Eŭropa Instituto de Novigo kaj Teknologio

La Eŭropa Instituto de Novigo kaj Teknologio (EIT, angle European Institute of Innovation and Technology) estas eŭropa publika instituto starigita la 11-a de marto 2008.[1] Ĝi estis fondita kun la celo iĝi faciliganto de novigo en Eŭropo kaj celas fariĝi unu el la ĉefaj reprezentantoj de la novigo, esplorado kaj kresko en Eŭropa Unio. La EIT naskiĝis sekve de propono de Eŭropa Komisiono al Eŭropa Konsilio adoptita la 22-an de februaro 2006 kaj estis instalita kadre de la strategio de Lisbono por la laboro kaj la kresko. Ĝi permesas la integriĝon inter la supera instruado, la esplorado kaj la novigo kun la celo redukti la eŭropan deficiton en ĉilasta kampo, kiu estas grava faktoro por la kresko, la konkurencokapablo kaj sekve, la socia progreso en la 21-a jarcento. La komenca koncepto memorigas la Massachusetts Institute of Technology (METIS) kaj ĝia politiko de integriĝo inter tiuj samaj partneroj.

Eŭropa Instituto de Novigo kaj Teknologio
emblemo
esplora institucio • agentejo de Eŭropa Unio
Komenco 11-a de aprilo 2008 vd
Lando(j) Hungario vd
Sidejo Budapeŝto
Retejo Oficiala retejo
vdr

La EIT starigis ĝian ĝeneralan sidejon en Budapeŝto (Hungario) en aprilo 2010.[2] La ĉefaj urboj kandidatoj por la sidejo estis Vieno/Bratislavo, Vroclavo, Jena, Budapeŝto, San Cugat del Vallès. Budapeŝto estis elektita la 18-an de junio 2008.

La instituto ne financas rekte individuajn projektojn.[3] Ĝi kontribuas al la financado de komunumoj de scio kaj de novigo (en la angla KICs, Knowledge and Innovation Communities) kunmetitaj de triangulaj retoj: universitatoj, entreprenoj kaj institutoj de esplorado laboras kune ĉirkaŭ projektoj kaj financas mem la entreprenistojn kaj novigantojn. La tri unuaj "KICs" estis selektitaj en decembro 2009 kaj estas starigitaj en kun-sidejoj (lokoj kie ili povas fizike labori kune) en Francio, en Germanio, en Britio, en Svislando, en Italio, en Hispanio, en Nederlando, en Svedio, en Finnlando, en Hungario, en Belgio kaj en Pollando.

Fundamentoj redakti

Koncepto redakti

La komenca koncepto de eŭropa Instituto de novigo kaj teknologio estas bazita sur la ekzemplo de la Massachusetts Institute of Technology (METIS) kaj lia sukceso en la proksimiĝo de la edukaj sektoroj kaj de la esplorado.

La propozicio de la Komisiono bazis sin sur la rezultoj de publika konsulto, konsiderante la opiniojn de pli ol 700 spertuloj. La raporto decidis tiel :

  • Eŭropo devas pliboniĝi en termoj de novigo
  • Kvankam multnombraj universitatoj kaj centroj de eŭropa esplorado estas konsideritaj kiel bonegaj, ili estas izolitaj de la sektoroj entreprena kaj komerca
  • La novigo povas esti faciligata rilatigante la tri polusojn por krei novigon prikomerceblan.

Konsekvence la Komisiono koncentriĝis sur kvin agadkampoj en kiuj Eŭropo devas kaj povas progresi :

  • Ligi la sciencan esploradon al la komercaj perspektivoj;
  • atingi la grandan publikon en iuj fakoj de  esplorado;
  • Malgrandigi la apartigon inter la edukado kaj la eŭropa esplorado;
  • Instali iun «kulturon de entreprenado» en la fakoj de la esplorado kaj de la edukado;
  • Helpi la malgrandajn kaj mezajn entreprenojn por atingi kritikan mason de uzantoj/konsumantoj.

Unu el la respondoj proponitaj estis la rilatigo de la tri flankoj de la "triangulo de la scio": edukado, esplorado, entreprenoj. En januaro 2008, estis decidita ke la projekto estus operaciita ene de la universitatoj kaj de la centroj de ekzistanta esplorado, sen konstruo de nova institucio de esplorado kaj sen krei eŭropajn diplomojn. Efektive, konstrui la reputacion de nova instituto de esplorado estis konsiderita kiel tro ambicia; la konkludo estis, ke estus pli efike operacii en reto de institucioj jam starigintaj ilian reputacion, kaj en maniero malcentralizita.

Sidejo redakti

Budapeŝto, Hungario estis selektita la 18an de junio 2008 de la landoj membroj de Eŭropa Unio por akcepti la ĝeneralan sidejon de la instituto. Kvin kandidatoj estis en listo : Budapeŝto, Vroclavo en Pollando, Sant Cugat del Vallès apud Barcelono en Hispanio, Jena en Germanio, kaj alianco inter Bratislavo (Slovakio) kaj Vieno (Aŭstrio).[4]

Financado redakti

Publikaj fondusoj redakti

Komenca komunuma buĝeto de 308,7 milionoj permesis la lanĉon de la EIT kaj lia funkciado en la periodo 2008-2013. Tiu buĝeto subtenas la strukturon kaj la integriĝon de la projektoj (financado de la KICs, edukado...). La EIT klopodas instigi la entreprenojn por ke ili investu en la iniciato, kun la celo eltiri utilon el tio kaj favori la novigon en Eŭropo. Tamen, la EIT ne agas kiel financanto de individuaj projektoj. Ĝi financas siajn Komunumojn de Novigo kaj de Scio ĝis maksimume 25 % de ilia buĝeto. La resto de la buĝeto de la KICs estas alportita de eksteraj fontoj.

Fondaĵo EIT redakti

Krom la financado de la Unio, la EIT celas allogi privatajn financadojn por siaj aktivecoj. Tiucele estis starigita la Fondaĵo EIT, kun la celo promocii kaj subteni la aktivecojn de la EIT. Kontribuoj filantropia kaj donaĵoj aldoniĝas al la komenca buĝeto ekde la fino 2011.

Organizo kaj aktivecoj redakti

Administra konsilantaro redakti

La administra konsilantaro de la EIT estas kunmetita de 22 membroj, kij devenas de la sektoroj de la supera instruado, de la esplorado kaj de la entreprenoj. 18 membroj estas ĉiamaj kaj 4 estas reprezentaj membroj. La teamo de enkadrigo estas bazita en la ĝenerala sidejo de Budapeŝto.

Komunumoj de scio kaj novigo redakti

La administra konsilantaro de la EIT kunvenis la 16-an de decembro 2009 en Budapeŝto por indiki la unuajn KICs (Komunumoj de scio kaj novigo ).

Klimata ŝanĝo redakti

ClimateKIC

  • Klimata ŝanĝo, faktoroj de eligo de forcejaj gasoj
  • Transiro al "verdaj urboj"
  • Mastrumado kaj kontrolo de la akvofontoj
  • Disvolviĝo de produktiloj de energio "sen poluciado"

Renovigeblaj energioj redakti

KIC InnoEnergy

  • Novaj teknologioj de produktado de renovigeblaj energioj
  • Novaj energiproduktoj

Teknologioj de la komunikado redakti

ICT Labs

  • Fari de Eŭropo gvidanton en materio de TIC
  • Lertaj spacoj Smart Spaces: la informo en la ĉiutaga vivo
  • Lertaj energisistemoj Smart Energy Systems: novigo en materio de energio per la TIC
  • Sano kaj bonfarto Health & Wellbeing: plibonigi la ĉiutagan vivon helpe de TIC
  • Ciferecaj urboj de la estonto Digital Cities of the Future: urboj civitaninoj, modeloj centritaj sur la esprimo de la civitanoj
  • Estontaj Mediatoj kaj enhavliverado Future Media and Content Delivery: enhavoj kaj amaskomunikiloj
  • Inteligentaj movebleco kaj transportsistemoj Intelligent Mobility and Transportation Systems: movebleco kaj transporto

Edukado kaj entreprenado redakti

La EIT metas la akcenton ankaŭ sur la realigo de edukaj programoj. Ĝi kuraĝigas la superan instruadon en la disvolviĝo de la kulturo entreprenista.

Fontoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti