Eŭropaj simboloj estas simboloj substrekantaj komunan eŭropan identecon kaj estantaj politikaj markoj de eŭropa kontinento. Plimulton de ili establis primitive Konsilio de Eŭropo kaj poste la Eŭropa Unio.

Simboloj de la Eŭropa Unio redakti

La Eŭropa Unio estas soci-ekonomia asocio de 27 demokrataj eŭropaj ŝtatoj, kiu estas efekto de multjara procezo de politika, socia kaj ekonomia integriĝo. Samtempe ĝi estas la plej granda kaj plej ekspansia tiu-tipa organizo. Ĝi havas la simbolojn aprobitaj en Bruselo la 18-an de junio 2004. Finfine por ne sugeri, ke UE estas superlando oni rezignis en Reforma Traktato uniajn simbolojn, tamen ili restas aktualaj por membroŝtatoj.

Jen la plej konataj eŭropaj simboloj:

  • devizo: Unuiĝinta en la diverseco
  • domajna nomo: .eu
  • flago: 12 oraj steloj en cirklo sur blua fono
  • himno: Odo al Ĝojo de Friedrich Schiller kun muziko Naŭa Simfonio de Betoveno
  • pasporto kiu konfirmas la civitanecon de unu el la membroŝtatoj de EU
  • tago: 9-a de majo
  • valuto: komuna valuto - eŭro

Vidu ankaŭ redakti