Eŭropa agentejo por la mastrumado de kunagado ĉe la eksteraj limoj de la membroŝtatoj de Eŭropa Unio
Frontex, aŭ esperante Frontekso, estas akronimo (el la franca: Frontières extérieures = ‘eksteraj limoj’) de la Eŭropa agentejo por la mastrumado de kunagado ĉe la eksteraj limoj de la membroŝtatoj de Eŭropa Unio (angle: European Agency for the Management of Operational Cooperation at the External Borders of the Member States of the European Union).
Eŭropa agentejo por la mastrumado de kunagado ĉe la eksteraj limoj de la membroŝtatoj de Eŭropa Unio | ||
---|---|---|
La sidejo de Frontekso en Varsovio. | ||
agentejo de Eŭropa Unio • eksorganizaĵo | ||
Komenco | 26-a de oktobro 2004 vd | |
Fino | 6-a de oktobro 2016 vd | |
Poste | Eŭropa Agentejo pri Landlimaj kaj Marbordaj Patroloj vd | |
Geografia situo | 52° 13′ 56″ N, 20° 59′ 5″ O (mapo)52.2322320.984637Koordinatoj: 52° 13′ 56″ N, 20° 59′ 5″ O (mapo) | |
Lando(j) | Eŭropa Unio vd | |
Sidejo | Warsaw Spire | |
| ||
Ĉefestro(j) | Ilkka Laitinen vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Tasko de la agentejo estas la sekurigo de la eksteraj limoj de Eŭropa Unio per kunordigado de naciaj limgardaj instancoj. La sidejo de Frontex estas en Varsovio, Pollando.
Frontex estis starigita per eŭropa reglamento (EC) 2007/2004, kaj ekfunkciis la 3-an de oktobro 2005. Frontex estas la unua EU-instanco kun sidejo en la EU-membroŝtatoj aliĝintaj en 2004. La agentejo malaperis en 2016 favore al la nova Eŭropa Agentejo pri Landlimaj kaj Marbordaj Patroloj.
Granda kampo de aktivado estas la gardado de la EU-limoj en la mediteraneo por redukti la nombron de ne-leĝaj enmigrantoj. Tio implicas resendadon de boatoj plenaj de rifuĝintoj. Ĵus pro tio Frontekso estas akre kritikata de NROj, kiuj engaĝiĝas kontraŭ la restrikcio de homaj rajtoj, aparte rajto je azilo.
Fortoj redakti
Specialaj taĉmentoj de rapide ekagantaj limgardistoj estis kreitaj de la EU-ministroj pri interno en aprilo 2007. Ilia tasko: helpi en la limkontroloj aparte ĉe la meriteraneaj bordoj.[1]
La Fronteksa patrolreto (European Patrols Network) eklaboris sur Kanariaj insuloj en majo 2007 [2] kaj disponas pri 20 aviadiloj, 30 helikopteroj kaj 100 boatoj.
Kritiko redakti
Ne-registaraj organizaĵoj kritikas la agadon de Frontex kiel fundamente kontraŭ-humanisman kaj kontraŭ-leĝan. Tion subtenas ekspertizo de Eŭropa centro por konstituciaj kaj homaj rajtoj (European Center for Constitutional and Human Rights, mallonge ECCHR, komunutila kaj sendependa NRO pri homrajtoj, Berlino), konkludante, ke Fronteks devas respekti leĝaron kaj homrajtojn, kiuj validas ankaŭ surmare ekster ŝtata suvereneco (12-mejla zono).
Por preventi, ke la rifuĝintoj atingas eĉ nur la bordon de Mediteraneo, EU interparolis kun pluraj bordolandoj pri reteno de rifuĝontoj kaj kontraktis kun Libio, ke tiu lando reprenu la kontraŭleĝajn enmigrintojn al Eŭropo, kiuj fuĝis tra Libio (multaj venas el Subsahara Afriko, ankaŭ multaj el Eritreo). Libio siaflanke nun patrolas sian sudan limon, kaj enkarcerigas rifuĝintojn en internejoj fore en la dezerto (oazoj Kufra kaj Sabha) sub kondiĉoj multe kritikataj. [3], [4], [5], [6]
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- frontex.europa.eu
- Fonda dokumento por Frontex Arkivigite je 2011-05-20 per la retarkivo Wayback Machine, angle
- Eŭropa Konsilio pri rifuĝantoj kaj ekziligitoj (ECRE) - Akiri protekton en Eŭropo Arkivigite je 2011-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj, referencoj redakti
- ↑ EU agrees rapid reaction anti-immigration units euobserver.com, angle
- ↑ EU border agency starts sea patrols euobserver.com, angle
- ↑ Instalado de rifuĝintejoj en Libio
- ↑ Ni defendas Eŭropon[rompita ligilo], radio-dokumentado de Roman Herzog, SWR2 23.09.2009, 22h05, pri malliberejoj por rifuĝintoj en Libio; manuskripto[rompita ligilo] (pdf), germane
- ↑ Unuiĝintaj kontraŭ rifuĝintoj de Angela Huemer, Sozialistische Zeitung, Sept 2009
- ↑ http://www.wsws.org/de/2004/aug2004/asyl-a24.shtml