Malfermi la ĉefan menuon

La ajmaroj estas indiĝena popolo en Sud-Ameriko, parolante la ajmaran lingvon. Ili vivas en areo de Andoj sur altebenaĵoj en Bolivio (ĉ. 30-40% de la loĝantaro), en suda Peruo (ĉ. 5% der de la loĝantaro) kaj (eta nombro, ĉirkaŭ 0,3% de la loĝantaro) en norda Ĉilio.

Flago de la Ajmaroj

OriginoRedakti

Pri la origino de la ajmaroj ekzistas diversaj tezoj.

La indiĝenaj aŭtoroj reprezentas ĉefe tiun tezon, ke la ajmara kulturo venas de la anda altkulturo Tiwanaku (1580 a.K - 1172 p.K.): La iama imperia teritorio kongruas kun nuna lingvoareo de la ajmara. La ĉefurbo de Tiwanaku-imperio situas je 3600 m kaj havis en la 12-a jc. pli ol 40.000 loĝantojn. Tiu kulturo estis inter la unuaj komunumoj, kiuj konstruis per ŝtono. Kvankam la arkeologoj elfosis tuin urbon nur sesone, ĝi apartenas nun al la plej gravaj vidindaĵoj de Sud-Ameriko.

Evo Morales

Ilia lingvo, la ajmara, estas oficiala lingvo en Bolivio.

Konsidero de tempoRedakti

Male al multaj aliaj popoloj, Ajmaroj konsideras, ke la pasinteco estas antaŭe, konata kaj videbla, kaj ke la estonteco, nekonata kaj nevidebla, estas malantaŭe.[1]

Eksteraj ligilojRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

  1. angle Backs to the Futurefrance Peuple aymara : le passé est devant et le futur derrière