James D. Wolfensohn

usona politikisto

Sir James David WOLFENSOHN KBE (1a de Decembro 1933 - 25a de Novembro 2020) estis aŭstrali-usona advokato, investista bankisto, kaj ekonomikisto kiu servis kiel la naŭa prezidanto de la Grupo de la Monda Banko (1995–2005). Dum sia postentempo en la Monda Banko, li estis konsiderita kiel fokusanto al mildigo de malriĉeco kaj repensulo por la financado de la evoluigo, kio havigis al li rekonon kiel la bankisto de la malriĉuloj de la mondo. En aliaj taskoj, li entreprenis agadojn kiuj savis at brought Chrysler Corporation el la rando de bankroto, kaj ankaŭ plibonigis la financojn de la ĉefaj usonaj kulturaj institucioj, kiel Carnegie Hall kaj la Kennedy Center. Li servis du regotempojn kiel Prezidento de la Monda Banko pro nomumo de la usona prezidento Bill Clinton, kaj krome tenis kelkajn variajn sintenojn en bonfaraj organizoj kaj en pensesplora institucio Brookings Institution.

James D. Wolfensohn
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1933 (1933-12-01)
en Sidnejo
Morto 25-an de novembro 2020 (2020-11-25) (86-jaraĝa)
en Manhatano
Lingvoj angla
Ŝtataneco UsonoAŭstralio
Alma mater Universitato de Sidnejoekonomika altlernejo Harvard
Subskribo James D. Wolfensohn
Okupo
Okupo ekonomikisto • bankisto • skermanto • politikistoadvokatojuristo • manaĝero
TTT
Retejo http://www.wolfensohn.com/
vdr

Li naskiĝis en Sidnejo, Aŭstralio, kaj estis gradigito en la Universitato de Sidnejo kaj en la Harvard Business School; li estis ankaŭ olimpia skermisto. Li laboris por kelkaj kompanioj en Britio kaj Usono antaŭ formi sian propran investofirmaon. Wolfensohn iĝis usona ŝtatano en 1980 kaj rezignis pri sia aŭstralia ŝtataneco, kvankam li finfine reakiris ĝin en 2010.

Eksteraj ligiloj redakti

Biografioj redakti