Konflikto de la Gazaa Sektoro (2008-2009)

Konflikto en la Gazaa Sektoro dum la jaroj 2008 kaj 2009

La konflikto de la Gazaa Sektoro de 2008-2009, nomita Operaco Gisplumbo[1] en hebrea מבצע עופרת יצוקה de la israela armeo, estas milita atako ekde aero, tero kaj maro,[2] antaŭigita de kampanjo de elaera bombardado sur la Gazaa Sektoro (Palestino), kiu ekis la 27-a de decembro de 2008 kaj ĉesis la -an de januaro 2009. Ĝi estis direktita kontraŭ celoj kiel infrastrukturo de la organizo Hamas, ĉefe havenoj, ministeriaj sidejoj, policaj oficejoj, armilmagazenoj kaj subteraj tuneloj kiuj interligas la Gazaan Sektoron kun Egiptio.[3][4][5][6] La konflikto estis priskribita kiel la "Masakro de Gazao" (en araba:مجزرة غزة) en granda parto de la araba mondo.[7][8][9][10]

Fotomontaĵo de la konflikto

Israelaj fontoj informis, ke la celo de tiu atako estas detrui la "terorisman infrastrukturon" kaj la militan kapablon de Hamas,[11] kiel reago al lanĉado de raketoj kaj pafaĵoj de haŭbizo, kontraŭ civilaj israelaj celoj fare de palestinaj milicanoj: ekde kiam finis militpaŭzo ĝis la komenco de la atako, pli da 200 pafaĵoj falis en Israelon.[11]

Ciferoj redakti

 

Temas pri la atako kun plej alta nombro de mortintoj de la arabisraela konflikto dum la lastaj kvardek jaroj,[5][11] ĝis nun 13 israelaj mortintoj, el ili dek soldatoj kaj tri civiluloj; palestinaj kuracistoj informas pri pli da 1100 palestinaj mortintoj,[12][13][14] ĉirkaŭ duono civiluloj, laŭ la informoj de la urĝoservoj de la Gazaa Sektoro.[15][16][17][18][19] Same, Unuiĝintaj Nacioj ĉirkaŭkalkulas, ke almenaŭ 257 de la palestinaj mortintoj estas geinfanoj.[20] Pro la granda nombro de gravaj vunditoj kaj detruitaj konstruaĵoj, la nombro de mortintoj estas provizora kaj eble pliiĝos dum la daŭro de la operaco.

Je la 15-a de januaro ankoraŭ pluis la Konflikto de la Gazaa Sektoro (2008-2009) en kiu la armeo de Israelo jam kaŭzis pli da 1,000 mortintojn (inter ili ĉirkaŭ la duono civiluloj, el ili ĉirkaŭ 100 virinoj kaj pli da 300 geinfanoj), dum la milicarmeo de Hamas kaŭzis inter israelanoj 13 mortintoj (inter ili 3 civiluloj). Krome la israleanoj bombardis, krom siajn militajn celojn, ejojn de kuracistoj, ĵurnalistoj, rifuĝintoj kaj manĝomagazenon.

La 19-an de januaro komencis militpaŭzo en la Konflikto. Unue la registaro de Israelo kaj poste Hamas proklamis militpaŭzon, kvankam kelkaj izolitaj konfliktoj pludaŭris. La rezulto estas pli da 1,300 mortintoj inter palestinanoj (duono civiluloj, ĉefe virinoj kaj geinfanoj) kaj 13 inter israelanoj (el ili 3 civiluloj). Oni supozas, ke la internacia komunumo helpos en la kontrolo de la landlimoj kun Egipto por eviti paso de armiloj al palestinaj organizaĵoj. Oni supozas, ankaŭ ke la nombro de palestinaj mortintoj estos bedaŭrinde multe pli alta ĉar aperos pliaj sub la ruinoj de konstruaĵoj detruitaj, disvolviĝos malsanoj kaj hospitaloj ne povos zorgi pri tiom da vunditoj.[21]

Kaŭzoj redakti

Hamas redakti

Hamas (prononce [hamAs]) estas islamisma palestina organizaĵo kies celo estas starigo de Islama Ŝtato en Palestino historie konsiderata, tio estas, en la aktualaj Israelo kaj Palestinaj Teritorioj. Pro tio, Hamas dekomence agnoskis nek la Israelan Ŝtaton nek ties rajton ekzisti. Ĝia organizo estas komplika, kaj ene de si enhavas kaj bonfarajn organizaĵojn, kiuj zorgas pri la plej bezonantajn palestinojn, ĝis la Rotoj Izz-al-din al-Qassam, la armita branĉo de la organizaĵo, kiuj atencis ofte kontraŭ la civila israela populacio kaj kiu lanĉis raketojn kontraŭ najbaraj regionoj de Israelo.

Hamas havas ankaŭ politikan branĉon, kiu venkis en la lastaj balotadoj de Palestino de 2006 per absoluta majoritato. Post tiu balotado, Hamas, ĝis tiam konsiderata kiel terorista organizaĵo de Israelo, Usono,[22] kaj ties aliancanoj, de la Eŭropa Unio,[23] Japanio,[24] Kanado[25] kaj Aŭstralio,[26] estis malakceptita kiel registara organizaĵo, post kio ekis frata lukto inter Al Fatah kaj la organizaĵo islamisma, kio finis per la forpelo de la membroj de Al Fatah de la Gazaa Sektoro, kaj la absoluta ekkontrolo de la Sektoro fare de Hamas. La registaro de Ismail Haniye ekadministris fakte la Sektoron, kreante siajn proprajn ministeriojn kaj sian propran policon en la ĉefaj kvartaloj kaj vilaĝoj de la marborda regiono. Gazao kaj Cisjordanio ekadministriĝis de diferencaj registaroj, de Hamas tiu de la Sektoro, kaj de Al Fatah tiu de Cisjordanio.

Por malfortigi la Hamas-registaron, Israelo enkondukis fortan blokadon, faris "dieto"n por la Hamas-gvidata sektoro per malfaciligo de provizado de la Gaza-anoj. Celo estis kolerigi la loĝantojn kontraŭ la registaro kaj tiel pace ŝanĝi la registaron favore al Fatah.

Lanĉado de pafaĵoj redakti

 
Restaĵoj de Kassam-raketo lanĉitaj ekde la Gazaa Sektoro.

La israela registaro asertis, ke la lanĉado de Kassam-raketoj fare de Hamas kaj aliaj palestinaj organizaĵoj kontraŭ la sudo de Israelo estis la ĉefa kaŭzo por lanĉi atakon kontraŭ la Gazaa Sektoro.[11] La Kassam-raketo estas simplaj raketoj el stalo, kun malpli detrupovo kaj certeco ol aliaj raketoj kiel la Katjuŝa, konataj ĉar ili estis uzataj de Hizbulaho dum la Israela-Libana konflikto de 2006. Laŭ la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Israelo, la Kassam-raketoj mortigis 16 personojn ekde junio de 2004.[27] Tamen se oni konsideras, la malproporcio de la nombro de tiuj viktimoj antaŭ la suba tabelo de mortintoj, oni povas kompreni, ke la ŝtato de Israelo tute ne priokupiĝas pri la mortintoj almenaŭ de la najbara teritorio (ĉirkaŭ 100 mortintoj po 1) kaj ke alia pli certa kialo de la atako povus esti la neceso finigi la povon de islamisma partio (demokratie elektita) en tiu teritorio.

En Israelo, la lanĉo de raketoj kontraŭ la sudo de ĝia teritorio estas temo pri kiu la socio troviĝas konscia. Ekde januaro de 2008 ĝis la komenco de la bombardado, ĉirkaŭ 3.000 raketoj lanĉitaj ekde la Gazaa Sektoro falis en israelan teritorion. Tiuj lanĉoj kaŭzis la morton de kvar personoj kaj ĉirkaŭ 270 vunditojn. La plej afektataj urboj estas la plej proksimaj al la Gazaa Sektoro, ĉefe Sderot kaj Aŝkelon, krom Aŝdod kaj Netivot.[28]

Sekvoj redakti

La unua klara sekvo estas, ke la tuta sektoro estis detruita de la bombardado kaj mortis multaj palestinanoj, ĉefe civiluloj, inter ili geinfanoj kaj virinoj. Krome la vivkondiĉoj malpliboniĝis ĝis la fakto, ke multaj vunditoj mortis en hospitaloj kaj simile aliaj personoj malfortigitaj pro la atako mortis. Ekde la politika vidpunkto Hamas plibonigis sian imagon ene de Palestino kaj ĉefe eksterlande ĉar estis ĉefa viktimo de la atako, tute kontraŭleĝe ĉar la israela armeo malobeis multajn internaciajn militregulojn. Krome ekis nova konflikto inter la palestinanoj sekvantoj de Hamas kaj tiuj sekvantoj de Fatah: laŭ informo en multaj eŭropaj amaskomunikiloj, membroj de Fatah komunikis per poŝtelefono al israela armeo la situon de diversaj gravuloj de Hamas kaj tre verŝajne pro tio multaj estis atingitaj de la israela bombardado. Sekve multaj sekvantoj de Fatah ĉu kulpuloj ĉu nekulpuloj estis arestitaj de la milicoj de Hamas kaj kelkaj eĉ ekzekutitaj dum la bombardado. Laŭ nepruvita informo dum tiu konflikto Fatah havis preparitan armeeton por ekkontroli la Sektoron kaze de malvenko de Hamas.[29]

Mortintoj redakti

Dato Palestinaj mortintoj Israelanoj mortintaj
27 decembre 2008 230 1
28 decembro 2008 115 0
29 decembro 2008 12 3
30 decembro 2008 10 0
31 decembro 2008 27 0
1 januaro 2009 26 0
2 januaro 2009 12 0
3 januaro 2009 30 0
4 januaro 2009 42 1
5 januaro 2009 52 3
6 januaro 2009 81 2
7 januaro 2009 60 0
8 januaro 2009 66 1
9 januaro 2009 49 0
10 januaro 2009 33 2
11 januaro 2009 50 0
12 januaro 2009 37 0
13 januaro 2009 35 0
14 januaro 2009 43 0
15 januaro 2009 90 0
Totalo 1 100 13

Referencoj redakti

  1. Minimume 225 mortoj dum la eka israela ofensivo.[rompita ligilo]
  2. Diario Crítica de la Argentina:Los ataques israelíes a Gaza dejaron unos 500 muertos. Arkivita el la originalo je 2009-02-12. Alirita 2009-01-15.
  3. La fuerza aérea israelí bombardea la Universidad Islámica de Gaza
  4. Israel ataca mezquita de Gaza en ofensiva aérea. Arkivita el la originalo je 2008-12-28. Alirita 2009-01-15.
  5. 5,0 5,1 El ataque aéreo de Israel causa una matanza de más de 270 palestinos en Gaza
  6. Agencias (28/12/2008). Israel bombardea el sur de Gaza para destruir los túneles con Egipto. elpais.com. Alirita 28 de diciembre de 2008.
  7. "Israeli Gaza 'massacre' must stop, Syria's Assad tells US senator", Google News, 2008-12-30. Kontrolita 2009-1-11.
  8. "Factions refuse Abbas' call for unity meeting amid Gaza massacre", Turkish Weekly, 2008-12-30. Kontrolita 2009-1-11. Arkivigite je 2009-01-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-24. Alirita 2009-01-15.
  9. "Iraqi leaders discuss Gaza massacre", gulfnews.com, 2008-12-28. Kontrolita 2009-1-8. Arkivigite je 2009-02-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-02. Alirita 2009-01-15.
  10. "Hamas slammed the silent and still Arab position on Gaza massacre" - "Israel airstrikes on Gaza kill at least 225", Khaleej Times, 2008-12-27. Kontrolita 2009-1-11. Arkivigite je 2009-01-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-23. Alirita 2021-08-31.
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 hispane « Israel bombardea Gaza y deja más de 225 muertos », El Pais, 27 décembre 2008.
  12. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj oms680; $2
  13. Report: Dozens dead in IDF strikes
  14. Civilians die in Gaza fighting
  15. Tras cinco días de bombardeos continuados, Gaza comienza a identificar a sus muertos
  16. Agencias (28/12/2008). Israel bombardea el sur de Gaza para destruir los túneles con Egipto. elpais.com. Alirita 28 de diciembre de 2008.
  17. Scores killed in Israeli assault on Gaza
  18. Un bombardeo israelí en Gaza provoca una masacre que deja al menos 200 muertos. Arkivita el la originalo je 2009-01-07. Alirita 2009-01-15.
  19. ElKhodary, Ethan Bonner. "Israeli Attacks in Gaza Strip Continue for Second Day". New York Times. December 28, 2008
  20. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj un783; $2
  21. El País, Madrido, 19a de januaro, paĝoj 1, 2 kaj 3.
  22. Chapter 6 Terrorist Groups, U.S. State Dept., April 27, 2005.
  23. Council Decision Arkivigite je 2009-02-05 per la retarkivo Wayback Machine Consejo de la Unión Europea, 21-12-2005
  24. Presinformo de la Ambasadejo de Japanio en Salvadoro kiu mencias kiel terorisman Hamason. Arkivita el la originalo je 2008-12-27. Alirita 2009-01-16.
  25. Keeping Canadians Safe Arkivigite je 2006-04-26 per la retarkivo Wayback Machine, Public Security and Emergency Preparedness Canada, National Security, Listed entities. Accessed July 31, 2006.
  26. Listing of Terrorist Organisations Arkivigite je 2014-02-04 per la retarkivo Wayback Machine, Australian Government Attorney-General's Department, 27 January 2006. Accessed July 31, 2006.
  27. Viktimoj de la violento kaj terorismo palestinaj ekde septembro de 2000 (en angla). La atencoj mortigaj estis la jenaj: 28a de junio de 2004 (2 mortintoj), 29a de septembro de 2004 (2 mortintoj), 15a de januaro de 2005 (1 mortinto), 7a de junio de 2005 (3 mortintoj), 14a de julio de 2005 (1 mortinto), 15a de novembro de 2006 (1 mortinto), 21a de novembro 2006 (1 mortinto), 21a de majo de 2007 (1 mortinto), 27a de majo de 2007 (1 mortinto), 27a de februaro de 2008 (1 mortinto), 12a de majo de 2008 (1 mortinto), 27a de decembro de 2008 (1 mortinto).
  28. The Israel Project - Highlights. Arkivita el la originalo je 2008-12-28. Alirita 2008-12-28.
  29. El País, "Al Fatah tenía 3.500 hombres en Egipto listos para entrar en la franja" (Al Fatah havis 3.500 homojn en Egiptio pretaj por eniri en la sektoro), 29 januaro 2009, p.3