Heterotrofa manĝomaniero

La heterotrofa manĝomaniero (de la greka hetero, diferenca disde alia, malegala, diferenca; kaj trofo, manĝo aŭ manĝaĵo) estas tiu manĝomaniero en kiu la organismoj akiras siajn nutraĵojn kaj energion el organika materio — kontraste kun la aŭtotrofa manĝomaniero en kiu neorganikan materion oni uzas tiucele.[1][2]​ La animaloj, la protozooj, la fungoj, la muko-ŝimoj kaj granda parto de la bakterioj kaj la arkeoj estas organismoj heterotrofaj, tio estas heterotrofuloj.[3][4] Tiuj organismoj povas esti klasigitaj en osmotrofaj kaj fagotrofaj depende el ties manĝomaniero. La plej parto de la fungoj, la bakterioj kaj arkeoj ne-aŭtotrofa estas osmotrofaj ĉar ili akiras siajn nutraĵojn per osmoza absorbo de dissolvitaj substancoj. Dum la animaloj, protozooj, mukoŝimoj kaj kelkaj fungoj (kiel Orbiliomycetes) estas fagotrofaj ĉar ili nutras sin englutante tutajn organismojn aŭ partojn de organismo.

Kapro manĝanta foliojn de planto.

En la heterotrofa organismo la nutrosubstancoj estas organika materio, riĉa en energio (karbonhidratoj, lipidoj, proteinoj), ĉae la heterotrofuloj estas nekapablaj transformi neorganikan materion en organikan. Tiuj organismoj, tial, dependas de la organika materio sintezigita de la aŭtotrofaj organismoj, aŭ de aliaj heterotrofuloj.[5]

Notoj redakti

  1. Ciencias de la naturaleza 2º E.S.O. p. 28 en Google Books.
  2. "How Cells Harvest Energy" Arkivita la 31an de Julio 2012 en Wayback Machine. McGraw-Hill Higher Education.
  3. heterotroph ĉe thefreedictionary
  4. Hogg, Stuart (2013). Essential Microbiology (2a eldono). Wiley-Blackwell. p. 86. ISBN 978-1-119-97890-9.
  5. Mauseth, James D. (2008). Botany: an introduction to plant biology (4a eldono). Jones & Bartlett Publishers. p. 252. ISBN 978-0-7637-5345-0.