Eŭropa Agentejo pri Landlimaj kaj Marbordaj Patroloj

La Eŭropa Agentejo pri Landlimaj kaj Marbordaj Patroloj (EALMP), ofte konata kiel Frontex (france Frontières Extérieures, "Eksteraj Landlimoj", foje esperantigita Frontekso), estas la Eŭropunia agentejo respondeca pri kontrolado kaj administrado de la eksteraj limoj de la Schengen-spaco.

Eŭropa Agentejo pri Landlimaj kaj Marbordaj Patroloj
emblemo
decentralised agency of the European Union
Komenco 7-a de oktobro 2016 vd
Antaŭe Frontex vd
Geografia situo 52° 13′ 57″ N, 21° 0′ 0″ O (mapo)52.23256720.999969Koordinatoj: 52° 13′ 57″ N, 21° 0′ 0″ O (mapo)
Sidejo Warsaw Spire
Eŭropa Agentejo pri Landlimaj kaj Marbordaj Patroloj (Varsovio)
Eŭropa Agentejo pri Landlimaj kaj Marbordaj Patroloj (Varsovio)
DEC
Eŭropa Agentejo pri Landlimaj kaj Marbordaj Patroloj
Eŭropa Agentejo pri Landlimaj kaj Marbordaj Patroloj
Map
Eŭropa Agentejo pri Landlimaj kaj Marbordaj Patroloj
Tipo Instanco de Eŭropa Unio
Agareo

Eŭropa Unio Eŭropa Unio

Ĉefestro(j) Ilkka Laitinen • Fabrice Leggeri vd
Estr(ar)o Fabrice Leggeri
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĝi estis oficiale kreita la 6-an de oktobro 2016. Ĝi konsistas el oficistoj en Varsovio kaj la marborda patrolaro kaj la ĉeborda gardistaro de la membroŝtatoj de la Schengen-areo por kunigi siajn rimedojn ĉeloke kaj apliki reformitan kaj plifortigitan version de la rolo de la antaŭa Eŭropa agentejo por la mastrumado de kunagado ĉe la eksteraj limoj de la membroŝtatoj de Eŭropa Unio, kiu malaperas favore al tiu ĉi nova agentejo.

Prezentita en decembro 2015 de la Eŭropa Komisiono responde al la Eŭropa migra krizo, ĉi tiu propono ebligas doni plifortigitan mandaton kaj plivastigitajn funkciojn al eŭropaj agentoj[1]. La agentejo celas krei komunajn normojn por la administrado de la eksteraj limoj kaj konstante kontroli ĉi tiujn limojn, kun regulaj riskanalizoj kaj devigaj "vundebleco-testoj" celantaj identigi kaj solvi malfortajn punktojn. Ligaj oficiroj estas senditaj al Membro-Ŝtatoj, kies eksteraj limoj prezentas riskon. Ili povos aliri naciajn informsistemojn kaj transdoni ĉi tiujn informojn al la agentejo. Por ebligi al la organo plenumi tiujn taskojn, ĝia buĝeto estos iom post iom pligrandigita, de 143 milionoj da eŭroj komence planitaj por 2015 al 238 milionoj da eŭroj en 2016, 281 milionoj da eŭroj en 2017, por fine atingi 322 milionojn da eŭroj en 2020[2]. La stabo de la agentejo devus tiel iom post iom pliiĝi de 402 membroj en 2016 ĝis 1 000 en 20203. Rezerva forto de 1 500 gardistoj, uzante rapidajn intervenajn rimedojn, estos starigita.

Ekde 2019, la agentejo estas akuzita de ĵurnalistoj de pluraj eŭropaj landoj pri malobservo de la fundamentaj rajtoj de rifuĝintoj kaj pri kunlaboro kun ŝtatoj kiuj ne respektas homajn rajtojn.

Referencoj redakti

  1. La Eŭropa Limgardista Agentejo inaŭguris ĉe la bulgara-turka landlimo , ĉe Le Monde, 6-a de oktobro 2016
  2. Eŭropa Tagordo pri Migrado: Sekurigi la Eksterajn Limojn de Eŭropo, ĉe la retejo de la Eŭropa Komisiono, 15-a de decembro 2015