Lingvoj de la Eŭropa Unio

(Alidirektita el Lingvoj en la Eŭropa Unio)

En la Eŭropa Unio estas parolataj multaj lingvoj, iuj inter ili estas la nun 24 oficialaj, kelkaj estas oficialaj en iuj teritorioj (kiel la kataluna kaj la eŭska kunoficialaj respektive en Katalunio kaj Eŭskio), estas multaj regionaj lingvoj kaj dialektoj, lingvoj de popoloj disigitaj inter pluraj landoj (kiel la romaa), kaj multaj aliaj lingvoj de enmigrintaj homgrupoj el diversaj partoj de la mondo, precipe eksaj kolonilandoj de membroŝtatoj, Barato, Pakistano, Indonezio, Afriko kaj ankaŭ Ĉinio.

Enketoj montris la lingvan staton de la Eŭropa Unio kun montro de proporcio da parolantoj de ĉiuj el tiuj lingvoj kaj dialektoj, kiel sola gepatra lingvo, aŭ unu el du aŭ pluraj gepatraj lingvoj, kiel oficiala ŝtatlingvo, kiel dua tria kaj plia fremdlingvo, kun diversaj regniveloj.

Oficialaj lingvoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio.

La oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio estas tiuj en kiuj oficialaj dokumentoj nepre estu eldonitaj, lingvoj per kiuj civitanoj povas fari skriban peton al la Unio kaj rajtas ricevi respondon en la lingvo en kiu ili petis. Tamen la reguloj estas iom komplikaj kaj ekzistas apartaj statusoj por iuj lingvoj (la irlanda, la malta) en kiuj ne ĉiuj dokumentoj estas altradukitaj. Laborlingvoj principe estas ĉiuj 24 lingvoj, sed en iuj instancoj – ekzemple en la Eŭropa Komisiono – estas uzataj nur tri el ili, nome: la angla, la franca kaj la germana. Tiujn oni nomas laborlingvoj aŭ proceduraj lingvoj.


Lingvokapabloj de civitanoj redakti

Plej parolataj lingvoj en la Eŭropa Unio post la Briteliro de 2020[1][2]
Lingvoj Landoj Kiel unua lingvo
(procentaĵo rilata al la loĝantaro de EU)
Kiel fremda lingvo
(procentaĵo rilata al la loĝantaro de EU)
Procentaĵo de la loĝantaro de EU parolanta la lingvon
angla   Irlando   Malto 1% 38% 39%
germana   Germanio   Aŭstrio   Luksemburgo   Belgio   Italio 19% 14% 33%
franca   Francio   Luksemburgo   Belgio   Italio 14% 14% 28%
itala   Italio 13% 3% 16%
hispana   Hispanio 9% 6% 15%
pola   Pollando 9% 1% 10%
nederlanda   Nederlando   Belgio 5% 1% 6%
rusa   Estonio   Latvio   Litovio   Finnlando 1% 6% 7%
rumana   Rumanio 4% 0% 4%
sveda   Svedio   Finnlando 2% 1% 3%
greka   Grekio   Kipro 3% 0% 3%
ĉeĥa   Ĉeĥio 2% 1% 3%
portugala   Portugalio 2% 0% 2%
hungara   Hungario 2% 0% 2%
slovaka   Slovakio 1% 1% 2%
kataluna   Hispanio   Francio   Italio 1% 1% 2%

Fidindeco de la enketo redakti

 
Grafiko montranta la nombron da fremdlingvoj regataj de pridemandataj civitanoj de Eŭropa Unio. Kompare aperas la proporcio da studentoj kaj da junuloj regantaj du fremdajn lingvojn


Laŭ enketo [1]ĉe preskaŭ 30 000 civitanoj de landoj de Eŭropa Unio kaj de la kandidataj landoj, en novembro kaj decembro 2005, estas pretigitaj la sekvaj tabeloj kaj mapoj. La enketo baziĝas sur memtakso de lingvokapablo de la respondintoj.

 
Grafiko montranta la lingvokapablon de la angla kiel fremdlingvo en Eŭropa Unio (laŭ memtakso), kaj en grupo da germanaj studentoj, laŭ memtakso kaj laŭ ekzameno.


Lingvokapablo laŭ memtakso kaj laŭ ekzameno redakti

Alia enketo ĉe 3.700 studentoj en Hanovro oktobre 2006 evidentigis ke dum 34% de la studentoj memtaksis sin bonegaj parolantaj de la angla kaj 38% bonaj, lingva kontrolo montris ke 1% estis vere bonegaj kaj 4% bonaj, 76% mezbonaj[3] La rezultoj de la enketo de Eurobarometer iom kongruas kun la memtakso de la enketitoj en Hanovro. (56% de la germanoj anoncas, ke ili kapablas la anglan, dum estas 38% en EU. Krome 49% de la studentoj anoncas, ke ili regas du lingvojn, dum estas averaĝe 28%. Sekve oni povas kredi, ke 76% de la germanaj studentoj regas la anglan, dum estas 38% en EU.) Sekve estas konjekteble ke saman ĝustigon de la rezultoj oni povus apliki al la enketo de Eurobarometer; tiam oni eventuale trovus ke ne 8% da civitanoj bonege regas la anglan sed nur 0,24%, kaj ne 26% bone regas ĝin sed nur 1,8%, entute nur 2% de la civitanoj regus almenaŭ bone la anglan ekster la anglalingvaj landoj.

La enketo detale evidentigas diversajn aspektojn de la lingvoscio de eŭropaj civitanoj kiaj nombroj da regataj lingvoj, preteco plulerni lingvojn, malsamecoj laŭ landoj, aĝoj, profesioj kaj opinioj pri neceso lerni fremdajn lingvojn, ktp.

Lingvokapablo je la plej sciataj lingvoj (en 2006, kun Britio) redakti

 
Kapablo de la angla
 
Kapablo de la germana
 
Kapablo de la franca
 
Kapablo de la hispana
 
Kapablo de la itala
 
Kapablo de la rusa
Lando
(EU27)
Angla
kiel fremdlingvo
Germana
kiel fremdlingvo
Franca
kiel fremdlingvo
Hispana
kiel fremdlingvo
Itala
kiel fremdlingvo
Rusa
kiel fremdlingvo
  Aŭstrio 58% 4% 10% 4% 8% 2%
  Belgio 59% 27% 48% 6% 3% 0%
  Britio 7% 9% 23% 8% 2% 1%
  Bulgario 23% 12% 9% 2% 1% 35%
  Ĉeĥio 24% 28% 2% 0% 1% 20%
  Danio 86% 58% 12% 5% 1% 1%
  Estonio 46% 22% 1% 0% 0% 66%
  Finnlando 63% 18% 3% 2% 1% 2%
  Francio 36% 8% 6% 13% 5% 0%
  Germanio 56% 9% 15% 4% 3% 7%
  Grekio 48% 9% 8% 0% 4% 3%
  Hispanio 27% 2% 12% 10% 2% 1%
  Hungario 23% 25% 2% 1% 2% 8%
  Irlando 5% 7% 20% 4% 1% 1%
  Italio 29% 5% 14% 4% 1% 0%
  Kipro 76% 5% 12% 2% 4% 2%
  Kroatio 49% 34% 4% 2% 14% 4%
  Latvio 32% 14% 2% 1% 0% 70%
  Litovio 39% 19% 1% 0% 0% 80%
  Luksemburgo 60% 88% 90% 1% 5% 0%
  Malto 88% 3% 17% 3% 66% 0%
  Nederlando 87% 70% 29% 5% 1% 0%
  Pollando 29% 20% 3% 1% 1% 26%
  Portugalio 32% 3% 24% 9% 1% 0%
  Rumanio 29% 6% 24% 3% 4% 4%
  Slovakio 32% 32% 2% 1% 1% 29%
  Slovenio 57% 50% 4% 2% 15% 2%
  Svedio 89% 30% 11% 6% 2% 1%
Kandidataj landoj:
  Turkio 17% 4% 1% 0% 0% 1%


Esperanto redakti

2004 redakti

En 2004 Gianfranco Dell'Alba prezentis amendon (leĝŝanĝproponon) kiu interalie entenis proponon ke Eŭropa Unio pripensu enkondukon de Esperanto kiel centra traduklingvo. Ĝi estis malakceptita de 160 voĉdonantoj, tamen 120 voĉdonis favore.

En la 12-a de februaro 2004 la EU-parlamentano Marco Cappato metas skriban demandon (E-0537/04) al la EU-Komisiono. La titolo estas "La rolo de Esperanto por la protektado de efika samtraktado de la lingvoj". Li mencias, ke okaze de parlamenta diskuto en la 13-a de januaro samjare la tiama EU-komisionanino Viviane Reding deklaris, ke "la multlingveco inkluzivigu ankaŭ tiujn el niaj lingvoj, kiuj ne estas oficialaj lingvoj, sed neniukaze Esperanton, ĉar ni jam disponas pri sufiĉe da vivantaj lingvoj kun problemoj, por plie krei artefaritajn lingvojn". Li demandas interalie: "Ĉu la Komisiono volas premi la membroŝtatojn - aŭ mem zorgi pri tio - sekvi la alvokon de la Ĝenerala Konferenco de Unesko (23 C/114), laŭ kiu oni enkonduku lernprogramon pri la lingvoproblemo kaj Esperanto en la lernejoj kaj superaj institucioj de klerigado?"

En sia respondo de la 19-a de marto 2004 sinjorino Reding nome de la EU-Komisiono respondas rilate al la Unesko-alvoko, ke laŭ la EU-traktato la Eŭropa Komunumo strikte respektu en la kampo de klerigado "la respondecon de la membrantaj ŝtatoj por la enhavo de la instruado kaj la elformado de la kleriga sistemo same kiel por la multeco de iliaj kulturoj kaj lingvoj". Laŭ la respondo la EU-Komisiono ne intencas, entrepreni apartajn iniciatojn por la enkonduko de "lernprogramo pri la lingvoproblemo kaj Esperanto en la lernejoj kaj superaj institucioj de klerigado".

'Raporto Grin' redakti

Vidu pli detala pritrakto sub: Eŭropa Unio - Esperanto en EU

2005 redakti

En la 2-a de aŭgusto 2005 la EU-parlamentanoj Marco Pannella kaj Emma Bonino metas skriban demandon (E-2915/05) al la EU-Komisiono. La titolo estas "Ekvilibreco kaj efikeco de la lingvopolitiko, stato de la multlingveco en la edukaj sistemoj kaj vivipoveco de la lingvoj en Eŭropo". Ili mencias la raporton Arkivigite je 2006-10-10 per la retarkivo Wayback Machine de François Grin, laŭ kiu Britio havas netan gajnon de ĝis 18 miliardoj da eŭroj jare pro la superregado de la angla lingvo; samtempe ili citas, ke laŭ la raporto la Esperanto-instruado povus ebligi jaran netan ŝparadon de ĉ. 25 miliardoj da eŭroj. Ili demandas pri diversaj nombroj rilate al la lingvoinstruado kaj lingvouzado. Krome la demandoj koncernas la lingvojn, kiujn minacas formortado. Fine ili demandas pri eventuala "Eŭropa Lingvokonferenco" pri la estonteco de la lingvoj kaj per tio de la eŭropaj popoloj.

En sia respondo[4] de la 6-a de septembro 2005 la EU-komisionano Ján Figeľ nomas kelkajn statistikojn, sed ne mencias Esperanton[5].

2006 redakti

La parlamentanino Margareta Handzlik, Renato Corsetti (UEA) kaj Seán Ó Riain (EEU) sendis en majo 2006 leteron al ĉiuj EU-parlamentanoj, en kiu ili citis la raporton de Grin. La teksto asertas ke «per pli justa sistemo EU ŝparus minimume € 25 miliardojn jare!»[6][7][8]. La letero ne proponis ke Esperanto fariĝu sola oficiala lingvo de EU.

2008 redakti

La 14-an de julio 2008 okazis en Eŭropa parlamento en Bruselo diskuto je la temo: "Esperanto: ĉu amiko aŭ malamiko de multlingvismo." La inviton al la forumo sendis nome de dekkvino da EP-anoj unu el la vicprezidantoj, sinjoro Bronisław Geremek kaj kunsubskribis EP-anino Ljudmila Novak. Partoprenis 25 personoj, inter kiuj 6 parlamentanoj de EP.

European Language Monitor (ELM) redakti

European Language Monitor (ELM) servas priatenti eŭropajn lingvojn doante superrigardon pri la lingva leĝaro kaj lingvoplanado en Eŭropo. Eblas foliumi kaj kompari lingvajn leĝojn, trovi informojn pri la statuso de minoritataj lingvoj, la uzado de lingvoj en amaskomunikiloj kaj la uzado de lingvoteknologio en multaj eŭropaj landoj. La ĉefa fokuso estas sur oficialaj regularoj kaj ilia efektivigo. La datumoj por ELM estas kolektitaj ĉiujn 4 jarojn ekde 2009. Ĝi provizas respondojn al demandoj kiel ekzemple:

  • Kiom da landoj havas lingvan leĝon?
  • Kiuj lingvoj estas uzataj kiel instrulingvo en supera edukado?
  • Kiuj lingvoj estas uzataj en kompanioj retejoj, kaj kiuj landoj havas specifajn programojn por subteni lingvoteknologion por siaj lingvoj?

Krome ĝi donas respondojn al :

  1. Ĝeneralaj demandoj pri ĉiu lando kaj ĝiaj lingvoj
  2. Specifaj leĝaj regularoj
  3. Instruado en kaj uzado de lingvoj en primara kaj sekundara edukado
  4. Instruado kaj uzado de lingvoj sur universitata nivelo
  5. Amaskomunikiloj
  6. Komerco
  7. Disvastigo de oficialaj lingvoj eksterlande
  8. Lingvaj organizoj
  9. Lingva teknologio

Disertacia premio redakti

Ĉiujara ELM organizas konkurson por trovi la plej bonajn magistrajn tezojn en Eŭropo en la kampo de lingvouzo, lingvopolitiko kaj multlingveco.

Bibliografio redakti

  • (fr) Robert Phillipson, La domination de l'anglais, un défi pour l'Europe, Editions Libre et Solidaire, 2019
  • (fr) Tamás Szende, Politiques linguistiques, apprentissage des langues et francophonie en Europe centrale et orientale : Les défis de la diversité, Paris, Archives contemporaines, 2009, 189 p. (ISBN 978-2-8130-0003-3, rete konsultebla [arkivo])

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

(franca) Chris: 4 Trucs insolites sur les langues, YouTube

(angla) European Language Monitor Arkivigite je 2022-05-06 per la retarkivo Wayback Machine

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Eurostat: Die Europäer und ihre Sprachen. Arkivigite je 2016-10-14 per la retarkivo Wayback Machine kaj Europeans and their languages, "Eurobarometer", februaro 2006, jen germane kaj angle, en formato PDF, datumoj de novembro kaj decembro 2005, aliritaj la 2-an de februaro 2020
  2. La procentaĵoj de unualingvanoj (denaskuloj) rekalkuliĝis post la Briteliro de februaro 2020 (pli detalaj nombroj videblas en la diskutpaĝo).
  3. Artikolo "Man spricht Deutsch", "Uni&Job Arkivigite je 2006-11-16 per la retarkivo Wayback Machine", kromnumero de ĉiutaga ĵurnala "Süddeutsche Zeitung", 21-a de oktobro 2006, p. 20, kiu mem mencias "Studie der Hochschul-Informations-System GmbH Hannover, für die 3700 Studenten Angaben zu ihren Fremdsprachen (...) machten" (studo de Societo Altlernej-Inform-Sistemo, Hanovro, pri la kapabloj de 3700 studentoj je fremdlingvoj)
  4. Ekzistas nur la itala kaj franca versioj. Oni povas cetere noti, ke en la respondo la respondinto ne mencias, ke ankaŭ s-ino Bonino metis la demandon
  5. Ján Figeľ malfavore respondis pri Esperanto, LIbera Folio, la 1-an de decembro 2005, alirite la 8-an de junio 2020.
  6. (fr) François Grin, L’enseignement des langues étrangères comme politique publique Arkivigite je 2006-10-10 per la retarkivo Wayback Machine - PDF, paĝoj 9, 102, Haut Conseil de l'évaluation de l'école, 2005
  7. Grin, F. 2000 : The Economics of English as a Global Language. In Kam, H. W. and Ward, C. (dir.), Language in the Global Context. Singapore: SEAMEO Regional Language Centre, Series No. 41, p. 284-303.
  8. (en) Grin, François, 2003a : "Economics and language planning", Current Issues in Language Planning 4(1), p. 1-66.