Saguja arbo (Aloe dichotoma, afrikaanse kokerboom) estas specio de aloo, ĝi estas indiĝena en Suda Afriko, precipe en la regiono Norda Kabo kaj en Namibio. Ĝia nomo venas el tio, ke ĝiaj branĉoj kaj arboŝeloj estas uzataj de buŝmanoj por fari sagujon por la sagoj.

la arbo

La arbo povas alti ĝis 8-9 m, aĝi ĝis 300 jaroj. Ĝia unua flava floro aperas en aĝo de 20-30 jaroj (en junio, julio). La saguja arbo aperas eĉ sur ŝtonoza ebenaĵo aŭ roka deklivo, la arbo staras unuope aŭ 10-15 m unu de la alia. Ili deponas la akvon en la trunko, la arboŝelo estas malmola, brila, flavbruna. La branĉoj estas proporcie aranĝitaj, la folioj aperas sur ties pintoj. La branĉojn kaj la foliojn kovras vaksa tavolo por malhelpi la vaporadon.

Ĝia plej riĉa arbar-simila troviĝejo situas sur protektita areo ĉe Keetmanshoop, urbeto en Sud-Namibio.

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti