Ĥarofitoj

(Alidirektita el Charophyta)

Charophyta (aŭ Ĥarofitoj) estas dividaĵo de nesalakvaj verdaj algoj.[1] La surteraj plantoj, nome Embriofitoj aperis ene de Charophyta, kun la klaso Zygnematophyceae kiel fratogrupo.[2] En kelkaj ĥarofitaj grupoj, kiel Zygnematophyceae aŭ ĉe verdaj algoj, forestas flageloj kaj seksa reproduktado ne bezonas liber-naĝan flagelspermon. Flagelspermo, tamen, troviĝas en ŝtonalgoj (''Charales'') kaj ''Coleochaetales'', nome ordoj de parenĥimataj ĥarofitoj, kiuj estas la plej proksimaj parencoj de la surteraj plantoj, kie estas flagelspermo en ĉiuj escepte ĉe la koniferoj kaj la florplantoj.[3] Fosiliaj ŝtonalgoj de la erao Devonio kiuj estas similaj al tiuj de nuntempe estis priskribitaj el la sedimenta kuŝejo Rhynie Chert de Skotlando.[4]

Chara sp reproductive structure.JPG
Chara reprodukta strukturo

Referencoj redakti

  1. (2004) “Green algae and the origin of land plants”, American Journal of Botany (abstract) 91 (10), p. 1535–1556. doi:10.3732/ajb.91.10.1535.  Arkivigite je 2011-02-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-02-21. Alirita 2015-09-03.
  2. BMC Evolutionary Biology 2014, 14:23.
  3. (2006) “Structural and immunocytochemical characterization of the Ginkgo biloba L. sperm motility apparatus.”, Protoplasma 227 (2-4), p. 165–73. doi:10.1007/s00709-005-0141-3. 
  4. Kelman, R.; Feist, M.; Trewin, N.H.; Hass, H. (2003). "Charophyte algae from the Rhynie chert". Transactions of the Royal Society of Edinburgh: Earth Sciences 94 (4): 445–455. doi:10.1017/s0263593300000808. [1]