Aerobia

Aerobia (aerbezona, aertolera) estas (laŭ Louis Pasteur) tia mikroorganismo, kiu kreskas pli bone en oksigen-riĉa medio.

Poste ankaŭ tia medio, en kiu ĉeestas la molekula oksigeno, estas nomata aerobia, dum en la anaerobia medio (malaerobia, aernetolera) la oksigeno mankas.

La kvanto de la oksigeno estas taksata laŭ bezonoj de mikroorganismoj, kiuj en la medio vivas. Ideala kvanto estas 14%, sed kiam la oksigeno malkreskas sub 3%, ekestas anaerobia medio.

Fontoj redakti