Malfermi la ĉefan menuon

Girolamo Mercuriale (1530-1606) estis itala kuracisto, botanikisto kaj filologo, kiu studis en la Universitatoj de Bolonjo, Padovo, kie li ankaŭ estis profesoro kaj konatiĝis kun Vettor Trincavella (1496–1568)[1][2], akompanante al Romo la granda kardinalo Alessandro Farnese (1520-1589). Dank'al lia famo, la urbo Forlì lin sendis kiel ambasadoro apud la papo Pio la 4-a, tie kie li restis sep jarojn. Ĉi tie li probable verkis sian famegan verkon pri la "Arto de la gimnastiko". En Pisa li fariĝis privata kuracisto de Ferdinando la 1-a de' Medici (1549-1609) kaj jam ĝus iom da famo kiel klinikisto. Li traktis ankaŭ aliajn gravajn personojn liaepoke kaj inter ili troviĝas Maksimiliano la 2-a (1564-1576), kiu lin nomumis kavaliro kaj palatina grafo.

Hieronymus Mercvrialis Foroliviensis
(1530-1606)

Itala kuracisto kaj filologo.

Itala kuracisto kaj filologo.
Naskiĝo 30-a de septembro 1530[mankas fonto]
en Forli, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 8-a de novembro 1606[mankas fonto]
en Forli, Flago-de-Italio.svg Italio
Civitaneco Papa Ŝtato
Alma mater Universitato de Padovo
Universitato de Bolonjo
Universitato de Pizo
Information icon.svg
vdr

Selektita verkaroRedakti

 
Artis Gymnasticae, lia ĉefa verko, eldonita en 1569
 
De morbis muliebribus
  • Artis gymnasticae apud antiquos celeberrimae, nostris temporis ignoratae, libri sex. Venecio, 1569. Critical Edition: Girolamo Mercuriale: De arte gymnastica. The Art of Gymnastics, ed., Concetta Pennuto; English trans. Vivian Nutton, Florenco 2008
  • De morbis cutaneis, et omnibus corporis humani excrementis tractatus locupletissimi..., Venecio, 1572
  • De pestilentia, Venecio, 1577
  • De morbis puerorum tractatus locupletissimi..., Venecio, 1583
  • De venenis, et morbis venenosis tractatus locupletissimi..., Venecio, 1584
  • De morbis muliebribus libri, Venecio, 1587
  • De venenis, et morbis venenosis tractatus locupletissimi, Venecio, 1588
  • De morbis puerorum tractatus locupletissimi, Venecio, 1588
  • Variarum lectionum, in medicinae scriptoribus & aliis, libri sex, 1598
  • De compositione medicamentorum
  • De decoratione
  • De morbis ocularum et aurium
  • Nomothelasmus seu ratio lactandi infantes

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Vettor Trincavella (1496–1568) estis itala kuracisto kaj humanisto.
  2. Theaters of Anatomy: Students, Teachers, and Traditions of Dissection in ..., Cynthia Klestinec