Falsaj amikoj

vorto, kiu aspektas simile al vorto en alia lingvo, sed kiu signifas ion alian
(Alidirektita el Falsa amiko)

Falsaj amikoj aŭ prefere ŝajnamikoj estas paroj da vortoj en du lingvoj (aŭ da literoj en du skribsistemoj), kiuj aspektas kaj/aŭ sonas simile, sed estas malsimilaj laŭsignife, estas do miskompreneblaj vortoj.

Klarigo pri la metaforo: plenforme devus esti «ŝajnaj amikoj de lernanto (aŭ de tradukisto)». T.e. lernanto aŭ tradukisto pensas rekoni en vorto kies formo estas konata alilingve ankaŭ la konatan signifon; la vorto ŝajnas konata kaj amika; sed tio estas erariga simileco kaj misrekono.

La terminformo falsa amiko mem estas ekzemplo de lingve malĝusta paŭsado. Ja ne temas pri intenca falsofaro celanta trompi iun; falsa ĉi tie staras en neesperanta signifo malvera, kiun (inter aliaj signifoj) ĝi povas havi en la lingvoj angla kaj franca — sed ne en Esperanto.

Rekomendo de la LIngva Konsultejo de la Akademio de Esperanto: En Esperanto tia konfuzo ne ekzistas, falsa signifas intencan trompon «mensogan kaj perfidan» (vd en NPIV) — kion la koncerna nocio lingvoscienca ne implicas. Tial la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto tre konscie preferis uzi la terminon ŝajnamiko en sia lingva respondo[1].

Difino redakti

Ekzistas multnombraj difinoj de falsaj amikoj. La unua, pli vaste konata 'klasika' difino proponita de Maxime Koessler kaj Jules Derocquigny en la libro Les faux amis ou les trahisons du vocabulaire anglais, en 1928 estas jena[2]:

 
 ... Falsaj amikoj de la tradukanto estas tiuj vortoj kiuj korespondas de unu lingvo al alia laŭ etimologio kaj laŭ formo, sed kiuj, evoluinte sine de du lingvoj kaj ekirante el du malsamaj civilizoj, alprenis malsamajn signifojn. 

Ekzemploj redakti

  • Eventualmente en la portugala lingvo signifas "hazarde", sed eventually en la angla lingvo signifas "iam estonte, iam poste, iam fine"; sekve tre ofte brazilaj tradukistoj mistradukas he was deposed and eventually he was killed (li estis detronigita kaj iam poste li estis murdita) per ele foi deposto e eventualmente assassinado (li estis detronigita kaj hazarde murdita).
  • Öl en la sveda estas biero, sed en la germana estas oleo, kiu povas kaŭzi konfuzon en trinkejo.
  • burro en la itala = butero, kaj gateau en la franca = kuko, sed en la hispana (kastilia) burro = azeno kaj gato = kato, do francaj/italaj vizitantoj povus malintence peti strangajn manĝaĵojn.
  • largo en la hispana = "longa", en la portugala = "larĝa".
  • ναί en la greka, prononcata kiel ne en Esperanto kaj samsignifa не en la bulgara, kaj en la korea, signifas jes.
  • Ofta miskomprenkaŭzo inter la angla kaj la germana estas angla become "estiĝi" kaj germana bekommen "ricevi". Do germana gasto en angla gastejo emas diri: I want to become a beefsteak, kio signifas "Mi volas estiĝi bifsteko" anstataŭ "Mi volas ricevi bifstekon."
  • La angla bless signifas "beni", dum ke la franca blesser signifas "vundi". Do la angla parolturno God bless you "Dio vin benu" povas esti mistradukita francen que Dieu te blesse "Dio vin vundu".
  • En la hispana kaj galega la koloroj de la hararo estas iom malsamaj: Hispane oni nomas la ruĝan hararon pelo rojo kaj la blondan pelo rubio, sed en la galega (pli ekzakte: kelkaj galegaj dialektoj, tial ke estas lokalaj diversecoj) inverse la ruĝan pelo rubio kaj la blondan pelo roxo.
  • Kelkaj latinaj vortoj ŝanĝis sian signifon en la latinidaj lingvoj, ekz. passio (ablativo passiōne) signifas "suferado, suferaĵo". En la latinidaj lingvoj la ĉi-devenaj vortoj signifas "pasio", kio latine estas permōtio: portugale paixão, galege kaj hispane pasión, katalune passió, france passion, romanĉe passiun, itale passione.
  • Ankaŭ kun la sciencaj nomoj de organismoj ekzistas falsaj amikoj, ekz.: en la angla nasturtium ne estas la nasturto (Nasturtium officinale, angle watercress), sed la tropeolo (Tropaeolum majus).

Falsaj amikoj ne nur estas vortoj de similaj sonoj, sed ankaŭ vortkunligoj, kiuj havas samsignifajn vorterojn, sed spite malsaman signifon:

  • La angla vorto por la orikteropo estas antbear, laŭvorte "formikurso", vortkunligo, kiu en pluraj aliaj lingvoj signifas la mirmekofagon: esperante formikurso, germane Ameisenbär, nederlande mierenbeer. Tial okazas en la literaturo, ke afrikaj popoloj laŭtradicie ĉasas la formikurson - kiu tute ne vivas en Afriko, sed en tropika Ameriko.
  • La angla vorto self-conscious signifas "sinĝena" (germane proksimume gehemmt), kvankam laŭvorte "memkonscia"; La germana lauvorta traduko selbstbewusst signifas "memkonfida" (angle self-confident), do pli-malpli la kontraŭon. La germana vorto ankaŭ uziĝas sence de memkonscia, kio angle estas self-aware.

Diferenco de 'falsa kognato' redakti

Kontraste al tio, falsaj kognatoj estas similaj vortoj en malsimilaj lingvoj, kiuj ŝajnas havi komunan historian lingvistikan devenon (sendepende de signifo), sed fakte ne havas ĝin. Ekzemple, la esperanta vorto "estinta" (est-int-a) kaj la hispana vorto "extinta" (estingita) ŝajnas per formo kaj signifo havi la saman originon, sed oni okulfrape vidas ke "est-int-a" devenas de internaj reguloj de Esperanto.

La latina habere kaj ĝiaj devenaĵoj kiel la itala avere similas al la samsignifaj ĝermanaj vortoj, angle have, germane haben, sed ili havas malsamajn etimologiojn. Esperanto profitas de tiu simileco uzante la vorton havi, kiu similas al ili ambaŭ.

Malgraŭ tio, ke tia falsa kognato povas funkcii vere amike, la termino falsaj kognatoj estas ankaŭ foje uzata por signifi falsaj amikoj.

Influo de falsaj amikoj en la lingvouzo redakti

Evitado de vortoj aŭ esprimoj redakti

Dum eŭfemismo estas evitvorto aŭ evit-esprimo anstataŭ vorto pretendate obscena (ekzemple 'maltrinki' anstataŭ 'pisi'), foje oni evitas vortojn kiuj fals-amike pensigas pri alilingvaj obscenaĵoj. Ekzemple, kelkaj anglalingvaj parolantoj de Esperanto evitas diri 'Kiel vi fartas?' ĉar la verbo 'farti' pensigas pri la angla 'fart' (t.e. furzo) kaj anstataŭe diras ekzemple 'Kiel vi?'. Simile, finno dirus 'ulo' anst. 'homo' ĉar ĉi tiu identas la finnan vorton por 'gejo'. Brazilanoj evitas "amiko mia" kiu sonas kiel "a mim comia" (li sodomizadis min). Simile, en la hispana (kastilia), constipado signifas simple "havanta malvarmumon", malgraŭ la signifo de la Esperanta radiko konstip- kaj alilingvaj kognatoj; laŭdire la reĝo Johano Karlo iam tiel fuŝis, provante paroli la anglan. Oni diras ke la frandaĵo churro (kastili-hispana) / txurro (eŭska) sonas malĝentila en Esperanto.

En varbado, internaciaj entreprenoj foje perdas monon pro falsaj amikoj. Ekzemple, foje japana aŭtomobilfabriko Toyota proponis aŭtomobilon "MR-2" al franca publiko, sed "MR-2" sonas en la franca samkiel "merde" (merdo), kaj la vendoj fiaskis. Tio okazis en Grekio al aŭtomobilo "Monza" ĉar en la greka tiu sonas kiel grava ofendo. En Brazilo la "Bank Boston" ne sukcesis akiri klientojn, ĉar "Boston" similas al portugallingva "bosta" (feko), sekve "Banco de Boston" (Banko de Boston) similas al "Feka banko". La nederlanda banko Rabobank subvenciis IJKon 1989, amuze por la esperantistoj. Sed pri tiaj aferoj eble pli abundas mitoj en la reto ol veraj okazoj, vidu ekz-e [1] (anglalingve). Ankaŭ ekzistas kombinaĵoj kiuj eventuale povus esti embarasaj, kia la jogurta trinkaĵo YOP (en Arkivigite je 2013-03-26 per la retarkivo Wayback Machine fr[rompita ligilo]), kiu signifas fikis en la rusa (skribata еб), sed verŝajne la kompanio ĝis nun ne provis vendi ĝin en Rusio.

Malgraŭ tio, eŭfemismado pro interlingvaj falsaj amikoj, en ĉiutaga vivo, estas nerekomendinda, ĉar la listo de tiaj koincidoj estus senfina kaj dependus de la ĉiukaza lingva referenco de la parolantoj. Ekzemple, oni mokas en Brazilo pri Usono, ĉar en ĝi estas urboj kiel Boston (Feko) kaj Chicago ("Ho, mi fekas!"); pli malbone estas por Venezuelo, ĉar ĝia ĉefurbo estas Caracas ("malpuraĵo el la nazo"), sed oni ne povas esperi ke usonanoj kaj venezuelanoj ŝanĝos la nomojn de siaj urboj por eviti mokon de brazilanoj. Simile, estas germania monto nome Wank, kiu por britoj signifas "masturbi", sed oni ne ŝanĝu la nomon de la monto pro tio. Ankaŭ la urbo Phuket estas simila al la angla fuck it. Estas germana familia nomo Joder, kaj en la kastili-hispana joder = fiki. Kaj alia germana familia nomo Katz (de Katze = kato), kiu en la itala sonas kiel Cazzo = peniso. La korea nomo Yoo Suk (ekz. la aktoro Kim Yoo Suk) signifas ion malĝentilan por usonanoj. Ankaŭ la kantona nomo Fuk Yiu estas malĝentila por angleparolantoj. Sed neniuj el ili estus ŝanĝataj pro tio.

Falsaj amikoj kaj lingvonivelo redakti

La falsaj amikoj rilatas malsame al lingvonivelo de tradukanto. Neniu kiu bone konas la portugalan lingvon konfuzigu "no" (en) al ne, sed tio estas ofta al homoj kiuj apenaŭ ekkonis la lingvon. Male, eĉ spertaj esperantistoj konfuzas "apenas" (nur) al apenaŭ. Eble neniu konfuzigus la hispanan "sed" (soifo) al sed, ĉar "soifo" estas substantivo kaj "sed" estas gramatika vorto. Kontraŭe eĉ vortarskribantoj kutime konfuzigas la rusan симпатичный (simpatiĉnyj) kun simpatia, kvankam ĝi vere signifas "ĉarma", "plaĉa".

Samlingvaj falsaj amikoj redakti

Iam falsaj amikoj ekzistas eĉ en diversaj dialektoj de unu sama lingvo. Konataj estas tiaj okazoj en la angla inter la brita kaj la amerika variantoj:

  • corn en la brita signifas "greno", en la amerika "maizo".
  • subway en la brita estas "subpasejo", en la amerika "subtera fervojo".

Aliaj okazoj:

  • saco en la eŭropa hispana signifas "sako", en la sudamerika hispana "jako".
  • coche en la sudamerika hispana kaj same en la portugala signifas "kaleŝo", dum en la eŭropa hispana kaj same en la galega ĝi signifas aŭto
  • laufen en la norda germana signifas "kuri", en la suda germana "iri piede".
  • llama en la ekuadora keĉuo signifas "ŝafo", en la perua kaj bolivia keĉuo signifas "lamo".
  • wüsche en la svisa germana signifas "balai", dum ke "wischen" en la germana de Germanujo signifas "viŝi", kiu kelkfoje kaŭzas miskomprenadojn inter svislandanoj kaj germanoj.
  • loco en la hispana ĝenerale signifas "freneza", sed en Argentino oni uzas la vorton ankaŭ por "amiko".

Disvastigita falsa amiko estas la nombrado de la etaĝoj: En granda parto de Eŭropo oni eknombras en la unua supra etaĝo, dum en Ameriko oni eknombras en la teretaĝo. Do la angla first floor signifas la unuan etaĝon en Britio, la teretaĝon en Usono kaj Kanado, konsekvence second floor la duan supran etaĝon en Britio, la unuan supran etaĝon en Nordameriko. Same la hispana primer piso signifas la teretaĝon en parto de Sudameriko, primera plantaprimer piso la unuan etaĝon en Hispanio. La teretaĝo en Hispanio nomiĝas planta baja, kio en parto de Sudameriko nur signifas "malalta planto". La germana erster Stock kutime signifas la unuan supran etaĝon, sed en kelkaj regionoj de Sudgermanio ĝi signifas la teretaĝon.

Falsaj amikoj laŭ genro redakti

Ĉefe en la latinidaj lingvoj oni parolas pri "falsaj amikoj", se la similaj vortoj ne (aŭ ne multe) malsamas laŭ siaj signifoj, sed laŭ siaj genroj. Ekzemploj estas la jenaj:

signifo portugala hispana franca romanĉa itala
la amoro, la amo o amor (m) el amor (m) l'amour (m) l'amur (f) l'amore (m)
la dento o dente (m) el diente (m) la dent (f) il dent (m) il dente (m)
la floro a flor (f) la flor (f) la fleur (f) la flur (f) il fiore (m)
la glimo a mica (f) la mica (f) le mica (m) la mica (f) la mica (f)
la koloro a cor (f) el color (m) la couleur (f) la colur (f) il colore (m)
la mano a mão (f) la mano (f) la main (f) il maun (m) la mano (f)
la mielo o mel (m) la miel (f) le miel (m) il mèl (m) il miele (m)
la vojaĝo a viagem (f) el viaje (m) le voyage (m) il viadi (m) il viaggio (m)

Ĉe dulingveco unu lingvo povas influi la uzon de la alia, kio ofte okazas pri la kataluna kaj la hispana. Ekzemple la vorto calor (varmeco) ĝenerale estas li-genra en la hispana (kvankam ne en ĉiuj dialektoj), sed ŝi-genra en la kataluna. Do la katalunoj havas emon uzi la vorton ankaŭ en la hispana ŝi-genre.

Kelkfoje oni ankaŭ parolas pri falsaj amikoj, se du vortoj en rilataj lingvoj havas malsaman akcenton, kio okaze aperas en la portugala kaj hispana: oceanooano (oceano), velnivel (nivelo), pociapolia (polico), canibalcabal (kanibalo).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Vd «Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto: Pri la vorto „selekto“».
  2. Kiel difi ni falsajn amikojn? de Maciej Paweł Jaskot, Ĉu veraj aŭ falsaj amikoj? Leksikaj (mal)koincidoj en la tradukado inter la hispana kaj Esperanto - en: Esperantologio/Esperanto Studies, Nova serio - new series 1 (9), 2021, eld. Mondial - Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED), ISBN 9781595694096 - ISSN 1311-3496