Nikotino

kemia kombinaĵo
Nikotino
Plata kemia strukturo de la Nikotino
Tridimensia kemia strukturo de la Nikotino
Nicotiana tabacum, planto kiu enhavas Nikotinon.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Nikotrolo
Kemia formulo
C10H14N2
CAS-numero-kodo 54-11-5
ChemSpider kodo 80863
PubChem-kodo 89594
Merck Index 15,6609
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora higroskopa gaso
Molmaso 162,236 g·mol-1
Denseco 1,01g cm−3
Fandpunkto -79 °C
Bolpunkto 247 (malkomponiĝas) °C
Refrakta indico  1,5282
Ekflama temperaturo 94 °C
Memsparka temperaturo 240 °C
Solvebleco Akvo:Tute solvebla
Mortiga dozo (LD50) 2,8 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R25 R27 R34 R51/53
Sekureco S13 S16 S26 S28 S29 S36/37/39 S45 S61 [1]
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
06 – Venena substanco 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H300, H301, H310, H330, H400, H411
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P262, P264, P270, P271, P273, P280, P284, P301+310, P304+340, P310, P320, P321, P330, P361, P363, P391, P403+233, P405, P501[2]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Nikotino estas organika kombinaĵo, plej grava alkaloido de la tabako. La nikotino akumuliĝas en la tuta planto, sed ĉefe en la folioj. Ĝi donas 5% de la planta maso. La tabakplanto (Nicotiana tabacum) kaj la kombinaĵo estas nomataj laŭ Johano Nikoto, portugalia ambasadoro de Francio, kiu sendis en 1550 tabakplantajn grajnojn al Parizo.

Oni konis la krudan nikotinon jam en 1571, sed la pura formo estis produktita nur en 1828. Oni konstatis en 1843 ties ĝustan kemian formulon kaj la unua laboratoria sintezo okazis en 1904. La nikotino estas fluida alkoloido, en pura stato ĝi estas senkolora, senodora, oleeca fluidaĵo, kiu bruniĝas je efiko de lumoaero kaj eligas fortan tabakodoron. Ĝia formulo: C10H14N2.

La specifeco de la nikotino estas ĝis dutipa efiko: per mallongaj enspiretoj ĝi plivigligas, sed se oni enspiras la fumon ĝis la pulmo, ĝi trankviligas.

La nikotino kaŭzas dependecon, la sendependiĝo okazas per nikotinhavaj haŭtaj gluaĵoj, maĉgumo.

La pura nikotino estas veneno.

Oni produktas ĝin en la industrio el tabak-eroj. Oni uzas ĝin en insekticidoj, kaj en bestokuracado kiel vermoforigilon.

Oni povas ĝin kombini kun nitrata acido aŭ alia oksidaĵo al nikotina acido (niacino), kiun oni uzas kiel furaĝo-aldonaĵon.

Referencoj redakti