Transatlantika traktato pri komerco kaj investado

TTKI Transatlantika Traktato pri Komerco kaj Investado (angle: TTIP aŭ TAFTA) estas traktato en preskaŭ sekreta intertraktada fazo inter la EU-landoj, Usono, Kanado, Meksiko, Makedonujo, Serbujo, Bosnujo kaj Hercegovino, Montenegro, Turkujo, Norvegujo, Svislando, Liĥtenŝtejno kaj Islando.
Oni esperas: ekonomia kreskado, bonstato kaj dungiteco, tio estas por la koncernaj landoj.

Celata TTKI-merkato


Malgranda kritika priskribo redakti

  1. La (celata) traktato povos esti modifata nur kun konsento de ĉiuj ŝtatoj [1].
  2. La traktata propono estas farata per kunlaborado de konsilistoj, kiuj laboras por firmaoj.[2].
  3. La traktata propono estas kunmetata ene de sekretaj traktadoj [3].
  4. La industrio postulas, ke TTKI kondukos al leĝigo en Eŭropo de viando, kiu estas traktito per hormonoj.[1] Ankaŭ klonita brutaro estus leĝigata en Europo fare de ĉi tiu traktato.[4].
  5. La usona vianda industrio volas la finon de la EU-malpermeso pri kloro kaj aliaj malinfektaj iloj. Gena manipulado estus malpli submetita al leĝoj [1].
  6. La etendado de hidraŭlika frakasado estas grava motivo por la traktadoj.[5]
  7. Per la traktato ankaŭ la regularo pri la financa sektoro estus ege malpliigita. Firmaoj povus neinversigeble persekuti ŝtatojn pri gajno-malpliiĝo pro leĝoj per juĝejoj konsistantaj el advokatoj.

Rimarkoj redakti

  1. En la NAFTA estas jam ebleco persekuti ŝtatojn pri malpliiĝo de gajno. Tiel en la jaro 2011 usona firmao persekutis la kanadan registaron pro malpermeso pri frakasado en Kebeko.

redakti

La "Transatlantika negoca dialogo" (TAND) (angle: Transatlantic Business Dialogue (TABD), france: Dialogue économique transatlantique) jam laboris delonge pri traktato kiel TTKI.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti