La Lago TitikakoTitikaka Lago estas la plej granda lago en Sudameriko kun surfaco de 8.288 kvadratkilometroj kaj estas 13-oble pli granda ol la Konstanca Lago.

Lago Titikako

Defluantoj
- defluantoRivero Desaguadero
UrbojPunjo, Copacabana

Situointer Peruo kaj Bolivio
- alteco3 812 m [+]
- koordinatoj15° 49′ 30″ S, 69° 19′ 30″ U (mapo)-15.825-69.325Koordinatoj: 15° 49′ 30″ S, 69° 19′ 30″ U (mapo)

Longo178 km (110.6 mi)
Larĝo77 km (47.85 mi)
Maksimuma profundo281 m
Averaĝa profundo107 m
Akvokolektejo58 000 km² (5 800 000 ha)
Areo8 372 km² (837 200 ha) [+]
Volumeno893 km³

Alfluantojpli ol 25

Lago Titikako (Peruo)
Lago Titikako (Peruo)
DEC

Lago Titikako (Bolivio)
Lago Titikako (Bolivio)
DEC
Map
Lago Titikako

Vikimedia Komunejo:  Lake Titicaca [+]

plej granda montara lago
vdr
Indiĝeno en boato sur la lago
Mapo de Titikaka-lago

Geografio

redakti

Ĝi situas sur la Altiplano, la altebenaĵo de Andoj; la okcidenta parto de la lago apartenas al Peruo, la orienta al Bolivio. La Titikaka Lago estas la plej alte situanta lago de la mondo ankoraŭ komerc-cele ŝipebla. Ĝi situas en alto de 3821 m super la marnivelo, longas 194 km, larĝas 65 km kaj havas averaĝan profundon de 140 ĝis 180 m, kaj la maksimuman profundon de 280 m. Pli ol 25 riveroj alfluas la lagon Titikako. En la lago ekzistas multaj, grandaj, malgrandaj insuloj, kiuj konservas kelkajn reliktojn de la Inka-kulturo ekz. la Suninsulo.

Spite al la tre malalta jara averaĝa akvotemperaturo de 10-12°, la Titikaka Lago havas grandan varmorezervan kapablon, tiel oni povas kultivi ĉirkaŭ la lago terpomojn, hordeon, maizon kaj kvinoon. La regiono ĉirkaŭ la Titikaka-lago estas taksita kiel originala areo de la terpoma kultivado. Grava nutra fonto por la loĝantaro estas ankaŭ la fiŝkaptado.

La origino de la nomo Titikako (origine Titicaca) estas ne konata certe. Ĝi verŝajne baziĝas je du Ajmara-vorto: titi signifas granda kato kaj kak signifas rokoj. Laŭ libera traduko ĝi signifas "pumo-rokoj".

Demografio

redakti
 
"flosanta insulo" de Uruoj

Sur la lago vivas la popolo Uruoj sur flosantaj insuloj. Ili estas konstruitaj el Totora-kano, el kiu oni konstruas ankaŭ kabanojn, boatojn. La inkaoj povis neniam venki la Uruojn. Ĉiam, se minacis la popolon atako, ili retiriĝis al la laga interno. Kelkaj homoj ankoraŭ loĝas hodiaŭ sur la insuloj - tiel ekzistas tie eĉ lernejo.

 
Festo sur la insulo Taquile

ĉ. 1600 ajmaroj vivas ankoraŭ sur la insulo Taquile. La popolo estis relative malfrue malkovrita, ĉar eksciante pri alveno de fremduloj ili kaŝis sin. La insulo longas 5,5 km kaj larĝas 1,6 km.

Naturo

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti