio, kun 74,7% de MEP, kompare kun la industrio kun 23,8% de MEP kaj agrikulturo kun nur 1,5% de MEP[115].

    Financaj servoj estas bone disvolvitaj ene de la Interna Merkato de la Unio. Kompanioj pli dependas de bankaj pruntoj ol en Usono, kvankam ŝanĝo al kompanioj akirantaj pli da financado per kapitalaj merkatoj estas planita per la iniciato de la Unio de Kapitalaj Merkatoj (UKM), la plano de EU prezentita de la Komisiono en septembro 2015 por mobilizi la liberan movadon de kapitaloj ene de EU.[116] Laŭ la Indekso de Tutmondaj Financaj Centroj, la du plej grandaj financaj centroj en Eŭropo, Londono kaj Zuriko, estas ekster Eŭropa Unio[117]. La du plej grandaj financaj centroj restantaj ene de EU tiam estos Frankfurto kaj Luksemburgo.

    EnergioRedakti

    Eŭropa Unio estas la tria plej granda energikonsumanto en la mondo laŭ volumeno malantaŭ Ĉinio kaj Usono, pro sia loĝantaro, sia nivelo de ekonomia kaj industria disvolviĝo, sed ankaŭ la klopodoj faritaj pri la medio. La energia konsumo de Eŭropo sumiĝis al ĉirkaŭ 1.352 milionoj da tunoj da nafta ekvivalento (TEN) en 2019 por ĉirkaŭ 447 milionoj da loĝantoj, kompare kun ĉirkaŭ 2.264 TEN en Usono por ĉirkaŭ 333 milionoj da loĝantoj, laŭ la Internacia Energia Agentejo[118]. Ĝi restas 4,9% super la celoj pri energiefikeco fiksitaj por 2020.

    En Eŭropo, la transporta sektoro estas la plej granda konsumanto de energio, antaŭ konstruado, industrio kaj servoj. Por kontentigi postulon, EU importis ĉirkaŭ 58% de sia energio en 2018[119]. Fakte, la unio havas nur malmultajn hidrokarbonidajn resursojn kaj produktas malmultan energion. Tamen tio ne okazas en Francio, kie energiproduktado venas plejparte de nuklea energio, aŭ eĉ en Danio, kie renoviĝantaj energioj, precipe ventoenergiaj, konsistigas gravan parton de ĝia energia miksaĵo.

    En ĉi tiu kunteksto, la energia dependeco de Eŭropo al la cetera mondo estas alta, kaj pli precipe al Rusujo kaj Mezoriento. La grado de ĉi tiu dependeco varias de lando al lando. En 2019, ĝi estis ĉirkaŭ 30% en Rumanio kaj Svedujo, aŭ eĉ malpli ol 5% en Estonio, lando inter la plej bonaj investintoj rilate al deplojo de renoviĝantaj energioj. Energia dependeco estas sub 50% en Francio kaj Pollando danke al la disvastiĝo de nuklea energio en la unua kazo[nb 6] kaj karbo en la dua. Inter 50 kaj 80% en Germanio, Hispanio kaj Grekio, ĝi ankaŭ estas tre forta en Italio kaj Belgio[121].

    Distribuado inter membroŝtatojRedakti

    La du ĉefaj potencoj en EU estas Germanio kaj Francio, iliaj respektivaj MEP estas 3.853 miliardoj da dolaroj kaj 2.829 miliardoj da dolaroj. Francio kaj Unuiĝinta Reĝlando alternis kiel la dua plej granda ekonomio en Eŭropa Unio; de 2008 ĝis 2014, ĝi estis Francio, de 2015 ĝis 2020, ĝi estis Britio[122]. Inter la novaj membroŝtatoj enuniiĝintaj ekde 2004, Pollando plej multe kontribuas al riĉaĵa kreado en EU; ĝi ankaŭ estas la plej loĝata lando kaj tiu, kiu ricevas la plej grandajn eŭropajn strukturajn fondusojn[123].

    Malgraŭ teritoria kohezia politiko, la produktado de riĉaĵoj en la regionoj de EU restas malegale distribuita; tiel, la okcidento de la Unio koncentras 85% de la tuta riĉeco, do 14 156 miliardoj da dolaroj, dum la Oriento kontribuas 2,592 miliardojn da dolaroj, oni retrovas ĉi tiun distingon per aliaj indikiloj de homogeneco de la disdono de riĉeco aŭ de nivelo de disvolviĝo kiel la IHD aŭ la Koeficiento de Gini[124].

    Ekonomiaj malegalecoj foje tre malkaŝas ene de unu lando. La regiono kun la plej alta MEP en EU estas Nordrejn-Vestfalio kun MEP de 488 miliardoj da eŭroj, antaŭ Francilio kun 483 miliardoj da eŭroj[125].

    La kontraŭa situacio estas en Bulgario, kie la plej malriĉa regiono estas la provinco Pleven, kies MEP pokape estas ne plu ol 27% de la unia averaĝo (6.400 € pokape).

    PolitikojRedakti

    Agrikultura politikoRedakti

    La komuna agrikultura politiko (KAP), kreita en 1957 kaj efektivigita ekde 1962, baziĝas ĉefe sur prezoj-kontrolado kaj subvenciaj rimedoj por farmoj, celantaj modernigi ilin kaj disvolvi nutraĵan memprovizon kaj daŭripovon de la sektoro kaj de ties oficantoj. La buĝeto destinita al elspezoj ligitaj al la disvolviĝo de agrikulturo en 2014 sumiĝis al preskaŭ 58 miliardoj da eŭroj[126], do 40% de la komunuma buĝeto por sektoro, kiu reprezentas 0,5% de la MEP de la EU[127]. Origine la celoj de la KAP estis jenaj:

    • pliigi produktivecon disvolvante teknikajn progresojn kaj certigante optimuman uzon de produktaj faktoroj kaj precipe de dungitaro;
    • certigi justan vivnivelon por la agrikultura loĝantaro, precipe per altigo de la individua enspezo de tiuj, kiuj laboras en agrikulturo;
    • stabiligi la merkatojn kaj prezojn de agrikulturaj krudaĵoj kaj finitaj agroindustriaj produktoj;
    • garantii sekurecon de provizoj kaj nutra sekureco;
    • certigi akcepteblajn prezojn por konsumantoj.

    La KAP suferis kvar reformojn (la kvina nuntempe decidiĝas (2021)). La kvara, en 2014, pli emfazas daŭrigeblan agrikulturon kaj novigadon, subtenante kreon de laborpostenoj kaj kreskon de rilataj sektoroj. La kvalito kaj sekureco de agrikulturaj produktoj surmerkatigitaj en la Eŭropa Unio estas protektitaj per aro de merkataj normoj, atestaj sistemoj kaj reguloj pri nutra sekureco. Pluraj atestaj sistemoj protektas geografiajn originojn, ekologian produktadon aŭ eĉ la kvaliton de nutraĵoj (mediprotektado, bestprotektado, aŭtentikaj produktoj aŭ justa komerco): produktoj kun protektita deven-nomado (PDN), Protektita Geografia Indiko (PGI), ekologia atesto, ktp.

    Eksterlanda kaj sekureca politikojRedakti

     
    Polaj veturiloj de la ESEA en Ĉadio en 2009

    Eŭropa Unio havas, pere de la Komuna ekstera kaj sekureca politiko (KESP), la jurajn povojn por kovri ĉiujn areojn de ekstera politiko kaj ankaŭ ĉiujn demandojn rilate al la sekureco de la Unio, inkluzive la progreseman difinon de defenda politiko, kiu povas konduki al komuna defendo[128][129]. Ĉi tiu politiko estas gvidata de la Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio kaj la Eŭropa Servo por Ekstera Agado (ESEA). La Prezidanto de la Eŭropa Konsilio ankaŭ ludas gravan rolon en la ekstera reprezentado de la Unio, en proksima kunlaboro kun la reprezentantoj de la aliaj eŭropaj institucioj[130]. Koncerne la decidprocezon de KESP, la membroŝtatoj kaj la alta reprezentanto rajtas iniciati; tamen decidoj en la Eŭropa Konsilio devas esti unuanime faritaj de la 27 membroŝtatoj[131]

    Metita sub la aŭtoritaton de la Alta Reprezentanto, la ESEA konsistigas la diplomatian servon de la Unio kaj en Bruselo kaj eksterlande[132]. Ĝi organizas la diplomatiajn reprezentojn de EU al eksterlandaj registaroj kaj internaciaj institucioj. La Unio estas rolanto sur la internacia sceno, kiu laŭ la kazo reprezentas ĉiujn membroŝtatojn aŭ poziciigas sin apud ili. Ekstera politiko estas strukturita ĉirkaŭ ĉefaj temoj specifaj por la eŭropa komunumo[133]: diplomatio kaj agoj kun registaroj, instancoj kaj eksterlandaj reprezentantoj, komercaj intertraktadoj, disvolva helpo kaj eĉ pacaj operacioj[134].

    La defenda politiko de Eŭropa Unio, konata kiel la Komuna Sekureca kaj Defenda Politiko (KSDP) siaflanke konsistas el kunigo de la fortoj kaj militaj rimedoj de la membroŝtatoj por respondi al tiel nomataj misioj pri kriza administrado, tio estas por la konservado de paco, humanitaraj misioj aŭ eĉ la savo kaj evakuado de civitanoj de la Unio[135]. Se unu el la membroŝtatoj estus objekto de armita agreso sur sia teritorio, la aliaj membroŝtatoj ŝuldas al ĝi helpon per ĉiuj rimedoj en sia povo; la samo validas se ĝi petas ĝin post terorisma atako aŭ natura aŭ homfarita katastrofo; ĉi tiuj dispozicioj estas antaŭviditaj en artikolo 42 de la TEU kaj estas nomataj ankaŭ "reciproka defenda klaŭzo" kaj "solidareca klaŭzo"[136].

    La militaj rimedoj de la Unio baziĝas sur la naciaj klopodoj de la membroŝtatoj. Grekio, Francio kaj Estonio estas la tri landoj, kiuj dediĉas la plej grandan procenton de sia MEP al sia defendo[137]. Rezulte, la Eŭropa Agentejo pri Defendo (EAD) konsistigas esencan elementon de la komunuma defenda politiko. Ĝia misio estas kunordigi landajn klopodojn en la kampo de armilaro, plifortigi la eŭropan industrian kaj teknologian bazon, kaj pliigi efikecon en esplorado kaj teknologia disvolviĝo[138].

    Ĉi tiuj misioj speguliĝas konkrete al la harmoniigo de militaj rimedoj en la Unio ("kunfunkciebleco") kaj plifortigo de la industria ŝtofo en ĉi tiu areo kun la efektivigo de komunaj armilaj programoj, precipe tiuj de la Defenda kaj Kosma branĉo de la grupo Airbus (Eurofighter TyphoonAirbus A400M)[139].

    Ekonomia politikoRedakti

     
    Paschal Donohoe, prezidanto de la Eŭrogrupo

    La ekonomia kaj financa politiko de la Unio, difinita nuntempe de la TFEU[140], fiksas al si la celon kunordigi la ekonomian politikon de la membroŝtatoj pri la interna merkato kun la difino de komunaj celoj[141]. Ĉi tiu politiko devigas ĉiujn membroŝtatojn al "ekonomia kaj mona unio" kaj konfirmas la kreon de tiel nomata "ununura" valuto, la eŭro (€). La Pakto pri Stabileco kaj Kresko (PSK) determinas la buĝetajn devontigojn faritajn de la ŝtatoj de la Unio, kiuj enkondukis la ununuran valuton[142].

    Nuntempe la eŭro estas tiel la efika valuto de 19 membroŝtatoj el 27, difinante la eŭrozonon[143], same kiel reale de kelkaj ŝtatoj kaj teritorioj; nome Kosovo kaj Montenegro, kiuj ne havas formalan interkonsenton, kaj Andoro, Monako, San-Marino kaj Vatikano surbaze de monaj interkonsentoj antaŭ la eŭro kaj renovigitaj ekde la tiam.

    La larĝaj gvidlinioj por mona politiko estas difinitaj de la Eŭropa Centra Banko, kiu respondecas pri administrado de la emisio de eŭro kaj garantio de ĝia valoro rilate al aliaj valutoj, precipe la usona dolaro. Krom la ununura valuto, la ekonomia politiko de la Unio ankaŭ difinas ekonomian strategion. Ĉi tiu ekonomia strategio estas parto de la kadro difinita de la eŭropaj traktatoj, kies principoj estas prezentitaj en tuta serio de artikoloj. La bazaj principoj estas:

    • libera movado de varoj en la interna merkato de EU: neniu kontrolo de varoj ĉe la limoj inter membroŝtatoj kaj neniuj doganaj impostoj[144].
    • libereco de kapitalmovado: ĉiuj limigoj al movado de kapitaloj inter membroŝtatoj kaj inter membroŝtatoj kaj eksteruniaj landoj estas malpermesitaj[145].
    • libera konkurenco: interkonsentoj inter dominaj kompanioj en merkato (interkonsentoj pri prezoj aŭ produktokvantoj) estas malpermesitaj, misuzoj de domina pozicio estas malpermesitaj, kaj ŝtataj intervenoj estas malpermesitaj se ili probable misformas konkurencon, ekzemple permesante al publikaj entreprenoj atingi krediton je pli malalta interezoprocento ol tiu portata de privataj entreprenoj[146].
    • la privatigo de ŝtataj entreprenoj ne estas deviga, sed ŝtatoj devas zorgi ne distordi konkurencon, kaj tial ne devas doni al publikaj entreprenoj konkurencajn avantaĝojn[147]. Ĉi-kaze, la Eŭropa Komisiono ĝenerale limigas sin al antaŭenigo de la liberaligo de servoj.

    Eŭropa Unio en 2010 starigis novan projekton (Eŭropo 2020)[148] kiu difinas la kreskan strategion por la Unio kun la slogano "Inteligenta, daŭrigebla kaj inkluziva ekonomio". Ĉi tiu strategio starigas landajn celojn en la kampoj de dungado, esplorado kaj novigado, klimata ŝanĝo kaj energio, edukado kaj batalo kontraŭ malriĉeco.

    Media politikoRedakti

    La media politiko de Eŭropa Unio estas kampo en kiu la Unio havas vastajn kompetentecojn. Laŭ Artikolo 191 de la TFEU, la celoj de la media politiko de EU estas "konservado kaj protektado de la medio kaj plibonigo de ĝia kvalito; Protekto de homa sano; zorgema kaj racia uzo de naturaj rimedoj; Antaŭenigo de rimedoj je internacia nivelo por trakti regionajn aŭ tutmondajn mediajn problemojn kaj precipe kontraŭbatali klimatan ŝanĝon"[149].

    La Eŭropa Vivmedia Agentejo kiu ekfunkciis en 1994, dediĉas al observada reto de la eŭropa vivmedio. Multaj programoj pri la protektado de la medio estiĝis, ekzemple Reto Natura 2000. La komisaro respondeca pri la medio estas la litova politikisto Virginijus Sinkevičius ekde 2019.

     
    La Ĝironda estuaro apartenas al la reto Natura 2000. Kovrante 635 km2, ĝi estas la plej granda estuaro en Eŭropo.

    Jura kaj homrajta politikojRedakti

    La jura politiko de Eŭropa Unio prenas kiel kadron kio poste fariĝos la "Eŭropa jura areo", areo de progresiva konverĝo de la naciaj leĝoj de la membroŝtatoj[150]. Ĝi unue respondas al la tria kolono de la TEU (polica kaj jura kunlaboro en krimaj aferoj), sed ĝi estis etendita al la "Spaco de libereco, sekureco kaj justeco" per la Traktato de Amsterdamo. Paralele, diversaj juraj kunfunkciigaj programoj estis kreitaj[151] kiel la kreo de eŭropa arestordono en 2003, la disvolviĝo de reciproka rekono de juĝaj decidoj kaj politiko de jura kunordigo, la Justica Kunlaborada Agentejo de Eŭropa Unio (aŭ Eŭrojust)[152].

    Eŭropa Unio starigis aron de programoj kaj ankaŭ ĉarton celantajn certigi respekton de homaj rajtoj ene de siaj membroŝtatoj, la Agentejo pri Fundamentaj Rajtoj kontrolas ĉe komunuma nivelo ĉu politikojn por batali kontraŭ diskriminacio, rasismo kaj ksenofobio kaj por la protekto de vundeblaj grupoj efikas. La defendo de homaj rajtoj ene de EU celas respondi al la punktoj difinitaj en la Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj[153], precipe al la unuaj tri ĉapitroj pri la valoroj de libereco, digno kaj egaleco. Ĝiaj funkcioj rilatas al la kolekto, analizo, disvastigo kaj taksado de rimedoj faritaj de Eŭropa Unio por respekti fundamentajn rajtojn. Ĝi ankaŭ kunlaboras kun aliaj landaj kaj internaciaj organizaĵoj sed ne havas la povon sankcii unu el la membroŝtatoj pro neobservo de siaj devontigoj[154].

    Instruada kaj esplorada politikojRedakti

    Baza instruado estas areo, kie la rolo de EU limiĝas al subtenado de landaj registaroj. En altnivela instruado, la politiko disvolviĝis en la 1980-aj jaroj en programoj subtenantaj interŝanĝojn kaj moveblecon. La plej videbla el ili estas Erasmus+, edukada interŝanĝa programo, kies altnivel-instruada parto Erasmus komenciĝis en 1987. En siaj unuaj 20 jaroj, ĝi ebligis universitatajn internaciajn interŝanĝojn por pli ol 1,5 milionoj da universitataj studentoj kaj fariĝis simbolo de la eŭropa studenta vivo[155].

    Estas similaj programoj por lernantoj kaj instruistoj, kaj por praktikantoj en profesia edukado kaj trejnado. Ĉi tiuj programoj estas desegnitaj por kuraĝigi pli vastan scion pri aliaj landoj kaj disvastigi bonajn praktikojn en la edukaj kaj trejnaj kampoj tra la EU[156]. Per sia subteno al la Bolonja Procezo, EU subtenas kompareblajn normojn kaj kongruajn diplomojn tra Eŭropo.

    Scienca esplorado kaj disvolviĝo faciliĝas per la Kadraj Programoj de EU, kiuj komenciĝis en 1984. La celoj de la EU-politiko en ĉi tiu kampo estas kunordigi kaj stimuli esploradon. La sendependa Eŭropa Esplorkonsilio asignas EU-financojn al eŭropaj aŭ landaj esplorprojektoj. EU-esploraj kaj teknologiaj kadraj programoj traktas plurajn areojn, ekzemple energion, kie la celo estas disvolvi diversan miksaĵon de renovigeblaj energioj por helpi la medion kaj redukti dependecon de importitaj brulaĵoj[157].

    Kultura politikoRedakti

    La Traktato de Mastriĥto ebligis al EU plivastigi siajn kompetentajn kampojn kaj disvolvi komunuman politikon orientitan al kulturo. Ĉi tio reflektas en diversaj agoj kaj projektoj realigitaj ĉeloke kiel ekzemple Europeana, projekto de eŭropa cifereca biblioteko, la aljuĝo de la titolo de eŭropa kulturĉefurbo por unu aŭ pluraj urboj ĉiujare, kaj diversaj helpoj por kulturaj projektoj.

    Aliaj programoj kaj politikojRedakti

    SimbolojRedakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eŭropaj simboloj.
     
    La flago de Eǔropa Unio
    • Eŭropa flago: cirklo de dek du oraj steloj sur blua fono. La steloj reprezentas la popolojn de Eŭropo, kaj formas cirklon kiel signo de unuiĝo. Ili estas la senvaria nombro de dek du, simbolo de perfekteco kaj pleneco en la antikva greka tradicio.
    • Eŭropa himno: eltiraĵo el la Simfonio 9-a de Ludwig van Beethoven, laŭ aranĝaĵo de Herbert von Karajan, ankaŭ alnomata Himno al Ĝojo. Por eviti lingvajn problemojn, oni rezignis pri teksto, pro tio ĝi ne havas oficialan tekston kaj do ne eblas kanti ĝin. Tamen ekzistas multaj diverslingvaj tekstoj laŭ la melodio.
    • La Eŭropa tago aŭ la tago de Eŭropo estas internacia tago celebrata ekde 1985 ĉiujare la 9-an de majo en la membroŝtatoj de Eŭropa Unio por kunmemori la Deklaron de Schuman.
    • La Eŭropa devizo: latinlingve In varietate concordia (esperante: "Unuiĝinta en diverseco")
    • La logotipoj, elektitaj de la ŝtatoj siavice plenumantaj la Prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio, kaj ĝenerale funkciantaj kiel dua emblemo post la eŭropa flago por reprezenti EU-on, ĉar ĝi ne havas oficialan blazonon.

    Esperanto en EURedakti

    Krom la multe postulanta ideo de oficialeco de Esperanto ekzistas la ideo havi por Esperanto statuson de oficiale agnoskata lingvo de EU, kies evoluon EU sekvas, aŭ statuson similan al duonoficialeco.

    Esperanto estas transnacia, neŭtrala lingvo, do ne estas la lingvo de superrega ŝtato. Ĝi estas tiam tre bona aliancano de la egaleco de la eŭropaj lingvoj kaj ŝtatanoj. Pensfluo ekzistas (Piron 1994, Flochon 2000, Grin 2004) kiu konsideras, ke Esperanto povus esti laborlingvo aŭ oficiala lingvo kune kun aliaj lingvoj en la eŭropaj institucioj kaj poste inter la civitanoj. Tiu pensfluo nuntempe ne estas tre grava.

    Esperanto en la 'raporto Grin'Redakti

    En sia raporto L’enseignement des langues étrangères comme politique publique[158]Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko - versioj en 6 diversaj lingvoj), je peto de la franca Haut Conseil de l'évaluation de l'école (Alta Konsilio pri Taksado de la Instrusistemo) , la franca ekonomikisto François Grin proponas komparon inter tri eblaj scenaroj:

    1. ĉio en la angla,
    2. pluringveco,
    3. Esperanto

    Grin konkludas, ke la adopto de Esperanto estus el ĝenerale analiza vidpunkto la plej bona solvo[159], ŝparante eĉ 25 miliardoj € / jaro aŭ 17 % de jara EU-buĝeto el ekonomia vidpunkto[160][161][162] de kiu '85% de la loĝantaro en la 25 EU-membroŝtatoj havus rektan kaj evidentan intereson, sendepende de la politikaj kaj kulturaj riskoj pro lingva hegemonio'[163]. La eblecon de "sinarkia reĝimo" kun 'ekzemple Esperanto, kiu fariĝus la oficiala lingvo', li studis jam en 2004 en Coûts et justice linguistique dans l’élargissement de l’Union européenne[164].

    La parlamentanino Margareta Handzlik, Renato Corsetti (UEA) kaj Seán Ó Riain (EEU) sendis en majo 2006 leteron al ĉiuj EU-parlamentanoj, en kiu ili citis la raporton de Grin. La teksto asertas ke «per pli justa sistemo EU ŝparus minimume € 25 miliardojn jare!»[160][162][161]. La letero ne proponis ke Esperanto fariĝu sola oficiala lingvo de EU.

    Ne estas klare laŭ la letero kaj la raporto de Grin, kiel eblus ŝpari sumon de 25 miliardoj en EU, se oni enkondukus Esperanton nur kiel internan lingvon; ja la EU-instancoj elspezas por lingvaj servoj nur ĉirkaŭ 1 miliardon da eŭroj. Johan Derks, eksa kasisto de EEU, kritikis la leteron en Libera Folio («Ŝoka misinformo»).

    Laŭ la kompreno de la EU-Komisiono la propono de Esperanto signifas havi ĝin kiel unusolan oficialan EU-lingvon. Ekzemple la Ĝenerala Direkcio por Tradukado skribis en oktobro 2008: «Esperanto, aŭ la latina, estas ofte proponata kiel la sola, tuteŭropa lingvo, kiun EU devus akcepti (…).[165]».

    La Esperanto-parolantoj tiurilate havas malsamajn poziciojn. Multaj ne deziras Esperanton kiel solan oficialan lingvon. Ili volas — almenaŭ en la venontaj jardekoj — konservi la uzadon de la oficialaj EU-lingvoj en la EU-institucioj kaj en kontakto kun la civitanoj. Plurfoje aperis tekstoj apogantaj la lingvan diversecon de EU. Vidu ankaŭ: Plurlingveco en Eŭropo kaj Esperanto

    Aliflanke ofte Esperanto-parolantoj parolas pri la multekosta lingva servo de EU[166]. Tiujn kostojn redukti helpe de Esperanto eblas en la kadro de la EU-institucioj nur, se oni forigas la tradukadon de kaj al naciaj lingvoj. Krome la Esperanto-parolantoj multe aplaŭdis la raporton Grin, kie multpaĝe prezentiĝas modelo ('scenaro 3') kun 'ekzemple Esperanto kiel oficiala EU-lingvo'. Tiu supozata celo de Esperanto-parolantoj estas verŝajne parta kaŭzo, ke multaj EU-oficistoj kontraŭas Esperanton kaj vidus Esperantistojn kiel fanatikulojn. Aldoniĝas la insistemo de kelkaj mesaĝoj al EU-instancoj.

    Artikolo de Áron LukácsRedakti

    En iama retejo ekolingvo.com Áron Lukács[167] raportis eldiron de EU-oficisto pri la ĉi-tema etoso en Bruselo (2009): «Kiam Esperanto ekvenas en iu interparolo, eĉ la plej malfermaj kaj saĝaj homoj forturniĝas kaj fermas siajn orelojn… Tio estas pro la forumoj kaj aliaj tro fortaj, sencelaj agadoj (do, preskaŭ nur por-Esperantaj kaj ne sufiĉe da per-Esperantaj agadoj). Ili pensas (kaj tio estas la ĝenerala sento) ke esperantistoj estas fanatikuloj… Ili neniam subtenos programon por Esperanto, ĉar laŭ ili tio ne estas grava aŭ esenca…»[168].

    Esperanto en la Konferenco pri la estonteco de EŭropoRedakti

    La Konferenco pri la estonteco de Eŭropo (de majo 2021 ĝis marto 2022) enhavas elementon de civitana konsulto, kiun partoprenas EU-civitanoj per propraj proponoj pri kiamaniere EU evoluu estontece. Kelkaj dekoj de proponoj pledas por iu rolo de Esperanto en la Eŭropa Unio. Universala Esperanto Unio, per sia Komisiono por eŭropa agado, kaj Eŭropa Esperanto-Unio instigas siajn membrojn en EU kaj ĉiujn esperantistojn en EU partopreni la civitanan konsulton kaj apogi por-esperantajn proponojn. Pri tiu kampanjo informas UEA-vikipaĝo.

    BibliografioRedakti

    • Vilhelmo Lutermano (ed.) : La Eŭropa Unio, Greklando kaj la eŭropanoj. Diver­s­aj konceptoj por la estonteco. Tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2015, 106 p., ISBN 978-2-36960-027-5
    • Áron Lukács: Ekonomiaj aspektoj de la lingva malegaleco, 2007
    • María Rafaela Urueña Álvarez, ABC de la Eŭropa Unio. Enkonduko en la Eŭropan Juron, Enkonduko en la Eŭropan Juron, Eld. Universidade de Santiago de Compostela, 1997. 109 paĝoj.
    • Zlatko Tišljar & div. aŭtoroj (2013), Kia estus la nuna Eŭropo sen EU?/How would Europe look today if there were no EU?, Referaĵkolekto de Eŭropa konferenco (9-a ĝis 11-a de majo 2012), Trieste, eld. EEU, 231 p., diverslingvaj tekstoj sed ĉefe en Esperanto, ISBN 9789612766849.
     Portalo pri Eŭropo

    Vidu ankaŭRedakti

    ReferencojRedakti

    1. Eurostat 2019 (arkivo)
    2. EU Referendum Result. BBC. Alirita 26a de junio 2016.
    3. Tratado de Lisboa: la Unión Europea en el Mundo (hispane). Portal de la Unión Europea (2009). Alirita 26a de oktobro 2011.
    4. European Union. Encyclopædia Britannica. Alirita 3 July 2013. “international organisation comprising 28 European countries and governing common economic, social, and security policies ...”.
    5. European Union. The World Factbook. Central Intelligence Agency. Alirita 12a de februaro 2016.
    6. European CommissionThe EU Single Market: Fewer barriers, more opportunities. Europa web portal. Alirita 27 September 2007.
      Activities of the European Union: Internal Market. Europa web portal. Alirita 29a de junio 2007.
    7. Políticas (hispane). Portal de la Comisión Europea (4/5/2010). Alirita 26a de oktobro 2011.
    8. Common commercial policy. Europa Glossary. Europa web portal. Arkivita el la originalo je 16a de januaro 2009. Alirita 6a de septembro 2008.
    9. Agriculture and Fisheries Council. The Council of the European Union. Alirita 3a de junio 2013.
    10. Regional Policy Inforegio. Europa web portal. Alirita 3a de junio 2013.
    11. Schengen area. Europa web portal. Alirita 8a de septembro 2010.
    12. "EU collects Nobel Peace Prize in Oslo", 10 December 2012. Kontrolita 3a de junio 2013.
    13. 13,0 13,1 La grandaj etapoj de la eŭropa konstruo (arkivo) ĉe Strasbourg-europe.eu
    14. Deklaro de la 9-a de majo (arkivo) ĉe la retejo de la Fondaĵo Robert Schuman.
    15. Sylvain Schirmann, Robert Schuman et les Pères de l'Europe : Cultures politiques et années de formation, Publications de la Maison de Robert Schuman, vol. 1, Bruselo, Peter Lang, 2008, 361 p. (ISBN 978-90-5201-423-4, legi rete arkivo)
    16. (en) The Nobel Peace Prize 2012 (la Nobel-premio pri paco 2012), alirite la 30-an de marto 2019.
    17. (franclingve) Artikolo 198 de la TFEU
    18. (franclingve) La Rejn-danuba akso (arkivo) ĉe Le Monde diplomatique
    19. Christophe Boisvieux, Jean-François Battail kaj Marianne Battail, Scandinavie : Danemark, Norvège, Suède, Finlande, Islande, Vilo, kol. « Mémoires du monde », 2006, 260 p. (ISBN 978-2-7191-0840-6)
    20. (franclingve) Ceŭto kaj Melilo: hispanaj urboj au lastaj kolonioj en Afriko? (arkivo) ĉe la retejo de La Documentation Française (konsultita la 30-an de marto 2015)
    21. (germanligve) Loĝantaro de EU ĉe Eurostat
    22. Duonjara raporto de la Komisiono pri la loĝantaro (2010) (arkivo)
    23. Demografia malkresko kaj la solvoj de Eŭropo (arkivo)
    24. http://www.demographia.com/db-worldua.pdf
    25. 'Brexit' Triggers New Bid for Scottish Independence.
    26. Laŭ MEP en dolaroj (Monda Banko) (arkivo)
    27. Raporto pri homa disvolvigo de UN
    28. Leo Cendrowicz,« Fifty Years On, Turkey Still Pines to Become European », TIME, Bruselo,‎ 8-a de septembro 2009, legi rete Arkivigite je 2013-08-26 per la retarkivo Wayback Machine arkivo
    29. La turka referendumo: lasta ago antau rompo kun EU? arkivo ĉe Europe 1 (konsultita la 17-an de aprilo 2017)
    30. Erdogan aludas referendumon pri la estonteco de la kandidateco de Turkio al EU arkivo ĉe Europe 1 (konsultita la 17-an de aprilo 2017)
    31. Ĵus aprobite, Erdogan anoncas referendumon pri mortpuno arkivo, ĉe L'express (konsultita la 17-an de aprilo 2017)
    32. Atheno kaj Skopjo subskribis la interkonsenton por Norda Makedonio (arkivo) ĉe Libération, 17-a de junio 2018
    33. Noma ŝanĝo: historia interkonsento en Makedonio (arkivo), ĉe La Presse, 11-a de januaro 2019
    34. La greka parlamento validigas la interkonsenton pri la nova nomo de Makedonio (arkivo)
    35. EU elrevigonta balkanajn esperojn (arkivo) , 3-a de novembro 2006
    36. Bulgario haltas la aliĝon de Norda Makedonio (arkivo, ĉe Euronews, 8-a de decembro 2020
    37. Rezolucio pri Montenegro de la Eŭropa Parlamento de la 9-a de marto 2011 (arkivo)
    38. Serbio petas aliĝon al EU (arkivo) ĉe BBC News, 23-a de decembro 009
    39. Serbio paŝas plue al Eŭropunio (arkivo), RFI, 12-a de oktobro 2011
    40. Dono de la kandidata statuso al Serbio fare de EU (arkivo) ĉe France Diplomatie, 2-a de marto 2012
    41. Ĉu ankoraŭ eblas aliĝo de Serbio? ĉe Euronews, 30-a de oktobro 2019
    42. Kandidata statuso por Albanio (arkivo) ĉe la retejo de la Eŭropa Komisiono
    43. Konkludoj de la Eŭropa Konsilio de la 26-a kaj 27-a de junio 2014
    44. Lingvoj de EU: oficialaj lingvoj ĉe la retejo de la Komisiono
    45. "With 20 Official Languages, Is EU Lost in Translation?" ĉe News.nationalgeographic.com., 28-a de oktobro 2010
    46. "Written question – Public policy on foreign-language teaching: the Grin Report – E-3653/2006" ĉe Europarl.europa.eu
    47. Artikolo 48 de la Traktato pri Eŭropa Unio
    48. La puna potenco de EU Arkivigite je 2015-04-16 per la retarkivo Wayback Machine (arkivo) ĉe la retejo de la Universitato Paris-Nanterre
    49. Hermann-Josef Blanke kaj Stelio Mangiameli, The Treaty on European Union (TEU) : a commentary, Berlino, Eld. Springer, 2013, 1821 p. (ISBN 978-3-642-31706-4, 3642317065 kaj 3642317057, RKBC 868921059, legi rete arkivo), p. 62.
    50. Alain Laquièze kaj Anne Paynot: Ĉu Eŭropunio iĝas ŝtato? Arkivigite je 2020-08-03 per la retarkivo Wayback Machine (arkivo), ĉe Fondation pour l’innovation politique, novembro de 2004
    51. Joël Thalineau, « La France, collectivité locale de l'Union européenne », Revue politique et parlementaire, N° 979,‎ 1995.
    52. Claus Dieter Classen, Die demokratische Legitimation der Tätigkeit Internationaler Organisationen, 2008, pdf (lire en ligne arkivo)
    53. Juĝo de Lisbono (arkivo)
    54. Schütze, Robert, European constitutional law (ISBN 978-1-316-50394-2, 1316503941 et 9781107138865, RKBC 920017318, legi rete arkivo), ĉap. 2 (« Constitutional Nature »).
    55. Debato: la ecoj de EU (arkivo) ĉe la retejo de la france ministerio pri eksteraj aferoj (konsultita la 30-a de marto 2015)
    56. La principo de subsidiareco (arkivo) ĉe la oficiala retejo de EU
    57. Paul Magnette, Le régime politique de l'Union européenne, Parizo, Eld. Les Presses de Sciences Po, 2010, 310 p. (ISBN 978-2-7246-0997-4)
    58. Prezento de la Tribulano de la Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj ĉe la retejo de la Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj
    59. Costa v ENEL [1964] ECR 585, CMLR 425,593 (angle) (PDF), p. 593. Arkivita el la originalo je 2016-08-19. “By contrast with ordinary international treaties, the EEC Treaty has created its own legal system which . . . became an integral part of the legal systems of the Member States”.
    60. Komunecaj kaj interegistaraj metodoj (arkivo) ĉe la oficiala retejo de EU
    61. Simon Hix, The political system of the European Union, Basingstoke, MacMillan, 1999, p.5
    62. La procedura servo de la EP (arkivo) Eŭropa Parlamento, 25-a de aŭgusto 2006
    63. Artikolo 289 de la TFEU
    64. La Parlamento, ties potencoj kaj proceduroj (arkivo) Eŭropa Parlamento, 5-a de julio 2008
    65. Nova sojlo por kvalifikita plimulto (arkivo) ĉe la retejo de la Eŭropa Komisiono, 2007
    66. Nova difino de la kvalifikita plimulto (arkivo), ĉe la retejo de la Jura portalo de Eŭropa Unio
    67. Nova difino de la voĉdonado laŭ kvalifikita plimulto (arkivo) ĉe la oficila retejo de Eŭropa Unio
    68. https://curia.europa.eu/jcms/jcms/Jo2_10742/direction-generale-de-la-traduction (arkivo)
    69. La Ekonomia kaj Mona Unio (arkivo ĉe la oficiala retejo de la ECB
    70. Decidaj procezoj en EU (arkivo) ĉe la oficiala retejo de EU (konsultita la 30-a de marto 2015)
    71. La traktato de Amsterdamo (arkivo) ĉe la partalo pri EU-a juro
    72. Kompetentoj de la EU-aj institucioj (arkivo) ĉe la oficiala retejo de EU (konsultita la 30-a de marto 2015).
    73. La administra juĝo kaj la juro de EU (arkivo) ĉe la oficiala retejo de la franca ŝtatokonsilio.
    74. TFEU kaj TEU (arkivo), ĉe la oficiala retejo de la portalo pri juro de EU (konsultita la 30-an de marto 2015)
    75. Rilatoj inter la Parlamento kaj la Komisiono (arkivo) ĉe la oficiala retejo de EU (konsultita la 30-an de marto 2015)
    76. Rolo de la Parlamento (arkivo) ĉe la oficiala retejo de EU (konsultita la 30-an de marto 2015)
    77. Raporto de 2020 de la Internacia Monunua Fonduso, ĉe ties oficiala retejo
    78. Raporto de 2020 de la Internacia Monunua Fonduso, ĉe ties oficiala retejo
    79. Triennial Central Bank Survey , decembro 2007
    80. Compositional Analysis of ForeignCurrency Reserves in the 1999-2007Period : The Euro vs. The Dollar asLeading Reserve Currency, Aristovnik, Aleksander; Čeč, Tanja, Munich Personal RePEc Archive, Paper No. 14350, 30-a de marto 2010
    81. There Are Only Two Real Threats To The US Dollar's Status As The International Reserve Currency, Boesler, Matthew, Business Insider, 11-a de novembro 2013.
    82. https://www.cia.gov/the-world-factbook/countries/european-union/ www.cia.gov.
    83. "World Economic Outlook Database, October 2019". , Internacia Monunua Fonduso, 30-a de januaro 2020
    84. https://www.imf.org/en/Publications/SPROLLs/world-economic-outlook-databases#sort=%40imfdate%20descending, Internacia Monunua Fonduso, 31-a de januaro 2020
    85. https://www.imf.org/en/Publications/SPROLLs/world-economic-outlook-databases#sort=%40imfdate%20descending, Internacia Monunua Fonduso, 13-a de januaro 2020
    86. Eurostat – Tables, Graphs and Maps Interface (TGM) table ec.europa.eu
    87. https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/rankorder/2198rank.html Arkivigite je 2007-12-11 per la retarkivo Wayback Machine www.cia.gov.
    88. Monthly Reports www.world-exchanges.org.
    89. Client and Supplier Countries of the EU27 in Merchandise Trade (value %)(2020, excluding intra-EU trade), Eŭropa Komisiono
    90. "Eurostat – Tables, Graphs and Maps Interface (TGM) table". ec.europa.eu.
    91. Datumoj el la Internacia Monunua Fonduso por EU kaj aliaj landoj
    92. "Foreign exchange turnover in April 2013: preliminary global results" (PDF). Bank for International Settlements. Alirita la 7an de februaro 2015.
    93. Kio estas eŭrospaco? ĉe la retejo de la Eŭropa Komisiono
    94. Triennial Central Bank Survey 2007. BIS (19a de decembro 2007). Alirita 25a de julio 2009.
    95. . Compositional Analysis of Foreign Currency Reserves in the 1999–2007 Period. The Euro vs. The Dollar As Leading Reserve Currency. Munich Personal RePEc Archive, Paper No. 14350 (30a de marto 2010). Alirita 27a de decembro 2010.
    96. Boesler, Matthew, "There Are Only Two Real Threats To The US Dollar's Status As The International Reserve Currency", 11a de novembro 2013. Kontrolita 8a de decembro 2013.
    97. Banknotes and coins circulation. European Central Bank. Alirita 28a de aŭgusto 2018.
    98. Madrid European Council (12/95): Conclusions. European Parliament. Alirita 14a de februaro 2009.
    99. Initial changeover (2002). European Central Bank. Alirita 5a de marto 2011.
    100. Exchange Rate Average (US Dollar, Euro) – X-Rates. X-rates.com. Alirita 2013-03-12.
    101. Renaud Honoré, « Les candidats à l'adhésion ne se bousculent pas en Europe de l'Est », Les Échos, no 21091,‎ 30-a de decembro 2011, p. 6 (legi rete (arkivo)
    102. Eŭrospaco: ne pligrandiĝo dum la venontaj jaroj (arkivo) ĉe Le Point (konsultita la 29-a de januaro 2016)
    103. Bulgario espere adoptos eŭron dum la venontaj jaroj (arkivo) ĉe Le Figaro
    104. https://www.politico.eu/article/croatia-launches-euro-bid/ (arkivo) ĉe Politico.eu
    105. Rumanio opinias adopti eŭron post kvin jaroj (arkivo) ĉe La Tribune
    106. René Leboutte, Histoire économique et sociale de la construction européenne, Eld. Peter Lang, 2008, p. 257.
    107. Ekster eŭrospaco, inter esperoj kaj duboj arkivo) Dernières nouvelles d'Alsace,‎ 28-a de decembro 2011
    108. Totala agrikultura produktado kreskis je 2,4% en EU en 2019 Eurostat, 16-a de novembro 2020
    109. Eŭropa agrikulturo en 10 ĉefaj nombroj ĉe Toute l'Europe.eu, 26-a de januaro 2021
    110. EU-elspezoj kaj enspezoj Financa Programado kaj Buĝeto. Eŭropa Komisiono.
    111. "EU buĝetaj mitoj". EC Eŭropo. Eŭropa Komisiono.
    112. EU-a politiko kaze de la kvalito de agrikulturaĵoj (arkivo) ĉe la retejo de la Eŭropa Komisiono
    113. Industrio (inkluzive konstruadon), aldonvalora (% de MEP) - Eŭropa Unio, Usono ĉe la retejo de la Monda Banko
    114. Industria politiko: kion faras EU? ĉe Toute l'Europe.eu, 15-a de februaro 2021
    115. "Eŭropa Unio: Parto de ekonomiaj sektoroj en malneta enlanda produkto (MEP) de 2004 ĝis 2014 " ĉe statista.de , 22-a de marto 2016
    116. Kio estas la Unio de Kapitalaj Merkatoj? ĉe la retejo de la Eŭropa Komisiono
    117. La Tutmondaj Financaj Centroj , Long Finance, Septembro 2017
    118. https://www.connaissancedesenergies.org/sites/default/files/pdf-actualites/Key_World_Energy_Statistics_2020.pdf, Internacia Energia Agentejo, aŭgusto 2020
    119. Energiaj produktado kaj importado ĉe Eurostat
    120. Gravaj kaj diversaj fontoj de uranio arkivo
    121. La energio en EU, Toute l'Europe.eu, 13-a de aprilo 2021
    122. Francio ne plu estas la 5-a potenco en la mondo (arkivo) L'Expansion, 7-a de januaro 2015
    123. La Eŭropa Komisiono adoptas "partneran interkonsenton" kun Pollando pri la mobilizado de EU-strukturaj kaj investaj fondusoj por kresko kaj laborpostenoj por la periodo 2014-2020 (arkivo) ĉe la oficiala retejo de la Komisiono, 3-a de majo 2014
    124. Yann Richard, « La crise européenne, un regard de géographe, analyse des disparités macro-économiques en Europe sur la base des données de l'Eurobaromètre 2011 », EchoGéo, Pôle de recherche pour l'organisation et la diffusion de l'information géographique,‎ 10-a de aprilo 2012, ISSN 1963-1197 (Legi rete) (arkivo)
    125. Regionskala MEP en EU (arkivo ĉe Eurostat
    126. La komuna politiko de EU en la koro de nutraĵoj, kampara vivo kaj medio arkivo ĉe la retejo de la komisiono, aprilo 2014
    127. La KAP (arkivo) ĉe toutel'europe.eu, 2-a de februaro 2016
    128. Artikoloj 23 kaj 24 de la TEU (legi rete, arkivo)
    129. Eksterlandaj aferoj kaj internaciaj rilatoj (arkivo) ĉe la retejo de la Eŭropa Konsilio
    130. La alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio (arkivo) ĉe la oficiala retejo de EU
    131. Eksterlanda kaj sekureca politiko (arkivo) ĉe la oficiala retejo de EU
    132. La ESEA (arkivo) ĉe la oficiala retejo de EU
    133. Politikoj de la ESEA (arkivo) ĉe la oficiala retejo de la ESEA
    134. EU kaj la mondo (arkivo), ĉe la retejo de la Eŭropa Komisiono, junio 2007
    135. La Komuna Sekureca kaj Defenda Politiko (arkivo) ĉe la retejo de la ESEA
    136. Kiel la traktato de Lisbono plifortigis la defendan politikon? arkivo) ĉe Vie-publique.fr , 22-a de marto 2021
    137. Militaj elspezoj laŭ la MEP (arkivo) ĉe la retejo de la Monda Banko, 2019
    138. La misioj de la EAD (arkivo) ĉe la oficiala retejo de EU
    139. Germanio aĉetas la A400M-on kaj la Eurofighter-on arkivo) ĉe La Dépêche du Midi,‎ 13-a de aprilo 2004
    140. Parto 8 de la TFEU
    141. Artikolo 119 de la TFEU
    142. Artikolo 119-2 de la TFEU
    143. La eŭroareo (arkivo) ĉe la retejo de la Eŭropa Komisiono, 27-a de aŭgusto 2011
    144. Doganoj (arkivo)
    145. Ĝeneralaj principoj de la libera movado de kapitaloj (arkivo)
    146. La politiko de la konkurenco (arkivo
    147. Miskompreniĝo: Eŭropo devigis privatigon de publikaj servoj nome de liberalismo (arkivo
    148. Eŭropa Komisiono, Eŭropo 2020: Strategio por inteligenta, daŭrigebla kaj inkluziva kresko, Bruselo, 3 marto 2010 (arkivo)
    149. TFEU, artikolo 191 Servo pri Jura Informo, konsultita la 14an de februaro 2012.
    150. La europa jura areo (arkivo) ĉe la retejo de La documentation française, 25-a de majo 2003
    151. Eŭropa Konsilio, La Stokholma Tagordo - malferma kaj sekura Eŭropo, kiu servas kaj protektas civitanojn (arkivo), Oficiala Revuo por la Eŭropa Unio, 4 majo 2010.
    152. Jura kunlaborado pri sankcia fako (arkivo) ĉe la retejo de la Eŭropa Parlamento
    153. Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj de Eŭropa Unio (arkivo), 7-a de decembro 2000
    154. La misioj de la Agentejo pri Fundamentaj Rajtoj (arkivo)
    155. Eŭropa Komisiono. "La programo Erasmus festas sian 20-jariĝon" (arkivo. Europa retportalo.
    156. "Pri la Plenuma Agentejo pri Edukado, Aŭdvido kaj Kulturo" (arkivo
    157. Energioj ĉe la retejo de la Eŭropa komisiono
    158. (fr) François Grin, L’enseignement des langues étrangères comme politique publique - PDF, paĝo 2, Haut Conseil de l'évaluation de l'école, 2005
    159. (fr) François Grin, L’enseignement des langues étrangères comme politique publique - PDF, paĝo 100, Haut Conseil de l'évaluation de l'école, 2005
    160. 160,0 160,1 (fr) François Grin, L’enseignement des langues étrangères comme politique publique - PDF, paĝoj 9, 102, Haut Conseil de l'évaluation de l'école, 2005
    161. 161,0 161,1 (en) Grin, François, 2003a : "Economics and language planning", Current Issues in Language Planning 4(1), p. 1-66.
    162. 162,0 162,1 Grin, F. 2000 : The Economics of English as a Global Language. In Kam, H. W. and Ward, C. (dir.), Language in the Global Context. Singapore: SEAMEO Regional Language Centre, Series No. 41, p. 284-303.
    163. (fr) François Grin, L’enseignement des langues étrangères comme politique publique - PDF, paĝo 9, Haut Conseil de l'évaluation de l'école, 2005
    164. (fr) F. Grin, L’éventail des régimes linguistiques, en: Coûts et justice linguistique dans l’élargissement de l’Union européenne, p. 5, Academia.edu, 2004
    165. En: EUROPEAN COMMISSION, Directorate-General for Translation DGT.02 - Communication and Information: "WHAT DOES MULTILINGUALISM MEAN IN THE EUROPEAN UNION?", 6 p. (Eŭropa Komisiono, Ĝenerala Direkcio por Tradukado DGT.02 - Komunikado kaj Informado: Kion signifas multlingvismo en la Eŭropa Unio?). La citita duonfrazo troviĝas en ĉapitro 8, WHY NOT ADOPT A SINGLE OFFICIAL LANGUAGE FOR THE EUROPEAN UNION? (Kial ne akcepti solan oficialan lingvon por la Eŭropa Unio?) Komparu la foruman diskuton ĉe EsperantoLand.
    166. Ekzemple sur [1] Dan Van Herpe komparas, ke EU elspezas 800 milionojn da eŭroj por tradukado, dum UK havas neniujn tradukajn kostojn; tradukis la paĝon Germain Pirlot.
    167. Letero de András Lukács
    168. Lu Wunsch-Rolshoven, Kostoj de lingva malegalrajteco. Agado en EU-parlamento, 2009,

    NotojRedakti

    1. Unuiĝinta Reĝlando rifuzis aliĝi al la traktato stariganta la EKKŜ pro la supernacia karaktero donita al ĉi tiu organizo.
    2. La politikaj kaj ekonomiaj proksimiĝoj efektivigitaj kondukas al unua sukceso, periodo de kontinua paco, la "Pax Europaea".
    3. Post Rusio, Kanado, Usono, Ĉinio, Brazilo kaj Aŭstralio.
    4. La nura Okcidenta Germanio aliĝis en 1952, dum la orienta parto enuniiĝis en 1990, okaze de la reunuiĝo de la du Germanioj.
    5. Pro antaŭaj interkonsentoj kun la franca franko kaj la portugala eskudo: Benino, Bosnio-Hercegovino, Burkino, Kamerunio, Kabo-Verdo, Komoroj, Kongo (Brazavila), Ebur-Bordo, Gabono, Ekvatora Gvineo, Gvineo Bisaŭa, Malio, Niĝero, Nov-Kaledonio, Franca Polinezio, Valiso kaj Futuno, Centafrika Respubliko, Sao Tomeo kaj Principeo, Senegalo, Ĉadio, Togolando.
    6. Kvankam la uranierco estas importata el Aŭstralio, Kanado, Niĝero kaj Kazaĥio[120]

    Eksteraj ligilojRedakti