Mola hajlo
Mola hajlo, milda hajlo aŭ malgranda hajlo estas la precipitaĵo formata kiam la akvogutetoj duonfonditaj en la nuboj kondensiĝas ĉirkaŭ glacikristalo, formante tiele prujneron aŭ hajleron de inter 2 kaj 5 mm de diametro. La glacikristaloj agas kiel kondensokerno en tiu procezo. Tiuj akvogutetoj, kiuj havas diametron de ĉirkaŭ 10 mikronoj, povas ekzisti en likva stato je temperaturoj tiom malaltaj kiom −40 °C (−40 ℉), tre sub la punkto de normala frostiĝo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b8/Graupel%2C_Westwood%2C_MA_2010-02-02.jpg/180px-Graupel%2C_Westwood%2C_MA_2010-02-02.jpg)