Premnafto

Premnafto, aŭ iom neĝuste skistonaftoardeznafto, estas malpeza petrolo enhavata en petrol-havaj formacioj de malalta akvimuneco, ofte el materialo de premita sabloŝtono, foje neĝuste konsiderata el skistoardezo.[1] Ekonomia produktado el premnaftaj formacioj postulas kaj ofte uzas la saman puto-teknologion de hidraŭlika fendado uzata en la produktado de skistogaso. Kvankam foje nomata "ardeznafto", la premnafto devas ne esti konfuzata kun la naftoardezo (materialo riĉa en kerogeno) aŭ la skistonafto (nome nafto produktita el naftoskistoj).[2][3][4] Tiel, la Internacia Energia Agentejo rekomendas uzi la terminon "light tight oil" (malpeza prempetrolo) por petrolo produktita el skistaĵoj aŭ aliaj tre malalte akvimunaj formacioj, kvankam la informo de la World Energy Resources 2013 de la Monda Energikonsilio uzas la terminojn "tight oil" (premnafto) kaj "shale-hosted oil" (tavolhejma nafto).[3][5]

Ĉirkaŭkalkulitaj ekzistaĵojRedakti

Ekzistaĵoj ĉirkaŭkalkulitaj fare de la koncerna usona servo en 2013 indikas tiujn volumojn de elfosebla premnafto asociaj kun tavolaj formacioj. Ne ĉiu nafto kiu estas teknike elfosebla nepre estas ekonomie produktebla je nunaj aŭ antaŭviditaj prezoj.

  1. Barejno: 80 mil milionoj da bareloj [6]
  2. Rusio: 75 mil milionoj da bareloj
  3. Usono: 78 mil milionoj da bareloj
  4. Ĉinio: 32 mil milionoj da bareloj
  5. Argentino: 27 mil milionoj da bareloj
  6. Libio: 26 mil milionoj da bareloj
  7. Venezuelo: 13 mil milionoj da bareloj
  8. Meksiko: 13 mil milionoj da bareloj
  9. Pakistano: 9 mil milionoj da bareloj
  10. Kanado: 9 mil milionoj da bareloj
  11. Indonezio: 8 mil milionoj da bareloj

Tutmonda totalo: 335 ĝis 345 mil milionoj da bareloj[7]

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Mills, Robin M. (2008). The myth of the oil crisis: overcoming the challenges of depletion, geopolitics, and global warming. Greenwood Publishing Group. pp. 158–159. ISBN 978-0-313-36498-3.
  2. IEA. (29a de Majo 2012) Golden Rules for a Golden Age of Gas. World Energy Outlook Special Report on Unconventional Gas. OEKE.
  3. 3,0 3,1 IEA. (2013) World Energy Outlook 2013. OEKE. ISBN 978-92-64-20130-9.
  4. (2015) “About technical terms of oil shale and shale oil”, Oil Shale. A Scientific-Technical Journal 32 (4), p. 291–292. doi:10.3176/oil.2015.4.01. Alirita 2016-01-16.. 
  5. (2013) World Energy Resources 2013 Survey. Monda Energikonsilio. ISBN 9780946121298. Arkivigite je 2014-02-21 per la retarkivo Wayback Machine
  6. . Bahrain discovery of 80 billion barrels of oil (8a de Majo 2018).
  7. "Technically Recoverable Shale Oil and Shale Gas Resources: An Assessment of 137 Shale Formations in 41 Countries Outside the United States" (PDF). U.S. Energy Information Administration (EIA). Junio 2013. Alirita la 3an de Januaro, 2022.

Eksteraj ligilojRedakti