Kvarteto pri la Mezoriento

Kvarteto pri la Mezoriento (en la angla: Quartet on the Middle East aŭ mallongigite Quartet [1]) estas internacia organizaĵo kunmetita de Usono, Eŭropa Unio, Unuiĝintaj Nacioj kaj Rusio, kies rolo estas kontroli la solvon de la israela-palestina konflikto laŭ la Vojmapo por paco. La korpo estis establita pro la bezono de agento akceptebla de ambaŭ partioj kiel la arbitraciisto kiu determinos ĉu la partioj plenumas siajn devojn aŭ ĉu unu el ili malobservas la interkonsentojn. Tio estas pro la konkludoj de la partioj el la antaŭaj interkonsentoj kiuj ne sukcesis pro la foresto de akceptebla faktoro ambaŭflanke.

Kvarteto pri la Mezoriento
koalicio
Komenco 2002 vd
Agareo

Araba-israela konflikto

Fondinto(j) José María Aznar vd
vdr

La Kvarteto estis formita en Madrido en 2002, kiel rezulto de konferenco iniciatita de la tiama ĉefministro de Hispanio José María Aznar, kun la celo trovi vojon antaŭen en la israel-palestina intertraktado. La agadoj de la Kvarteto estas financataj de kelkaj instancoj ĉe UN.

James Wolfensohn funkciis kiel la Reprezentanto de la Kvarteto en la Proksima Oriento post sia eksiĝo kiel Prezidanto de la Monda Banko la 31-an de majo 2005. Li deĵoris en tiu posteno ĝis la 30-an de aprilo 2006. Li retiriĝis post serio de decidoj sur la israela flanko, kiuj li kredis reduktintaj la eblecojn trovi solvon al la konflikto, kiel ekzemple limigoj al kontaktoj kun Hamas, trudante malfacilaĵojn al la kapablo de Hamas akiri financadon por civilaj operacioj, konfisko de palestinaj impostaj fondusoj fare de Israelo kaj la trudado de movadlimigoj al palestinanoj.

Tony Blair estis nomumita Kvarteto-Reprezentanto la 27an de junio 2007, tuj post sia eksiĝo kiel Ĉefministro de Britio, kaj servis ĝis 2015.

Vidu ankaŭ redakti

Piednotoj redakti

  1. La termino Quartet en la ĉiutaga parolo signifas pri la grupo da kordinstrumentoj por ludado de ĉambra muziko.