Antaŭ la malfacilo disponi el trinkakvo por homa konsumo en multaj lokoj de la Tero, konsolidiĝis koncepto intermeza, nome sekura akvo kiel akvo kiu ne enhavas danĝerajn bakteriojn, dissolvitajn metalojn toksajn, aŭ kemiajn produktojn damaĝajn por la sano, kaj ĝi estas tiele konsiderata sekure trinkebla, kaj pro tio ĝi uzatas kiam la liverado de trinkakvo ne estas certa. Temas pri akvo ne malprofita por la homa estaĵo, kvankam ĝi ne havas la idealajn kondiĉojn por ties konsumo.

Estas nombraj programoj de internacia kunlaborado kies celo centriĝas en disvastigo de facilaj kaj malmultekostaj procezoj por akiri sekuran akvon, direktitaj al disvolviĝantaj landoj.