Hidraŭlika fendado
Hidraŭlika fendado, hidraŭlika rompado aŭ hidraŭlika frakasado (angle hydraulic fracturing aŭ angle fracking, el kio hidrofrakturado aŭ frakado) estas metodo por ekspluati precipe tergason aŭ nafton el rokoj, per profunda borado kaj enpremado de kemiaĵoj.
Ĉar oni uzas tre povegajn sistemojn atingi grandajn profundaĵojn, tuj post la apero de tiaj ekspluatadaj metodoj, aperis kritikaro, ke ĝi povas esti ege danĝera por la medio: nome poluado, okazigo de tertremetoj ekzemple en Hispanio (en Ĥaeno kaj Granado) aŭ teraj malstabilecoj ktp. En kelkaj regionoj jam ekis kontraŭstaroj por haltigi tiun nesufiĉe pruvitajn metodojn, ekzemple en Santandero en norda Hispanio aŭ en Britio kie la Tribunalo de Preston verdiktis malliberigan punon kontraŭ manifestaciantoj, normale rezervita al la plej gravaj krimuloj[1].
Referencoj
redakti- ↑ Charlotte Threipland, Tri homoj enkarcerigitaj post pacama civila protesto en Anglio Arkivigite je 2019-07-15 per la retarkivo Wayback Machine, Vrede vzw, la 14-an de Marto 2019, alirite la 15-an de Julio 2019.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Frakasado igos Usonon energio-sendependa en Monato, julio 2013.