Thomas Platter la Maljuna

Thomas PLATTER (1499-1582) estis svisa humanisto, latinisto, helenisto, hebreisto kaj erudiciulo. Li estis patro de la renomaj kuracistoj Felikso Platero la 1-a (1536-1614) kaj Tomaso Platero la Juna (1574-1638).

Thomas Platter la Maljuna
Svisa humanisto, helenisto, hebreisto, erudiciulo kaj asistanto de Huldrych Zwingli (1484-1531).
Svisa humanisto, helenisto, hebreisto, erudiciulo kaj asistanto de Huldrych Zwingli (1484-1531).
Persona informo
Naskiĝo 10-a de Februaro 1499
en Grächen, Valezo, Svisio
Morto 26-a de Januaro 1582
en Bazelo, Svisio
Tombo Katedralo de Bazelo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Bazelo
Familio
Infanoj Felix PlatterThomas Platter la Juna vd
Profesio
Okupo verkisto • universitata instruisto • teologo vd
Aktiva en Bazelo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de Anthoni Platter kaj havis plurajn duonfratojn okaze de postaj edziĝoj de sia patro. En sia infaneco li multe suferis kiel kaprobredisto en la domo patraj parencoj. Li estis konstante ĝenata de sia kuzo, Paulus Summermatter, kaj li devis petegi por supervivi (vivante kiel almozulo) dum siaj okjaraj vojaĝoj al Pollando, Hungario, Ŝvabio kaj Bavario.

Nur en 1517, li sukcesis vizitadi la latinan lernejon en Schlettstadt apud la germana humanisto Hans Sapidus. En 1523, li studis en Zuriko kiel lernanto kaj adopta filo de Oswald Myconius en la lernejo de la Abatejo de Fraumünster. En tiu urbo li iĝis asistanto de la reformisto Huldrych Zwingli (1484-1531).

Li lernis la latinan, hebrean kaj la grekan, sed poste li komencis faradon de ŝnuroj kun la helpo de Rudolf Collinus. Post labori kiel ŝnurfabrikanto kaj hebreprofesoro en Bazelo, li reiris al Zuriko kaj partoprenis en la 1-a Batalo de Kappel (1529). En tiu sama jaro li edziĝis al Anni Dietschin von Dübendorf, al kiu li konis kiel servantino en la domo de Oswald Myconius.

El tiu unua geedziĝo li havis unu filon kaj tri filinojn. Liaj tri filinoj mortis pro pesto. Post 1529, li laboris kiel instruisto en Vispo kaj kiel episkopa kuracisto-asistanto, kaj iĝis persona kuracisto de Epiphanias Venetus en Pruntrut. En 1531, li reiris al Bazelo, kie li iĝis profesoro pri la greka en la Pedagogia Kolegio kaj laboris kiel librorevizianto en la presejo de Johannes Hervagius.

Platero fondis grafikejon kune kun Johannes Oporinus (1507-1568), Ruprecht Winter kaj Balthasar Ruch (ankaŭ konata kiel Balthasar Lasius), kie li sendepende presigis interalie "Christiane religionis institutio" de Kalvino (1536), kaj klasikuloj kiel Cicerono, Plutarko kaj aliaj.

En 1544, la grafikejo estis vendita al la libristo Pietro Perna (1522-1582). Post la vendo de la grafikejo al Pietro Perna li iĝis rektoro en la Universitato de Bazelo kaj tie li restis ĝis 1578. Li eĉ administris pensionon por kvardek studentoj. Thomas Platter riĉiĝis kaj orgojladis pri sia ascendo. En Bazelo li aĉetis tri domojn kaj en 1534 li akiris siajn civitanajn rajtojn.

Inter 1541 kaj 1575 li estris Latinan Lernejon en la Kastelo de Bazelo. Post la morto de sia unua edzino, li edziĝis, en 1572, kun Hester Gross, filino de Nicolaus Megander, kiu laboris kiel sacerdoto en Lützelflüh.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti