Sderot
urbo de Israelo
Sderot (hebree שדרות, arabe سديروت, scienca latinliterigo Sidīrūt) estas urbo de Israelo. Ĝi situas proksimume 20 kilometrojn sude de Aŝkelon, 36 kilometrojn sude de Aŝdod, proksime de la norda rando de la Gazaa Sektoro. Pro tiu proskimeco la urbanoj daŭre vivas rande de milita stato - plej videbla karakterizaĵo en la strato estas betonaj rifuĝejoj, en kiuj piedirantoj kaj atendantoj de aŭtobusoj povas provi trovi protekton kaze de subitaj atakoj per mitraloj el la Gazaa Sektoro. Sderot apartenas al la Suda distrikto de Israelo kaj topografie situas rande de la dezerto Negevo. Laŭ la stato de 2015 en la komunumo vivis 23 090 loĝantoj sur areo de 4,47 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 166 loĝantoj/km².
Sderot שדרות | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Distrikto | Suda distrikto de Israelo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 23 090 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 5 166 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 32′ N, 34° 36′ O (mapo)31.52534.596944444444Koordinatoj: 31° 32′ N, 34° 36′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 93 m [+] | ||
Areo | 4,47 km² ( 447 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Partneraj urbojRedakti
Interalie
- la berlina urbodistrikto Steglitz-Zehlendorf, Germanio
Eksteraj ligilojRedakti
- amaskomunukila retejo de Sderot (plurlingve)