Israela-Libana konflikto de 2006

La Israela-Libana konflikto de 2006 (aŭ 34-taga milito)okazis inter Israelo kaj Libano ekde la 12-a de julio ĝis 14-a de aŭgusto. En la armea konflikto ne partoprenis la libana registaro, armeo, nur gerilanoj de la libana opozicio, precipe de la Hizbulaho, sed ankaŭ batalantoj de la libana komunista partio kaj la Amal-milico.

post Israela atako en Sidon

Kaŭzo redakti

La eksplodiga afero estis la surpriza atako de Hizbulah-soldatoj al israelaj soldatoj. Ili murdis 8 israelajn soldatojn kaj du forrabis (12-an de julio). Ĉar la Libona registaro ne povis bridi la Hizbulah-agadon en sdua Libano kaj ne povis kontroli la sudan parton de la lando, Israelo decidis ne plu toleri fiagadon de Hizbulaho kaj neniigi ties fortojn.

Taktiko de Israelo redakti

Israelo efektivigis neefikan taktikon. Ĝi volis neniigi la Hizbulahon nur per aera bombardado, sed tio ne sukcesis, tiel - kiam evidentiĝis, ke okazas armistico ene de tago, horoj - Isralo rapide okupis parton de Libano, sude la la rivero Litani. Dumtempe la Isarela armeo perdis multajn soldatojn pro modernaj armiloj de Hizbulaho, ricevitaj de Irano tra Sirio.

Antaŭ la surtera atako, Israelo forpelis intence per daŭra bombardado la loĝantojn (ankaŭ instigis ilin per flugfolioj je fuĝo). Israelo lastfoje uzis jam grapolbombojn kontraŭ la Hizbulaho.

Estis ankaŭ parto de la israela taktiko la bombardo de pontoj, akvopurigaj, elektroproduktaj sistemoj, benzinujoj ktp. Tiel ili volis efiki premon je la loĝantaro kontraŭ la Hizbulaho.

Celo de Israelo redakti

  • Komence: liberigo de la du soldatoj kaj neniigo de Hizbulaho
  • fine de la atakoj: malfortigo de Hizbulaho, fortigo de la libana registaro en suda Libano, liberigo de la du soldatoj

Taktiko de Hizbulaho-batalantoj redakti

Ĉar ili ne havis iun ajn defendan sistemon kontraŭ aera bombardado, ili kaŝis sin - en civilaj vestoj - inter la loĝantaro. Ili travestiĝis nur por la batala agado (pro tio volis forpeli Israelo tutan loĝantaron de Sud-Libano). Ili uzis modernajn kontraŭtankajn grenadojn (pro tio prokrastis Israelo la surteran atakon) kaj daŭre bombardis Nord-Israelon.

Celo de Hizbulaho redakti

Ili volis repuŝi la agreson kaj forigi la israelan armeon en suda Libano, damaĝinte Israelon plej forte eble.

Rezulto de la bataloj redakti

Dum la bataloj fuĝis 7-900 mil homoj el Sud-Libano kaj 3-400 mili el Norda Israelo. La damaĝo estas miliarda en ambaŭ flankoj, ed en Libano tio povas atingi eĉ 5-6 miliardojn pro la tute detruitaj domoj.

Kritikendaĵoj redakti

  • Usono intence lasis agadi Israelon kaj ne postulis dum 30 tagoj ĉesigon de bombardado
  • Israela oficiro deklaris, ke ili bombardas Libanon reen je 20 jaroj, kaj ilia celo estus komplete detrui la libanan infrastrukturon
  • Israelo mortigis sepfoje pli da civiloj ol militistoj

Vidu ankaŭ redakti