Marco Cappato

itala politikisto

Marco Cappato (naskiĝis la 25-an de majo 1971 en Milano) estas itala politikisto de la partio Italaj radikaluloj (itale Radicali Italiani). Laŭ la stato de junio 2016 li estas la partia prezianto.

Marco Cappato
Persona informo
Naskonomo Marco Antonio Cappato
Naskiĝo 25-an de majo 1971 (1971-05-25) (52-jaraĝa)
en Milano
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Alma mater Collegio Villoresi San Giuseppe • B. Zucchi • Universitato Bocconi
Okupo
Okupo politikisto
TTT
Retejo http://www.marcocappato.it
vdr

Li finis la mezlernejon per humanisma abituro kaj studis ekonomikon. Poste li laboris kiel respondeculo pri komunikado en komerca firmao kaj kiel dumtempa dungito de la frakcio de la tiutempa Radikala Partio de Italio en la Eŭropa Parlamento.

Li estis partia sekretario de la movado Club Pannella Riformatori, kasisto de koordina movado favora al laŭleĝigo de drogoj, reprezentanto de la partio ĉe la Unuiĝintaj Nacioj kaj partia kunordiganto. En la periodoj 1999 ĝis 2004 kaj 2006 ĝis 2009 li estis membro de la Eŭropa Parlamento.

La brusela semajna gazeto European Voice en 2002 elektis lin "Eŭropano de la Jaro".

Rilatoj al Esperanto redakti

La 12-a de februaro 2004 li kiel eŭropa parlamentano metis skriban demandon (E-0537/04) al la Eŭropa Komisiono. La titolo estis "La rolo de Esperanto por la protektado de efika samtraktado de la lingvoj". Li menciis, ke okaze de parlamenta diskuto la 13-an de januaro samjare la tiama EU-komisionanino Viviane Reding deklaris, ke "la multlingveco inkluzivigu ankaŭ tiujn el niaj lingvoj, kiuj ne estas oficialaj lingvoj, sed neniukaze Esperanton, ĉar ni jam disponas pri sufiĉe da vivantaj lingvoj kun problemoj, por plie krei artefaritajn lingvojn". Li demandis inter alie: "Ĉu la Komisiono volas premi la membroŝtatojn - aŭ mem zorgi pri tio - sekvi la alvokon de la Ĝenerala Konferenco de Unesko (23 C/114), laŭ kiu oni enkonduku lernprogramon pri la lingvoproblemo kaj Esperanto en la lernejoj kaj superaj institucioj de klerigado?"

En sia respondo de la 19-a de marto 2004 sinjorino Reding nome de la EU-Komisiono respondis rilate al la Unesko-alvoko, ke laŭ la EU-traktato la Eŭropa Komunumo strikte respektu en la kampo de klerigado "la respondecon de la membroŝtatoj por la enhavo de la instruado kaj la elformado de la kleriga sistemo same kiel por la multeco de iliaj kulturoj kaj lingvoj". Laŭ la respondo la EU-Komisiono ne intencas, entrepreni apartajn iniciatojn por la enkonduko de "lernprogramo pri la lingvoproblemo kaj Esperanto en la lernejoj kaj superaj institucioj de klerigado".

Vidu ankaŭ redakti

Ĉapitro "Esperanto" de la artikolo "Lingvoj de la Eŭropa Unio"

Eksteraj ligiloj redakti

Koncizaj informoj pri li en la retejo de la Eŭropa Parlamento jen itale, angle, france, germane, hispane kaj en la aliaj oficialaj lingvoj de la parlamento

Parlamenta seminario pri lingva diskriminacio en EU, Libera Folio.