Razado

senigo de haro per razilo

Razado estas la tranĉado de la haroj ĉe la nivelo de la haŭto per akra klingo nomata razilo aŭ per alia akra ilo. Razas sin la viroj plej ofte por forigi la harojn (barbon) for de la vizaĝo; la virinoj plej ofte por forigi la harojn for de la akseloj kaj de la kruroj.

Viro razanta la vizaĝon.
Razado ĉe strato en Raĝastano

kaj virinoj kaj viroj foje razas siajn akselajn harojn, brustajn harojn, pubajn harojnkapharojn. Traktado de korpaj haroj estas konsiderata forte kultura agmaniero kiu dependas de sociaj normoj de apero.

Fantazio kaj fakto redakti

Estas komuna mito ke razado kaŭzas la harojn kreski pli rapide aŭ alimaniere kiam razitaj, sed kontraŭe al tiu populara kredo, razado ne influas harkreskon. La haroj estas faritaj el proteino nomata keratino, kiu estas neĉela proteina substanco kaj tial la haroj ne efikas sur la foliklo kaj ĝi ne densiĝas aŭ plilongiĝas plu pro razado. Ĉi tiu mito eble okazis de la fakto, ke kiam knaboj komencas razi sian barbon, tiu kreskas pli rapide dum ili maturiĝas.

Vidu ankaŭ redakti