Plurĉelulo

(Alidirektita el Plurĉeluloj)

 ** #E11 Erara uzo de ŝablono "prisupre", cela titolo malbonas ** 

Plurĉelulo de la algo Pediastrum
Foliĉeloj de stelmusko ( plagiomnium affine ) kun kloroplastoj kaj ĉelaj muroj

Plurĉeluloj, aŭ plurĉelaj organismoj, estas organismoj, kiuj konsistas el pli ol unu ĉelo, kontraste de la unuĉeluloj. Tutaj bestoj, teraj plantoj, plejparto de fungoj, kaj multaj algoj estas plurĉelaj. Kelkaj organismoj estas parte unuĉelaj kaj parte plurĉelaj, kiel ŝlimaj ŝimoj kaj socialaj ameboj.

La utilo de plurĉeleco estas, ke la organismo povas kreski tre granda. Pri unuĉelaj organismoj, ilia rapideco de difuzo limigas ilian grandecon.