Ĉelmuro

(Alidirektita el Ĉela muro)

Ĉelmuro estas iom rigida tavolo ĉirkaŭanta la ĉelon. Ĝi estas ekster la ĉelmembrano, kaj ĝi subtenas kaj protektas la ĉelon, kaj agas kiel filtrilo. La ĉelmuro ankaŭ malpermesas trograndiĝon kiam akvo iras en la ĉelon. Ĉelmuroj troviĝas en plantoj, bakterioj, arkeoj, fungoj kaj algoj. Bestoj kaj protistoj ne havas ĉelmurojn.

Plantaj ĉeloj. La ĉelaj muroj inter la ĉeloj estas travideblaj.

Ĉelmuro estas konstruata de malsamaj materialoj en malsamaj specioj. Je plantoj, la pli forta materialo estas la karbonhidrata polimero celulozo.

Vidu ankaŭ redakti