Gaspard Bauhin

(Alidirektita el Kasparo Bauhino)

Kasparus Bauhinus (1560-1624) estis svisa botanikisto, helenisto kaj universitata profesoro. Li estis unu el la unuaj naturalistoj kiu provis krei sistemon de naturklasigado de la plantoj surbaze de ilia morfologio. Li publikigis diversajn traktadojn pri botaniko kaj homanatomio, en kiuj li klasigis plurajn speciojn de indiĝenaj plantoj en Svisio, kaj li atribuis al ĉiu specio ian sciencan nomon, konsistanta je ĝenerala nomo kaj alia pli specifa.

Kasparo Boano
(1560-1624)
Svisa botaniko kaj universitata profesoro.
Svisa botaniko kaj universitata profesoro.
Persona informo
Naskiĝo 17-a de januaro1560
en Bazelo,   Svislando
Morto 5-a de decembro 1624
en Bazelo,   Svislando
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Bazelo, Universitato de Padovo, Universitato de Tübingen, Universitato de Bolonjo, Universitato de Parizo, Universitato de Montpellier
Familio
Patro Jean Bauhin vd
Gefratoj Johann Bauhin vd
Profesio
Okupo botanikisto • universitata instruisto • fungosciencisto • kuracisto • natursciencisto vd
Laborkampo anatomio vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis unu el la unuaj naturalistoj kiujn oni kredas uzi ian formon da dunoma normigo. Li estis frato de Johano Bauhino (1541-1613), aŭtoro de la verko "Historia plantarum universalis"[1], unu el la plej ambiciaj laboroj pri botaniko de ĉiuj tempoj.

Vivo redakti

 
Pinax Theatri Botanici (Scenaro de la botanika teatro"),
verko publikigita en 1623

Kasparo Boano estis filo de Jean Bauhin la 1-a (1511–1582) kaj frato de Jean Bauhin la 2-a (1541-1613). Lia patro devis lasis sian denaskan landon pro lia konvertiĝo al protestantismo. Kasparo naskiĝis en Bazelo kaj studis medicinon en Padovo - tie ĉi li estis lernanto de la fama anatomo Ĝirolamo Fabrici d'Acquapendente (1537-1619) -, Montpellier, Bolonjo, Parizo, Tübingen - kie Leonhart Fuchs estis lia profesoro - kaj Bazelo.

Helpata de sia frato, kiu estis 19 jaroj pli maljuna ol li, Kasparo faris la preparajn studojn sub gvidado de Thomas Platter la Maljuna (1499-1582), kies "gymnasium"[2] li vizitadis.

En 1580, li troviĝas denove en Bazelo kie li doktoriĝas kaj komencas doni lecionojn pri botaniko kaj anatomio. En 1582, li estis nomumita profesoro pri la greka en la Universitato de Bazelo kaj en 1588 li ekokupas la katedron de anatomio kaj botaniko. Pli malfrue li fariĝas profesoro pri praktika medicino, "consiliarius"[3] kaj plurfoje rektoro de la sama fakultato. Tiuepoke, lia privata klientaro grande pligrandiĝis kaj tio plibonigis lian reputacion kiel sciencisto kaj pro la kontaktoj ke lia familio tenadis ĉe la alta eŭropa aristokratio.

Verkaro redakti

 
Animadversiones in historiam generalem plantarum, 1601

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Universala Historio de la plantoj.
  2. gimnazio.
  3. konsilisto