Eŭropa Doganunio
La Doganunio de Eŭropo konsistas el la membroŝtatoj de Eŭropa Unio kaj kvar el ĝiaj najbaraj landoj: Andoro, Monako, San-Marino kaj Turkio.
Eŭropa Doganunio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Malhelblue: membrolandoj el Eŭropa Unio, Helblue: Aliaj membroj | |||||
doganunio | |||||
Komenco | 1-a de julio 1968 | ||||
Sidejo | Bruselo | ||||
| |||||
Historio
redaktiLa dogana unio estis la unua misio de la Eŭropa Ekonomia Komunumo, establita en 1958. Tamen ĝi ne ekvalidis ĝis dek jaroj poste, la 1-an de julio 1968[1].
Teritorioj
redaktiĈiuj membrolandoj de Eŭropa Unio estas anoj de la dogana unio. Tamen tio ne signifas, ke ĉiuj iliaj teritorioj ankaŭ estas parto de ĝi. Ĉi tiu distingo baziĝas sur la fakto, ke la teritorio mem ne estas parto de la EU (la Rilataj Transoceanaj Landoj kaj Teritorioj ekzemple), aŭ ĉar ĉi tiuj teritorioj aŭ negocis retiriĝan opcion en la Eŭropa Unio, aŭ estis ekskluditaj de la doganunio pro ilia ekonomia aŭ geografia situacio.