La Zuidplaspolder (Sudlagetopoldero) estas senakvaĵo en la nederlanda provinco Zuid-Holland. Ĝi situas inter la vilaĝoj Moerkapelle, Waddinxveen, Gouda kaj Nieuwerkerk aan den IJssel.

Zuidplaspolder
Poldero (senakvaĵo)
La Zuidplaspolder ĉe Moordrecht.
La Zuidplaspolder ĉe Moordrecht.
La Zuidplaspolder ĉe Moordrecht.
poldero [+]

LandoNederlando
- koordinatoj52° 1′ 12″ N, 4° 36′ 53″ O (mapo)52.024.614722Koordinatoj: 52° 1′ 12″ N, 4° 36′ 53″ O (mapo)


Zuidplaspolder (Sud-Holando)
Zuidplaspolder (Sud-Holando)
DEC

Zuidplaspolder (Nederlando)
Zuidplaspolder (Nederlando)
DEC

Map
Zuidplaspolder
Vikimedia Komunejo:  Zuidplaspolder [+]
vdr
Mapo de la Zuidplaspolder el 1850
En la Zuidplaspolder, estas monumento por marki la plej malalta punkto de Nederlando

Historio redakti

La reĝo Vilhelmo I unue decidis senakvigi la lagon Zuidplas en la jaro 1816. La sekvajn jarojn oni faris planojn kaj en 1825 komenciĝis la laboro de sekigado. Oni sekigis la lagon per 30 pseŭdomuelejoj kaj la tero estis seka en 1840. Kvardek jarojn poste vaporpumpoj anstataŭigis la pseŭdomuelejojn. Nuntempe elektraj pumpoj pumpas la akvon el la poldero.

Plej malalta punkto de Nederlando redakti

En la Zuidplaspolder troviĝas la plej malalta punkto de Nederlando. Ĝi estas ĉe 51º 59' 13" norde kaj 4º 38' 9" oriente. La alteco, aŭ fakte, malalteco de tiu punkto estas 6,76 metroj sub la oficiala avaraĝa marnivelo de Nederlando. Se ne plu estus digoj kaj pumpiloj, la tuta tera kaj unua etaĝo de domo tie subakviĝus.

Poldernivelo redakti

La Zuidplaspolder havas du poldernivelojn. La somera poldernivelo estas -6,90 NAP kaj la vintra poldernivelo estas -7,10 NAP.