Kuraro estas kolektiva nomo por diversaj venenoj kiuj de kelkaj sud-amerikaj indiano-triboj estas farataj interalie el certa liano (Chodondendron tomentosum) kaj aliaj plantoj, inter kiuj Strychnos toxifera, S. guianensis kaj Sciadotenia toxifera por esti uzata sur la pintoj de (blov)sagetoj.

Strychnos Toxifera

La preparado de la veneno de indianoj okazas per kompleksaj ritoj, kelkfoje per granda nombro da ingrediencoj de kiuj kelkaj jes kaj aliaj ne liveras utilan kontribuon al la veneneco.

Minimumaj kvantoj de la veneno sufiĉas por mortigi trafitan animalon.