Seninfektigo de trinkakvo

La seninfektigo de trinkakvo por homa uzado havas kiel celon la forigon de la patogenaj mikroorganismoj enhavataj en akvo kiuj ne estis forigitaj en la komencaj fazoj de la traktado de akvo.

La seninfektigo de trinkakvo estas necesa kiel unu de la lastaj paŝoj en la traktado de trinkakvo, por eviti ke tiu estu damaĝa por la homa sano.

Ofte, se temas pri akvo el naturaj akvofontoj aŭ el putoj, la seninfektigo estas la nura traktado havigita al akvo por akiri trinkakvon.

La seninfektigo povas esti farata per kemiaj aŭ fizikaj rimedoj.

Kemiaj rimedoj redakti

La kemiaj komponaĵoj plej uzataj por la seninfektigo de trinkakvo estas la jenaj:

Fizikaj, elektro-fizikaj kaj fizik-kemiaj rimedoj redakti

La fizikaj procezoj plej uzataj por la seninfektigo de trinkakvo estas la jenaj:

En la aktuala mondo redakti

La trinkakvo estas unu de la ĉefaj transsendantoj de mikroorganismoj kaŭzantoj de malsanoj, ĉefe bakterioj, virusoj kaj protozooj intestaj. La grandaj epidemioj de la homaro prosperis pro la poluado de la trinkakvo. Laŭ referencoj oni konas ke oni rekomendis boligi la akvon ekde kvincent jaroj antaŭ nia erao.[1]

Aktuale en la industriaj landoj estas praktike kontrolitaj ĉiaj problemoj okazigitaj de la poluitaj akvoj. La procezoj de filtrado kaj seninfektigo pere de kloro al kiuj oni metas akvon antaŭ ties homa konsumo estas jam sufiĉe disvolvigitaj en la 20a jarcento kaj oni ĉirkaŭkalkulas ke ĝi estas tialoj de la 50 % de pliigo de vivoespero de la industriaj landoj en la 20a jarcento. La klorigo kaj filtrado de akvo estis konsiderita de la revuo Life probable kiel la plej grava progresero de publika sano de la jarmilo. La kloro estas la materialo plej uzata kiel seninfektigilo de akvo. La hipotezo plej akceptata pri kiel ĝi funkcias kaj detruas tiujn mikroorganismojn patogenajn diras ke ĝi produktas fizikajn, kemiaajn kaj biokemiajn ŝanĝojn en la membrano aŭ protekta muro de la ĉeloj okazigante la finon de ties vivaj funkcioj.[1]

La kloro povas iĝi iritanta substanco por mukozoj kaj haŭto kaj pro tio ties uzado estas strikte kontrolata. La proporcio uzata varias inter 1 parto por miliono kiam temas pri purigo de akvo por ties konsumo, kaj inter 1-2 partoj por miliono por la preparado de akvo de bano. La maltaŭga apliko de kemiaj komponantoj en akvo povas rezulti danĝera aŭ damaĝa. La apliko de kloro kiel seninfektigilo ekis en 1912 en Usono. La venontan jaron Wallace kaj Tiernan desegnis ekipojn kiuj povis mezuri la kloran gason kaj formi koncentritan solvaĵon aldoneblan al traktota akvo. Ekde tiam la tekniko de klorigo plu progresis. Krom ties kapablo detrua de ĝermoj, ties kapablo oksidiga estas tre granda kaj ties agado estas ankaŭ tre profita en la eligo de la fero, manganezo, sulf-hidridoj, sulfuroj kaj aliaj substancoj malpliigantaj de akvo. Multaj landoj en siaj regularoj postulas seninfektigojn pere de kloro kaj devigas la plutenon de difinita koncentraĵo de forĵetaĵoj de seninfektigilo en sia retoj de tubaroj de distribuado de akvo. Foje oni uzas kloraminojn kiel duaranga seninfektigilo por pluhavi dum pli da tempo difinitan koncentraĵon de kloro en la sistemo de liverado de trinkakvo.[2]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Rámirez Quirós, op. cit., pp. 8-20.
  2. Rámirez Quirós, op. cit., pp. 21-23.

Bibliografio redakti

  • RAMÍREZ QUIRÓS, Francisco (2005). Tratamiento de Desinfección del Agua Potable. Canal Isabel II. ISBN 84-933694-3-8.