Razilo

klinghava ilo por fortranĉi harojn

Razilo estas ilo por razado.

Moderna forĵetebla razilo.
Pli malnova razilo.

Razilo estas klinga ilo ĉefe uzita en la forigo de nedezirata korpoharoj tra la ago razi. Specojn de raziloj inkludas rektajn razilojn, forĵeteblajn razilojn, kaj elektrajn razilojn.

En plej multaj modernaj razilo la klingo povas esti anstataŭigita laŭbezone pro eluziĝo. Hodiaŭ vendiĝas raziloj kun paralelaj klingoj (kutime 2-6).

Kvankam la razilo estis en ekzisto ekde antaŭ la Bronzepoko (la plej malnova razil-simila objekto estis datita al 18,000 a.K.), ĝia moderna ekvivalento estis inventita en la 18-a jarcento, kaj la 1930-aj jaroj vidis la inventon de elektraj raziloj. En la 21a jarcento, la sekureca razilo - elektra aŭ ne - estas plej komune uzata kaj de viroj kaj virinoj, sed aliaj specoj ankoraŭ ekzistas.

Estas pluraj specoj de raziloj, kiuj estas desegnitaj por malsamaj korpaj areoj (kiel vizaĝo, akselo, ingvenokruroj). Ankaŭ ekzistas raziloj dizajnitaj por viroj kaj raziloj dizajnitaj por virinoj.