Orbiliomycetes[1] estas fungoj el la subfilumo Pezizomycotina.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orbiliomycetes
Orbilia xanthostigma
Orbilia xanthostigma
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: Opistokontoj Opisthokonta
Regno: Fungoj Fungi
Subregno: Dikarya
Filumo: Askofungoj Ascomycota
Subfilumo: Veraj askofungoj Pezizomycotina
Klaso: Orbiliomycetes
O.E. Erikss. & Baral 2003
Ordo: Orbiliales
Baral, O.E. Erikss., G. Marson & E. Weber 2003
Familio: Orbiliaceae
Nannf. 1932
Genroj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karakteristikoj redakti

Fruktokorpoj estas etaj apotecioj (ĝenerale diametro inter 0,2 kaj 2 mm). La himenio havas ofte klabformajn parafizojn. Askoj estas 8-sporaj kelkfoje ankaŭ 16-, 32-, 64- aŭ 128-sporaj. Askosporoj estas senkoloraj kaj senseptaj. Estas ankaŭ konidioforoj kaj konidiosporoj.

Ekologio redakti

Orbiliomycetes vivas en grundo. Ĝi manĝas malvivajn kreskaĵojn kaj iuj specioj kaptas nematodojn kaj iuj specioj manĝas ankaŭ rotaciulojn. Ili povas vivi en ege sekaj medioj.

Ekonomia signifo redakti

Arthobotrys oligospora, Arthrobotrys irregularisArthrobotrys robusta estas uzataj kontraŭ nematodoj.

Sistematiko redakti

Estas nur unu ordo Orbiliales kaj nur unu familio Orbiliaceae.

Genroj redakti

Estas tri teleomorfaj genroj :

Dek tri anamorfaj genroj estas ankaŭ priskribitaj :

Referencoj redakti

  1. Hibbett kaj 66 aŭtoroj interalie Klaŭdo Roux: A higher-level phylogenetic classification of the Fungi. In: Mycological research III 509-547 , 2007

Eksteraj ligiloj redakti