Gronlanda Traktato

La Gronlanda Traktato estas traktato modifanta la traktatojn starigantajn la eŭropajn komunumojn rilate al Gronlando. Akirinte sian aŭtonomecon disde Danio en 1979, la gronlandanoj elektis forlasi la EEK per referendumo la 23an de februaro 1982. Interalie temas pri reteni totalan kontrolon de iliaj fiŝaj rimedoj. Danio tiam prezentis projekton por la revizio de la traktatoj starigantaj la eŭropajn komunumojn cele al ĉesigo de la apliko de ĉi tiuj traktatoj en Gronlando. Subskribita la 13-an de marto 1984 en Bruselo (kaj ekvalidinta la 1-an de februaro 1985), ĝi adaptas la aplikon de eŭropaj traktatoj sur la teritorio de Gronlando. Gronlando estas inkluzivita en la listo de transmaraj teritorioj asociitaj kun Eŭropa Unio. Aldona protokolo aneksita al la traktato difinas kelkajn sendevigojn pri fiŝkaptado. La eŭropa ekonomia komunumo devontigas importi fiŝkaptajn produktojn sen akcizo; kondiĉe ke la aliro de eŭropaj fiŝkaptistoj al gronlandaj akvoj estu konsiderata kontentiga.