Oficiala Ĵurnalo de Eŭropa Unio

La Oficiala Journalo de Eŭropa Unio aŭ OJEU estas perioda eldonaĵo eldonita de la Oficejo de Eldonaĵoj de la Eŭropa Unio. Ĝi sukcedis la Oficialan Journalon de la Eŭropaj Komunumoj (aŭ OJEK) post la ekvalidiĝo de la Traktato de Nico la 1-an de februaro 2003[1]. Ĝi estas publikigita ĉiun labortagon en ĉiuj 24 oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio.

Historio redakti

Ekde la 1-a de julio 2013, la elektronika versio de la serioj L kaj C de la Oficiala Ĵurnalo de Eŭropa Unio havas juran valoron[2]. Ĉi tiu elektronika eldono estas publikigita kiel kolekto de dokumentoj en PDF-formato responda al ĉiuj lingvaj versioj de sama numero, al kiuj aldoniĝas dokumento en XML-formato certiganta la integrecon de la tuto. Ĉi tiu XML-dokumento, kiu enhavas haketfunkcion de ĉiu PDF-dokumento, kiu estas membro de menciita kolekto, estas subskribita de rajtigita persono de la Oficejo de Eldonaĵoj de la Eŭropa Unio per kvalifikita cifereca subskribo stampita kun la dato de publikigo.

La efektivigo de nova interreta versio en printempo 2014 kaŭzis komputilajn fuŝojn kaj alirajn malfacilaĵojn, kiujn la faka gazetaro rimarkis siatempe[3]. Ĉi tiuj problemoj estis poste solvitaj.

Enhavo redakti

Ĝi havas tri seriojn:

  • la serio L, kun eŭropa leĝaro;
  • la serio C, enhavanta diversajn sciigojn de la komunumaj aŭtoritatoj;
  • la serio S, suplemento enhavanta sciigojn pri publikaj aĉetoj.

Referencoj redakti

  1. Guillaume Adreani, Régis Bismuth, Anne–Laure Chaumette, Stéphane Cottin, Anne-Lise Sibony, Méthodologie de la recherche documentaire juridique arkivo, Primento, 07/02/2014
  2. Reglamento 216/2013 pri la elektronika publikigado de la Oficiala Ĵurnalo de Eŭropa Unio, 32013R0216, adoptita la 7an de marto 2013, OJ de la 13a de marto 2013, p. 1-3, ekvalidis la 1an de julio 2013 (Legi rete Arkivigite je 2021-06-10 per la retarkivo Wayback Machine, arkivo)
  3. Nicolas Gros-Verheyde, « Le journal officiel européen en version « amateur » », Bruxelles2,‎ 3-a de junio 2014 (legi rete Arkivigite je 2014-10-13 per la retarkivo Wayback Machine, arkivo)

Eksteraj Ligiloj redakti