Johann Bauhin

(Alidirektita el Jean Bauhin la 2-a)

Johann (aŭ Jean) BAUHIN (12a de Decembro 1541 – 26a de Oktobro 1613) estis svisa botanikisto, naskiĝinta en Bazelo. Li estis filo de la kuracisto Jean Bauhin kaj frato de la kuracisto kaj botanikisto Gaspard Bauhin.

Johann Bauhin
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1541 (1541-12-12)
en Bazelo
Morto 26-an de oktobro 1612 (1612-10-26) (70-jaraĝa)
en Montbéliard
Lingvoj latinameza franca
Loĝloko Svislando
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Universitato de Bazelo
Familio
Patro Jean Bauhin
Frat(in)o Gaspard Bauhin
Okupo
Okupo botanikistokuracisto • universitata instruisto • fungosciencisto
vdr

Biografio redakti

Bauhin studis botanikon ĉe la Universitato de Tubingeno kun Leonhart Fuchs (1501–1566). Li poste veturis kun Conrad Gessner, post kio li ekpraktikis medicinon ĉe Bazelo, kie li estis elektita Profesoro de Retoriko en 1566. Kvar jarojn poste li estis invitita iĝi kuracisto de Frederiko la 1-a, Duko de Württemberg ĉe Montbéliard, en Franĉkonteo kie li restis ĝis sia morto. Li dediĉis sin ĉefe al botaniko. Lia granda verko, Historia plantarum universalis, kompilaĵo de ĉio kio tiam estis konata pri botaniko, restis nekompletigita je sia morto, sed estis publikigita en Yverdon en 1650–1651.

Bauhin plibonigis kelkajn botanikajn ĝardenojn kaj ankaŭ kolektis plantojn dum siaj veturoj. En 1591, li publikigis liston de plantoj nomitajn laŭ sanktuloj nome De plantis a divis sanctisve nomen habentibus.

Johann Bauhin mortis en Montbéliard.

Carl Linnaeus nomis la genron Bauhinia (familio Caesalpiniaceae de Fabacoj) laŭ la fratoj Johann kaj Gaspard Bauhin.

Verkoj redakti