Pakto pri Stabileco kaj Kresko

La Pakto pri Stabileco kaj Kresko, aŭ PSK, estas aro da kriterioj, kiujn ŝtatoj de la eŭrozono engaĝiĝis respekti rilate siajn partnerojn. Ĝi estas la instrumento, kiun la eŭrozonaj landoj adoptis por kunordigi siajn landajn buĝetajn politikojn kaj malebligi la aperon de troaj fiskaj deficitoj. Ĝi postulas, ke eŭrozonaj ŝtatoj havu buĝetojn proksimajn al ekvilibro aŭ plusajn (krom dumtempaj esceptoj donitaj en la okazo de ekonomiaj krizoj, submetitaj al strukturaj politikoj komencitaj, kiel por Francio kaj Germanio en 2008).

La PSK baziĝas sur la artikoloj 121 de la Traktato pri Funkciado de Eŭropa Unio. Adoptita ĉe la Amsterdama Eŭropa Konsilio la 17an de junio 1997, ĉi tiu pakto akiris norman valoron per du regularoj de la Konsilio de la Eŭropa Unio de la 7a de julio 1997. La PSK pludaŭrigas la penon redukti publikajn deficitojn iniciatitajn cele al aliĝo al la Ekonomia kaj Mona Unio (EMU) kaj la uzado de la eŭro. Tamen, male al mona politiko, financa politiko plurestas nacia kompetento.